Muráň (distrikto Revúca)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Muráň
Muráň
hungare: Murányalja
municipo
Monto Cigánka en Muránska planina
Oficiala nomo: Muráň
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Revúca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka ercmontaro
Memorindaĵo Muráň burgo
Rivero Muráň
Situo Muráň
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 27″ N 20° 02′ 46″ O / 48.74083 °N, 20.04611 °O / 48.74083; 20.04611 (mapo)
Areo 10,35 km² (1 035 ha)
Loĝantaro 1 255 (31.12.2010)
Denseco 121,26 loĝ./km²
Pejzaĝa regiono Muránska planina
Protektita areo NP Muránska planina
Unua skribmencio 1321
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 01
Telefona antaŭkodo +421 58
Aŭtokodoj RA
NUTS 525987
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Muráň
Retpaĝo: www.muran.sk
Portalo pri Slovakio

Muráň (murAnj), hungare Murányalja [muranjalja], germane Unter-Muran estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La historia slovaka nomo estis Podmuráň. Pod, Unter kaj alja signifas: suba (subaĵo).

Vido al Muráň

Situo

Muráň situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Revúca. Revúca troviĝas proksime 8 km.

Historio

Burgo

La burgo estis unue menciita en la jaro 1271, kiun la husanoj okupis en la 15-a jarcento, baldaŭe Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1644 Ferenc Wesselényi sukcese sieĝis la fortikaĵon. En 1666 grava kunsido de kremo de la hungaroj okazis, kie alianco okazis kontraŭ Habsburgoj. Emeriko Thököly dufoje okupis la burgon: en 1678 kaj en 1683. En 1702 incendio okazis, post unu jaro Francisko Rákóczi la 2-a senbatale akiris ĝin. Baldaŭe la burgo estis forlasita.

Komunumo

La vilaĝo naskiĝis en 1321 por servi la fortikaĵon. En la 16-a jarcento oni minis ferercon. En 1574 la turkoj, en 1610 Stefano Bocskay bruldetruis la vilaĝon. En 1710 pro pesto multe mortis. Ekde 1823 ceramikofarejo kaj segejo ekfunkciis. Post 5 jaroj oni nombris 140 domojn kaj 1213 homojn. En 1849 la hungaroj venkis la slovakojn. En 1910 loĝis en Murányalja 1117 da homoj, (846 slovakoj, 235 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Murányalja apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Revúca, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Muráň 1250 homoj, (1230 slovakoj, 8 ciganoj, 4 ĉeĥoj, 3 hungaroj).

Enirejo de burgo Muráň
Vilaĝdomo de Muráň

Vidindaĵoj

Famuloj

En Murányalja naskiĝis: