Tŕnie (hungare Zólyomternye [zOjomternje]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ekde 1925 du vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Situo
Tŕnie situas inter montoj, laŭ flankovojoj. Zvolen troviĝas je 9 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en formo "Thirna". Dum regado de Sigismundo ĝi estis doganprena loko. En 1828 loĝis tie 240 vilaĝanoj en 32 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zólyomternye 403 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Zvolen, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1928 pro incendio duono de Tŕnie cindriĝis.
Vidindaĵoj