Dúbravy (hungare Kisócsa [kiŝOĉa]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Dúbravy situas laŭ traira flankovojo. Zvolen troviĝas je 24 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la loko en 1626, sed ĝi iĝis memstara vilaĝo en 1826. Post 2 jaroj loĝis tie 249 vilaĝanoj en 28 domoj. En 1832 lernejo ekfunkciis. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Dobró-Ocsova, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kisócsa 413 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Zvolenská Slatina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dúbravy 986 homoj, (961 slovakoj).
Vidindaĵoj