Szigetújfalu (sigetUjfalu), germane: Inselneudorf - sed oni uzas ankaŭ Ujflu - estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Ráckeve. La nomo signifas insulo-nova-vilaĝo.
Situo
Szigetújfalu situas sur ebenaĵo, en meza parto de insulo Csepel (ĉepel) laŭ flankovojoj kaj laŭ interurba tramo Budapeŝto-Ráckeve. Ĝi troviĝas ĉe la dekstra Danubo-branĉo, kontraŭe estas Ercsi, inter ili funkcias pramo.
Ĉe la Danubo troviĝas ruinoj de abatejo el la 12-a jarcento. Post la turka erao germanoj alvenis. En 1946 iom da germanoj estis deportitaj, tamen la germana kulturo estas viva en la vilaĝo.
Famuloj
En Szigetújfalu naskiĝis arkitekto József Paulheim.