Opava (hungare Apafalva germane Abtsdorf od Oppau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Opava situas laŭ ĉefvojo Horné Semerovce-Veľký Krtíš. La lasta urbo troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1342 en formo "Opoa". En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon triaklasa. En 1828 loĝis tie 407 vilaĝanoj en 62 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Apova, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Apafalva 334 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Opava 124 homoj, (119 slovakoj).
Vidindaĵoj