23-a de junio
La 23-a de junio estas la 174-a tago de la jaro (la 175-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 191 tagoj restas.
Je la 23-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 79: Tito iĝis romia imperiestro
- 229: Sun Quan proklamis sin imperiestro de Orienta Wu
- 1101 Krucmilitistoj konkeris Ankaron kaj transdonis ĝin al Bizanca imperio
- 1262: Litovoj konkeris kaj bruligis Jazdów (nun kvartalo de Varsovio) - en la batalo pereis mazovia princo kaj lia filo estis malliberigita
- 1314: Skota milito pri sendependeco: batalo de Bannockburn komenciĝis
- 1601: Dum pola-sveda milito (1600-1611) pola-litova armeo venkis svedojn en batalo de Kokenhausen (Latvio)
- 1606: En Vieno oni subskribis pactraktaton, finantan kontraŭhabsburgan ribelon de István Bocskai en Hungario
- 1611: Ribelantaj maristoj postlasis kapitanon Henry Hudson kaj lian filon en golfo, kiu poste ricevis lian nomon
- 1661: Portugalio transdonis al Anglio Bombay kaj Tanĝeron, kiel doto de Katerino, fratino de reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, kiun nuptis angla reĝo Karlo la 2-a
- 1713: Nord-Ameriko: franclingvaj akadianoj ricevis jaron por decidi ĉu deklari aliĝon al Unuiĝinta Reĝlando aŭ forlasi Nov-Skotion
- 1724: En Konstantinopolo Turkio kaj la Rusia imperio interkonsentis influ-zonojn
- Sepjara milito
- 1767: En Radom kreiĝis konfederacio de "ora libereco" de nobeloj direktita kontraŭ reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj partio de reformoj
- 1771: Pollando: Baraj konfederaciistoj frakasis reĝan armeon en la batalo de Widawa (distrikto Łaski)
- 1780: Hungara episkopo László Kollonich el Transilvanio konsekris la novan katedralon en Oradea
- 1795: Batalo de Quiberon komenciĝis, por restarigi monarkion en Francio
- 1818: Krakovo: en kripto sur Vavelo oni entombigis cindrojn de Tadeusz Kościuszko
- 1823: Antonio José de Sucre iĝis prezidento de Peruo
- 1840: Adolphe Sax patentigis saksofonon
- 1858: Edgardo Mortara, 6-jara juda knabo, estis homforkaptita de la Papa Ŝtato por konvertiĝo al katolikismo
- 1866: Trupoj de Prusio transiris la aŭstran ŝtatlimon kaj invadis Ĉeĥion
- 1868: Christopher Sholes patentigis tajpilon
- 1887: En Písek ekfunkciis unua publika elektra lumigado de tuturba signifo - la unua urbo en Ĉeĥio, kvankam pli frue František Křižík lumigis la straton Hybernská en Prago jam en 1882
- 1887: Parlamento de Kanado fondis Nacian Parkon Banff en Alberto kiel unuan el Naciaj Parkoj de Kanado
- 1894: Parizo: gvidata de Pierre de Coubertin Internacia Olimpika Komitato fondiĝis ĉe Sorbonne por revivigo de la Antikvaj Olimpikaj Ludoj
- 1913: Dua Balkana milito: bulgara armeo komencis suferi severajn fiaskojn sur la fronto kun Grekio perdante Doiran - meze de julio la greka armeo okupis 9 lokojn, i.a. Seres kaj Aleksandropolo
- Unua mondmilito
- 1919: Dum estona-bolŝevika milito la estona armeo venkis germanan Landhwera (konsistantan el taĉmentoj de la germanaj baltoj) en Cesis
- 1919: En Armena Respubliko dum 3-tagaj parlamentaj balotoj venkis Armena Revolucia Federacio
- 1919: Germanio ratifis la Traktaton de Versajlo
- 1920: Kun forigo de la rangoj de nobelaro en Prusio, la nobelaj titoloj en Germanio restas nur parto de la nomo
- 1920: En Jihlava naciaj tumultoj eksplodis inter lokaj ĉeĥoj kaj germanoj
- 1920: Dua Pola Respubliko: unua registaro de Władysław Grabski ekfunkciis
- 1923: En Pollando establiĝis civila ŝtata distingo – Merit-Kruco
- 1923: Nacia Societo pri Industria Kredito fondiĝis en Bukareŝto, kies celo estis stimuli la industrian disvolviĝon de la lando.
- 1924: Seria murdisto arestita en Hanovro
- 1937: Kadre de Hispana Popola Armeo kreiĝis la 150-a Internacia Brigado
- 1939: Hungara parlamento formale konfirmis anekson de Karpata Rutenio
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: germanoj okupis Rochefort, Royan, Saintes, Poitiers kaj Châteauroux; Meza Fronto: itala Armea Grupo "Okcidento" daŭre sensukcese atakis; Hitler alvenis al konkerita Parizo kaj armistica delegitaro al Romo - negocado itala-franca komencita
- 1941: Germana okupado de Pollando: unua soveta aeratako per bombaviadiloj kontraŭ Varsovio; sovetaj regopovoj deportis de regiono Vilno 10 mil personojn; dum la germana fulmomilito kontraŭ Sovetunio komenciĝis malliberejaj masakroj de NKVD; en Moskvo kontraŭpola soveta verkisto Ilja Ehrenburg per radio neatendite alparolis pri la pola heroeco; Orienta Fronto: germanaj unuoj atingis de nordo kaj sudo Bjalistokon - soveta kontraŭatako; komenco de ses-taga tanka batalo en regiono de Lucko, Dubno kaj Rivno - soveta kontraŭatako; ĉe la Balta Maro germanaj unuoj okupis Liepāja kaj Priekulė - apud Raseiniai kaj Plungė soveta kontraŭatako; Slovakio deklaris militon kontraŭ Sovetunio; registaro de Hungario decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio, kie popolkomisaro de defendo iĝis Semjon Timoŝenko
- 1942: Aranĝo T4: germanoj forveturigis al koncentrejo Aŭŝvico ĉirkaŭ 500 pacientojn de psikiatria hospitalo en la krakova urboparto Kobierzyn kaj tie ilin murdis; pola socialismaj milicoj atencis kontraŭ gestapejo en Varsovio; Nord-Afrika kampanjo: germana-itala Kirasita Armeo trairis libian-egiptan landlimon; en Bankoko fondiĝis porgermana Ligo de Sendependeco de Barato, gvidata de S. Bose
- 1943: En vojevodio Zamość kadre de Generalplan Ost komenciĝis la dua etapo, Operaco "Homlupo", dum kiu germanoj deportis ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj; speciala germana juĝejo kondamnis al morto W. Rutkowski kaj lian edzinon pro kaŝo de judoj; Pola Enlanda Armeo ordonis limigon de venĝaj atakoj kun transiro al memdefendo de poloj, pro tio, ke nombro de la agoj de Pola Rezistomovado kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo iĝis pli granda ol tiu kontraŭ germanoj; oficistoj de Tria Regno likvidante mensmalsanulejon en la krakova urboparto Kobierzyn faris amasan mortigon kun ilia forveturigo al koncentrejo Auschwitz-Birkenau; nova komandanto de armeo en Brita Hindio iĝis generalo Auchinleck, lia antaŭulo A. Wawell iĝis vicreĝo de Hindio
- 1944: Likvido de la Lodza geto komenciĝis - germanoj transportis de tie ĉirkaŭ 80 mil judojn al koncentrejo Aŭŝvico, ĉirkaŭ 44 mil mortis pro malsatego kaj malsanoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo venĝe pro murdo de poloj en Glinciszki ĉe Vilno murdis 27 litovojn kun kelkaj infanoj en Dubniki; Operaco Bagration: Ruĝa Armeo komencis ofensivon en Belorusa SSR per fortoj de 4 frontoj, apogataj de partizanaj taĉmentoj, kontraŭ germanaj unuoj; registaroj de Usono kaj Britio agnoskis la registaron de Bolivio; la pola ekzila registaro reĵetis ultimaton de Stalin pri "reorganizo” de la polaj regopovoj en Londono kiel rompantan suverenecon de la pola ŝtato
- 1945: Sudokcidenta Pacifiko: japanoj rekonkeris Tuguegaraon (Kagajano) kaj reĵetis regimenton de filipinaj partizanoj; kunkreinto de nederlanda rezistado profesoro Willem Schermerhorn formis novan registaron; Supera Soveto de Sovetunio voĉdonis "Pri malmobilizo de pliaĝuloj de la Ruĝa Armeo"
- 1946: Solena enterigo en Palmiry de Sejmmarŝalo Maciej Rataj, ekzekutita de germanoj kadre de amasa Eksterordinara Ekstermiga Agado de polaj intelektuloj
- 1949: Stalinismo: komenciĝis konstruado de la urbo Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo) kiel "modela socialisma urbo sen Dio"
- 1950: Svisa parlamento malkonsentis virinan balotrajton
- 1954: Pola Popola Respubliko: Supera Militista Tribunalo nuligis verdikton de mortpuno kontraŭ generalo Józef Kuropieska, kondamnita surbaze de falsaj kaj preparitaj akuzoj pri spionado kaj preparo de kontraŭrevolucia komploto, kaj la aferon transdonis al plua esploro
- 1956: Naser iĝis prezidento de Egiptio, kies ideologio naserismo, iom influata de kemalismo, influis tutarabismon; virinoj akiris aktivan kaj pasivan balotrajton
- 1959: Soveta nuklea spiono Klaus Fuchs estis liberigita el brita prizono
- 1960: Usono: enovid estis aprobita kiel kontraŭkoncipa pilolo - unua en la mondo
- 1961: Antarkta traktato ekvalidis
- 1963: Levi Eŝkol iĝis ĉefministro de Israelo (kiel posteulo de David Ben-Gurion)
- 1972: Prezidanto de Usono Richard Nixon malpermesis seksan diskriminacion en eduka programo financata de federaciaj instancoj
- 1983: Dua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando finiĝis - okazigita dum la milita stato en Pollando
- 1983: Reprezentantoj de Germana Verda Partio renkontiĝis kun reprezentantoj de Ĉarto 77
- 1985: Flugo 182 de barata flugkompanio Air India frakaŝiĝis super Atlantiko post bombeksplodo - ĉiuj 329 pasaĝeroj de Boeing 747 mortfalis
- 1986: Pola montgrimpistino Wanda Rutkiewicz kiel unua virino grimpis K2 en Karakorumo - la dua plej granda monto en la mondo
- 1990: Moldava Respubliko deklaris suverenecon
- 1990: Krime-tataroj komencis reveni al Krimeo, sia patrujo
- 1992: En Varsovio oni subskribis polan-belorusan pakton pri bona najbareco kaj amika kunlaboro
- 1994: Los-Anĝeleso: premiero de la drama filmo Forrest Gump
- 1996: Japanio: ludkonzolo Nintendo 64 merkatiĝis
- 2000: Konvencio de Kotonuo inter Eŭropa Unio kaj AKP-ŝtatoj subskribiĝis
- 2001: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan viziton en Ukrainio
- 2006: Kvinslando: en bestoĝardeno apartenanta al Steve Irwin forpasis pli ol 170-jara galapaga testudo - Harriet
- 2008: Ahmed Ouyahia iĝis ĉefministro de Alĝerio
- 2012: En Dublino okazis lasta koncerto de irlanda knaba muzikgrupo Westlife
- 2013: Socialistoj gajnis baloton al parlamento de Albanio, kie ĝis nun regis Demokrata Partio
- 2013: Pollando: salmino en Bochnia estis enskribita al listo la Monda heredaĵo de Unesko
- 2016: Usono: 23 personoj pereis en subita inundo en Okcidenta Virginio
- 2016: Prezidento de Kolombio Juan Manuel Santos kaj gvidanto de maldekstrula partizanaro FARK subskribis en Havano interkonsenton finanta la enlandan militon, kiu dum pli ol 50 jaroj malvivigis pli ol 220 mil homojn
- 2016: Britelira referendumo: civitanoj de Unuiĝinta Reĝlando apogis la briteliron el Eŭropa Unio
- 2019: En Prago 250 000 homoj protestis kontraŭ la registaro de Andrej Babiš dum la plej granda ĉeĥa manifestacio ekde 1989
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Pasinttage ukrainoj atakis pere de senpilota aviadilo la naftan rafinejon en rusa Rostova provinco, kaj sude eliminis 20 rusiajn soldatojn; Rusia armeo provas transpreni plenan kontrolon super jam netraveturebla vojo Baĥmut-Lisiĉansk, pere de kroma bataliono; de la invadkomenco la rusia armeo perdis jam 1 500 tankojn kaj ĉ. 34 430 soldatojn, inkluzive de ĉ. 200 de la lasta tago; rusia armeo uzas kirasitan trajnon por skoltado kaj rekreo de fervoja infrastrukturo, kun akompano de du helikopteroj; trafita per 3 rusaj raketoj magazeno de brulaĵoj oriente de Ukrainio brulis 108 horojn, la vento nubon de gasoj puŝis direkte al Rusio; usona elpafilaro HIMARS atingis Ukrainion
- Mondreago: En la agado en interreto kontraŭ Rusio preskaŭ 300 mil ciberfakuloj el pluraj landoj de la mondo apogas Ukrainion — regulaj atakoj daŭras jam de 2 jaroj kaj duono; "Foreign Policy": Usona Armeo konsentis pruntedoni unu el siaj du hundoj-robotoj por helpi al usona organizaĵo purigi la teritorion de Ukrainio el postlasitaj minoj kaj neeksploditaj materialoj; Britio sankciigis Rusion per malpermeso eksporti i.a. aviadan brulaĵon kaj eŭropajn valutojn; rusa konzerno Gazpromo malpliigis liveron de gaso al 12 landoj de EU; ambasadoro de Ukrainio en Turkio: Rusio jam ŝtelis pli ol 500 mil tunojn da greno; Bruselo: Ukrainio kaj Moldavio ricevis statuson de ŝtato-kandidato al EU;
- 2023: Pasinttage defendfortoj de Ukrainio mortigis 680 rusiajn soldatojn, detruis 44 artileriajn sistemojn, 15 tankojn kaj 9 senpilotajn aviadilojn; nokte estis paffaligitaj ĉiuj 13 rusaj krozmisiloj senditaj direkte al aerodromo en Ĥmelnicka provinco; Rusio kreis specialajn grupojn por trovi kaj kaŝi korpojn de de mortigitaj personoj pro eksplodo de digo sur Dnipro en Nova Kaĥovka; batalantoj de ukraina-tatara rezistomovado sur okupata Krimeo kaj aliaj partoj de okupata Ukrainio eniras rusian armeon por flankataki kaj detrui rusian ilaron; post atako al ponto al Krimeo rusoj konstruis pontonan trairejon
- Mondreago: Francio transdonis al ukrainaj akuzistoj aparataron por enketado de militkrimoj faritaj de Rusia Federacio, pli frue moveblajn laboratoriojn por DNA-esploro; en Belorusio estas preskaŭ 1 500 rusiaj soldatoj; UN aldonis Armitajn Fortojn de Rusia Federacio al listo de terglobaj krimuloj; en Pollando finiĝas konferenco pri "Rusia imperiismo", iniciatita de pola historiisto Andrzej Nowak; 11-a fasko de EU-sankcioj i.a. kontraŭ 87 rusaj priarmeaj firmaoj ekvalidis, kune kun ĉinaj kaj iranaj kompanioj; UN: en majo Rusio triobligis atakojn kontraŭ Ukrainio, pli ol 1000 atakoj okazis al edukaj kaj medicinaj institucioj; Moskvo plifortigis sekurec-rimedojn - Ruĝa Placo estos fermita por vizitantoj
Naskiĝoj
- -47: Cezariono, lasta faraono de Egipto el la Ptolemea dinastio de Egipto, filo de Julio Cezaro kaj Kleopatro, murdita (m. -30)
- 1160: Johano el Matha, provenca monaĥo kaj sanktulo elaĉetanta kristanojn sklavigitajn de araboj el Nordafriko, fondinto de la ordeno triunuanoj (m. 1213)
- 1390: Jan Kanty, pola katolika pastro, skolastika filozofo, fizikisto kaj teologo, sanktulo (m. 1473)
- 1435: Francisko la 2-a, lasta duko de sendependa Bretonio (m. 1488)
- 1488: Karlo la 2-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1496)
- 1534: Oda Nobunaga, japana daimio de Sengoku-epoko (m. 1582)
- 1545: Johannes Dinckel, germana filologo kaj superintendanto (m. 1601)
- 1668: Giambattista Vico, itala politika filozofo, retorikisto, historiisto kaj juristo en la epoko de klerismo, kritikisto de moderna raciismo, defendanto de la grek-romia antikvo, unua eksponanto de la fundamentoj de socia scienco kaj semiotiko (m. 1774)
- 1703: Maria Leszczyńska, pola reĝidino, reĝino de Francio (m. 1768)
- 1754: Johann Gottfried Keßler, germana ĉefministo, mineralogo kaj arkitekto (m. 1830)
- 1763: Jozefino de Beauharnais, edzino de Napoleono Bonaparte (m. 1814)
- 1763: Augustin Josef Gruber, aŭstra teologo kaj episkopo (m. 1835)
- 1795: Ignác Török, hungara honvedgeneralo, unu el aradaj martiroj (m. 1849)
- 1824: Carl Reinecke, germana komponisto, pianisto kaj dirigento (m. 1910)
- 1838: Władysław Mickiewicz, pola librovendisto, bibliotekisto, publicisto (m. 1926)
- 1840: Sándor Kolosváry, hungara juristo, universitata profesoro (m. 1922)
- 1843: Emil Kazár, hungara ĵurnalisto, verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (m. 1922)
- 1860: Albert Giraud, belga poeto franclingva interesiĝanta pri mitologio (m. 1929)
- 1863: Sándor Bródy, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1924)
- 1867: Robert Sterl, germana impresionisma pentristo (m. 1932)
- 1870: Richard D. Volkmann, germana majoro (m. 1954)
- 1872: Luiso Orione, itala kleriko, socia aganto, katolika sanktulo (m. 1940)
- 1887: Sári Ferenczi, hungara verkistino, literaturhistoriistino (m. 1952)
- 1887: Thyde Monnier, franca verkistino kaj feministino (m. 1967)
- 1888: Stefi Geyer, hungara-svisa violonistino, koncertmajstro kaj instruistino (m. 1956)
- 1889: Anna Aĥmatova, rusia, sovetia poetino kaj tradukistino, esperantigata i.a. de Ludmila Novikova (m. 1966)
- 1891: Vladislav Vančura, ĉeĥa kuracisto, verkisto, filmreĝisoro, ekzekutita (n. 1942)
- 1894: Alfred Kinsey, usona zoologo studiinta homan seksecon (m. 1956)
- 1894: Eduardo la 8-a, reĝo de Britio el dinastio Wettin, imperiestro de Brita Hindio (m. 1972)
- 1899: Kálmán Krizsó, rumania hungara presisto, verkisto (m. 1978)
- 1905: István Iván, hungara medalisto, platetisto, oraĵisto (m. 1967)
- 1906: Wolfgang Koeppen, germana verkisto (m. 1996)
- 1907: James Meade, angla Nobelpremiita ekonomikisto okupiĝinta pri teorio de internacia komerco, analizo de la disdivido de malneta nacia enspezo kaj teorio de ekonomia kresko (m. 1995)
- 1910: Jean Anouilh, franca verkisto, aŭtoro de teatraĵoj, esperantigata (m. 1987)
- 1910: Milt Hinton, usona muzikisto kaj fotisto (m. 2000)
- 1911: Ernesto Sábato, argentina fizikisto kaj verkisto, kontraŭfaŝisma kaj kontraŭstalinisma (m. 2011)
- 1912: Alan Turing, brita matematikisto, logikisto, kriptografo, filozofo, teoria biologo, komputika pioniro, komputosciencisto, kunfondinto de komputiko (m. 1954)
- 1919: Mohamed Boudiaf, alĝeria politikestro, kunfondinto de Naciliberiga Fronto (m. 1992)
- 1925: John Shepherd-Barron, skota inventisto, kreinto de bankaŭtomato (m. 2010)
- 1926: Jan Pióro, pola inĝeniero-kemiisto okupiĝanta pri kemia nomenklaturo, ankaŭ en Esperanto, membro de Pola Esperanto-Asocio, docento de Akademio Internacia de la Sciencoj, fakdelegito de UEA pri kemio, filo de poetino Julia Pióro, kies literaturan agadon li dokumentis kaj promociis (m. 2005)
- 1934: József Nepp, hungara animaciisto, reĝisoro, komponisto kaj scenaristo pri animaciaj filmoj (m. 2017)
- 1935: József Sári, hungara komponisto
- 1936: Richard Bach, usona verkisto, filozofo kaj publicisto okupiĝanta pri aviado
- 1936: Jan Hoet, belga muzea kuratoro (m. 2014)
- 1936: Márta Gábos, rumania hungara biologino (m. 2020)
- 1937: Martti Ahtisaari, prezidento de Finnlando, laŭreato de Nobel-premio pri paco, alta protektanto de UK 1995, distingita per Premio Zamenhof (m. 2023)
- 1939: Judit Szőcs, rumania hungara pedagogino, fakredaktorino
- 1943: Mihály Szegedy-Maszák, hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Academia Europaea (m. 2016)
- 1943: Lenke Soós, rumania hungara geografino, fakverkistino
- 1943: Vinton Cerf, usona sciencisto pri informadiko, unu el la ellaborintoj de TCP/IP
- 1944: Aloísio Sartorato, brazila esperantisto (m. 2022)
- 1944: Peter Bieri, svisa verkisto kaj filozofo (m. 2023)
- 1945: John Garang, prezidento de Suda Sudano (m. 2005)
- 1947: Tibor Papp, hungara laborestro, komitatano de Hungaria Esperanto-Asocio, redaktoro de esperantlingva ornitologia revuo, fondinto-redaktoro kaj eldonanto de "Debrecena Bulteno", tradukisto por Hungara Antologio, teknika redaktoro de hungarlingva E-populariga eldonaĵo "Hírharsona" (m. 2003)
- 1947: Vinko Ošlak, slovena verkisto kaj tradukisto, Esperanto-verkisto, diplomito de Akademio Internacia de la Sciencoj, prezidanto de Esperanta PEN-Centro, rete legebla en Esperanto
- 1951: Zoltán Szilágyi V., hungara grafikisto, desegnfilmreĝisoro
- 1952: János Gyurkó, hungara politikisto, ministro, parlamentano, arkitekto-inĝeniero (m. 1996)
- 1952: Tibor Almási, hungara arthistoriisto, muzeologo
- 1958: Ilona-Ottilia Barta, rumania hungara grafikistino
- 1968: László Bencze, rumania hungara grafikisto
- 1969: Klaus Dahmann, germana ĵurnalisto, aktivulo de Germana Esperanto-Junularo kaj kunredaktoro de "TEJO Tutmonde", estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
- 1972: Zinedine Zidane, franca futbalisto, posedanto de Ora Pilko
- 1973: Attila Szigeti, rumania hungara filozofo instruanta en la Universitato de Kluĵo
- 1976: Emmanuelle Vaugier, kanada aktorino, konata de la usona televida serio Monk
- 1977: Attila Korodi, rumania hungara politikisto, ministro, membro de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio
- 1980: Melissa Rauch, usona aktorino kaj komediistino, rolinta en televidserio The Big Bang Theory
Mortoj
- 79: Vespasiano, romia imperiestro, fondinto de la Flavia dinastio (n. 9)
- 679: Aethelfryth, anglosaksa sanktulino, abatino de Ely, Cambridgeshire kaj edzino de Ecgfrith, reĝo de Northumbria (n. ĉirkaŭ 636)
- 1516: Fernando la 2-a, reĝo de Aragono kaj Kastilio el Dinastio de Trastamaro (n. 1452)
- 1565: Turgut Reis, turka admiralo de Otomana Imperio (n. 1485)
- 1663: Petrus Jonæ Helsingius, sveda kleriko kaj pastoro (n. 1592)
- 1784: Johann David Weidner, germana arĥitekto (n. 1721)
- 1806: Mathurin Jacques Brisson, franca zoologo kaj fizikisto, ornitologo kaj entomologo (n. 1723)
- 1806: Adolf Friedrich Harper, germana pejzaĝpentristo (n. 1725)
- 1824: Franz Horny, germana pentristo (n. 1798)
- 1828: Johann Gottwerth Müller, germana verkisto kaj librovendisto (n. 1743)
- 1852: Karl Brjulov, rusa pentristo kaj arkitekto, membro de la Rusia Akademio de Belartoj, pentrinta Ĉieleniron de Kristo por la Katedralo de Kazana Dipatrino (n. 1799)
- 1859: Maria Pavlovna Romanova, rusa kaj germana granddukino kaj mecenatino (n. 1786)
- 1864: Christian Ludwig Brehm, germana pastoro kaj ornitologo (n. 1787)
- 1866: Adam Clark, skota inĝeniero konstruinta Széchenyi-Ĉenponton (n. 1811)
- 1881: Matthias Schleiden, germana botanikisto proponita ĉelteorion (n. 1804)
- 1886: Vártán Esztegár, hungara ĉefepiskopo, monako, pastro, verkisto en armena lingvo (n. 1843)
- 1891: Wilhelm Eduard Weber, germana fizikisto konata de vebero, la mezurunuo de magneta flukso (n. 1804)
- 1891: Norman Robert Pogson, angla astronomo (n. 1829)
- 1894: Otto Devrient, germana aktoro kaj dramisto (n. 1838)
- 1894: Władysław Czartoryski, pola princo, porsendependa aganto (n. 1828)
- 1906: József Kőrösy, hungara statistikisto, membro de Hungara Scienca Akademio, avo de Ferenc Kőrösy (n. 1844)
- 1908: Karl Ernst Abicht, germana filologo kaj pedagogo (n. 1831)
- 1917: Hugo Flintzer, germana pentristo kaj ilustristo (n. 1862)
- 1926: Viktor Vasnecov, rusa pentristo pri mitologia kaj historia temaro (n. 1848)
- 1941: Nándor Filarszky, hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1858)
- 1953: Albert Gleizes, franca pentristo, filozofo, teoriulo de arto, kunfondinto de kubismo (n. 1881)
- 1959: Boris Vian, franca kantisto, verkisto, inĝeniero, inventisto, poeto (n. 1920)
- 1960: František Omelka, ĉeĥa instruisto kaj pedagogo, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (n. 1904)
- 1970: István Fekete, hungara agronomo kaj verkisto (n. 1900)
- 1975: Per Wahlöö, sveda krimromanisto (n. 1926)
- 1980: Sanjay Gandhi, barata inĝeniero kaj politikisto el la Familio Nehru-Gandhi (n. 1946)
- 1981: Zarah Leander, sveda aktorino kaj kantistino, stelulino en Nazia Germanio (n. 1907)
- 1983: Zsigmond Kolozsvári, hungara-svislanda pentristo, skulptisto, grafikisto (n. 1899)
- 1989: Michel Aflak, araba politikisto, kunfondinto de Baazo (n. 1912)
- 1995: Jonas Salk, usona epidemiologo de la unua sukcesa vakcino kontraŭ polio (n. 1995)
- 1998: Miklós Marik, hungara astronomo kaj profesoro, omaĝita per asteroido Marik (n. 1936)
- 2000: Jerome Richardson, usona ĵaz-saksofonisto kaj -fletisto (n. 1920)
- 2004: Ede Banda, hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto, framasono (n. 1917)
- 2004: József Izsák, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1921)
- 2005: Dezső Bandi, rumania hungara artisto, fakdirektisto (n. 1919)
- 2006: Henrik Matyasovich, hungara jezuito, malliberulo, elmigrinto (n. 1923)
- 2006: Aaron Spelling, usona televida produktoro (n. 1923)
- 2011: Peter Falk, usona aktoro, konata de televidserio Columbo (n. 1927)
- 2011: Vladislav Aĉalov, rusa kaj soveta generalo, planinta aerarmean alteriĝon kontraŭ Varsovio en 1981 (n. 1945)
- 2014: Małgorzata Braunek, pola aktorino, majstrino de zeno, vegetaranino (n. 1947)
- 2015: Helmuth Lohner, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (n. 1933)
- 2016: Ralph Stanley, usona blugresisto rolinta en komedia filmo O Brother, Where Art Thou? (n. 1927)
- 2020: Lydia Chagoll, belga verkistino kaj filmreĝisorino (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|