Kapelo sur montopinto en Rudno nad Hronom
Rudno nad Hronom (hungare Garamrudnó germane Deutschruden ) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio .
Situo
Rudno nad Hronom situas en strikta valo laŭ maldekstra bordo de Hron , laŭ traira flankovojo , sed estas ponto , kie en la alia flanko estas ĉefvojo kaj fervojo . Nová Baňa troviĝas je 4 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1147 , la fondintoj estis germanaj ministoj. Ekde la 13-a jarcento oni minadis tie feron kaj oni faris ankaŭ vitron . Fortikaĵo menciiĝis en 1283 en formo "Ruda" . En la 15-a jarcento husanoj , post jarcento la turkoj prirabis la setlejon. En 1601 oni komputis tie 38 domojn , drinkejon kaj lernejon . En 1828 loĝis tie 461 vilaĝanoj en 70 domoj. En 1871 la minado finiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamrudnó 885 homoj , (plejparte slovakoj ). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando , al Bars , al distrikto de Žiar nad Hronom , poste al Ĉeĥoslovaka respubliko , dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio . En 2001 vivis en Rudno nad Hronom 535 homoj, (527 slovakoj).
Vidindaĵoj