Jarabá (hungare Jarabó) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jaraba, poste pro la hungariga politiko ĝi ricevis iomete pli hungarecan nomon.
Situo
Jarabá situas en valo laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Valaská-Liptovský Hrádok. Brezno troviĝas 15 km.
Historio
La loko aperis unue en la 1270-aj jaroj, la loknomo en 1540 en formo "Jaraba". Longe oni minadis tie oron, arĝenton, antimonon kajferon. En la 15-a jarcento 3 fandejoj por fero funkciadis. En 1828 loĝis tie 136 homoj en 16 domoj. En 1910 loĝis en Jarabó 165 homoj, (escepte unusolan germanon ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Jarabá 43 homoj (35 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵo