La ĉefaj ferercoj estas sulfidoj, karbonatoj kaj oksidoj.
Sulfidoj (pirito, pirotito) ne estas uzataj por la produktado de fero ĉar la sulfuro fraĝiligas la ferajn alojojn. Ĝi prefere utiliĝas por la produkto de sulfura dioksido. Plej riĉaj en fero estas la oksidoj: magnetito kaj hematito. Hematito estas la plej grava fererco por la ferindustrio.
La fera enteno varias laŭ la mineralo. Estas scienda, ke la izomorfio, oftega ĉe la mineraloj, malpligrandigas la teorian entenon.
La ferhavaj rokoj estas oftaj en la mondo (Fero konsistas 5% en maso el la terkrusto). 98% de la ekstrakta fererco utilas por la fabrikado de ŝtalo.
La tutaĵo de la atingeblaj[2] mondaj rezervoj da fero estas estimataj al 150 miliardoj da tunoj (1,5 x 1014kg), kaj la monda konsumo da fero kreskas de po 10% ĉiuj jaroj: estas antaŭvideble, ke en la ĉirkaŭaĵo de la 2090-aj jaroj, la fero estos elĉerpita, aŭ almenaŭ nepriĝos ekspluati pli kaj pli malriĉajn ercojn.