Li naskiĝis en Kęty, malgranda urbo proksime al Oświęcim, Pollando, al Stanisław kaj Anna Kanty.
Li estis studento de la Krakova Akademio (poste nomata Jagelona Universitato), kie li atingis la bakalaŭron.[1] En 1418 li fariĝis Doktoro de Filozofio;[2] dum la postaj tri jaroj li instruis filozofion ĉe la universitato kaj samtempe preparis sin por iĝi pastro.
Post sia ordiniĝo, li fariĝis rektoro de grava lernejo en Miechow.[2] Tie oni proponis al li instrui pri la Biblio denove en la Krakova Akademio. Li doktoriĝis ankaŭ en teologio kaj iĝis direktoro de la teologia departemento. Li estis tie profesoro ĝis sia morto en 1473.
Li pasigis multajn horojn kopiante manuskriptojn de la Biblio kaj de aliaj verkoj.
Dum sia tempo en Krakovo, Jan Kanty iĝis bone konata en la urbo por sia donacemo kaj kompatemo al la malriĉuloj, precipe al senhavaj studentoj ĉe la universitato. Li limiĝis al tio, kio estis strikte necesa por vivi, donante regule almozojn al la senhavuloj.
Li faris unu pilgrimon al Jerusalemo kaj kvar pilgrimojn piede al Romo.[1]
Mikaelo Miechowita, la mezepoka pola historiisto kaj la unua biografo de tiu sanktulo, priskribis lian egan humilecon kaj bonkoreco; li prenis kiel sia devizon:
Li emeritiĝis kaj mortis ĉe sia universitato 83-jara, la 24an de decembro1473. Li estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Anna, kie lia tombo estas populara celo de pilgrimado.[2]