Magnezitovce troviĝas en la plej griza parto
Magnezitovce, hungare Baráttelke estas malgranda vilaĝo en Slovakio , en Regiono Banská Bystrica , en Distrikto Revúca . Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Mnisány (mniŝAnj), poste pro hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon. La historia slovaka nomo estis Mnišany .
Situo
Magnezitovce situas en valo de rojo , fine de sako vojo , fine de fervojo el Rožňava . Revúca troviĝas 7 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Monorethe" . Tiam apud abatejo setlejo formiĝis. La loĝantoj minis kupron kaj arĝenton . En la 16-a jarcento paŝtistoj alvenis. En 1828 oni nombris 43 domojn kaj 402 homojn . En 1910 loĝis tie 408 da homoj, (plejparte slovakoj ). Ĝis Traktato de Trianon Baráttelke apartenis al Hungara reĝlando , al Gömör kaj Kis-Hont , al distrikto de Nagyrőce , poste al Ĉeĥoslovakio , fine inter 1938 -1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondmilito la loĝantoj apogis la partizanojn. En 2001 loĝis en Magnezitovce 435 da homoj, (426 slovakoj, 4 hungaroj , 2 ĉeĥoj , unusola cigano ). Apud la vilaĝo minejo pri magnezito funkcias.
Vidindaĵo
Eksteraj ligiloj