Gregorova Vieska (hungare Gergelyfalva [gergejfalva]) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Gregorova Vieska situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 10 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 laŭ tiama hungara ortografio "Gergurgalua". En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 263 vilaĝanoj en 45 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gergelyfalva 219 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Gregorova Vieska 151 homoj, (132 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj