Vaľkovňa, hungare Nándorvölgy estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno.
Situo
Vaľkovňa situas en valo de Hron, laŭ ambaŭ flankoj de Hron, laŭ ĉefvojo Brezno-Dobšiná, laŭ fervojo Brezno-Košice. Brezno troviĝas 35 km.
Historio
La unua mencio devenis el 1612 pri la komunumo. Pli frue la kampoj apartenis al Királyhegyalja [kirAjhedjalja]. Fandofornoj konstruiĝis ekde la 17-a jarcento, ĉirkaŭ ili formiĝis ankaŭ setlejoj: Nándorhuta/Nová Maša, Svabolka/Švábolka, Zlatnó/Zlatno kaj Nándorvölgy/Vaľkovňa. La loĝantoj estis ministoj kaj metalurgiistoj. Ankaŭ fama vitroproduktejo funkciis en la tiama Zlatnó. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al la distrikto de Nándorvölgy, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 de Slovakio. En 1954 la menciitaj vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis tie 317 da homoj (205 slovakoj kaj 108 ciganoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
En la iam Zlatno mortis hungaria vitroartisto Leó Valentin Pantocsek.