János Závodi komencis sian muzikan karieron en 1968 en Budapeŝto, kiel membro de konata muzikgrupo. Baldaŭ li aliĝis al aliaj ŝlagrorkestroj, la plej longe li estis en Piramis inter 1975-1982. Li gitaradis en amuzejoj de Svislando kaj Okcidenta Germanio inter 1984 kaj 1987. Hejmenveninta li fondis propran orkestron, sed baldaŭ li denove aliĝis al similaj orkestroj.