La ĉefa utileco de la Baŭksito estas elhavi el ĝi Aluminion. Tamen enhavaĵoj da almiksitaj elementoj kiel kalcio, magnezio aŭ sulfuro malhelpas la profiton industrian. Ankaŭ korundo estas produktita el baŭksito ĉar tiu ĉi oksido de aluminio troviĝas en kelkaj tipoj de baŭksito. La industrio de aluminio utilas por produktado de aviadiloj, tegmentoj kaj aliaj elementoj de konstruado, kuirujoj kaj aliaj kuiriloj, ktp. Por la produktado de aluminio el baŭksito oni bezonas grandan kvanton da elektro.