Braväcovo (hungare Baracka) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en la Regiono Banská Bystrica, en la Distrikto Brezno. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Bravac(z)kó, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis iomete pli hungarecan formon.
Situo
Braväcovo situas laŭ rojo, fine de sakovojo el Beňuš. Brezno troviĝas 11 km.
Historio
Arbohakistoj kaj germanaj ministoj fondis tie komunumon en la 16-a jarcento, kiel ekstera parto de Benyus. La unua mencio devenis el 1630. En 1828 loĝis en Braväcovo 332 jomoj en 44 domoj. Ĝis Traktato de Trianon Baracka apartenis al la Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al la distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La komunumo iĝis municipo en 1957. En 2001 loĝis en Braväcovo 752 homoj (750 slovakoj, po 1 hungaro kaj ĉeĥo).
Fontoj