ISO
Badín, hungare Erdőbádony [erdObAdonj], germane Scheiden [ŝejden] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Badín situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo. Banska Bystrica troviĝas je 8 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1232 en formo "Badun". Inter 1580-1657 la vilaĝanoj pagis imposton al la Osmana Imperio, dume en 1599 la turkoj prirabis la setlejon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksas la vilaĝon unuaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Erdőbádony 1420 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Badín 1683 homoj, (1620 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj