28-a de junio
La 28-a de junio estas la 179-a tago de la jaro (la 180-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 186 tagoj restas.
Je la 28-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 550: Konsekro de la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj en Konstantinopolo
- 572: Mortigo de la konkerinto de Italio Alboino, la reĝo de lombardoj
- 1098: Kruckavaliroj konkeris Antioĥion
- 1147: Rekonkero: kristanaj armeoj komencis 4-monatan sieĝon de Lisbono, finitan per liberigo de la urbo de la regado de maŭroj
- 1228: Germana imperiestro kaj reĝo de Sicilio kaj Jerusalemo Frederiko la 2-a ekiris de Brindizio al la 6-a krucmilito
- 1243: Inocento la 4-a iĝis papo
- 1245: La 13-a koncilio de Katolika Eklezio komenciĝis en Liono
- 1389: En la batalo de Kosova Kampo (baseno) malvenko de Serbio, kiu iĝis vasalo de Otomana Imperio konkeronta Balkanan duoninsulon
- 1461: Eduardo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1495: Unua itala milito: venko de franca armeo kontraŭ la hispana-napola en la batalo de Seminara
- 1514: Fondo de Santiago de Kubo
- 1519: Karlo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1569: Pola Sejmo voĉdonis Lublinan Union pri la Respubliko de Ambaŭ Nacioj inter la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio - subskribita la 1-an de julio, kaj fine ratifita de la reĝo Sigismondo la 2-a la 4-an de julio
- 1575: Japanio: kunligitaj fortoj de Oda Nobunaga kaj Tokugawa Ieyasu venkis en la Batalo de Nagashino
- 1635: Gvadelupo fariĝis franca kolonio
- 1651: Tritaga batalo de Beresteĉko komenciĝis - la plej granda tera batalo de la 17-a jarcento gajnita de poloj, batalantaj kontraŭ tataroj kaj kozakoj gvidataj de Bohdan Ĥmelnickij
- 1657: Sveda diluvo: sveda armeo post mallongdaŭra sieĝo konkeris kastelon en Złotów kaj bruligis la urbon
- 1660: Venko de pola-litova armeo kontraŭ la rusa en batalo de Połonka (nun en Bresta regiono)
- 1758: Sepjara Milito: Aŭstria Korpuso de generalmajoro Ernst Gideon von Laudon atakis prusan provizokonvojon en la Batalo ĉe Domašov
- 1763: Tertremo en Hungario kaj Slovakio (Komárno)
- 1783: Parizo: Antoine Lavoisier kaj Pierre-Simon Laplace raportis en la Akademio de Sciencoj de Francio pri la kompleksa strukturo de akvo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en Liepāja oni solene anoncis eksplodon de la ribelo en Duklando Kuronio kaj Zemgalio; dum tumulto en Varsovio oni pendumis 8 altrangajn polajn perfidulojn kaj spionojn de la Rusia Imperio
- 1807: Dua brita invado al Plata-Rivero: John Whitelocke alteriĝis en Ensenada provante rekapti Bonaeron, sed estis venkita
- Franca invado al Rusio
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: rusaj trupoj okupis Kaŭnon
- 1838: Viktoria kroniĝis kiel reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1840: Germanio: Friedrich Fröbel fondis unuan infanĝardenon en Bad Blankenburg
- 1846: Belga inventisto Adolphe Sax ricevis patenton por saksofono
- 1881: Aŭstra-serba alianco estis sekrete subskribita
- 1886: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Aletejo
- 1902: Usona Kongreso aprobis konstruadon de la Panama kanalo
- Unua mondmilito
- 1919: Internacia Organizaĵo de Laboro fondiĝis dum Konferenco de Parizo
- 1921: Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj akceptis konstitucion
- 1922: Irlanda Enlanda Milito komencita: batalo de Dublino
- 1924: Dua Pola Respubliko: dispone de la prezidento Stanisław Wojciechowski oni fondis entreprenon Ŝtataj Forstoj
- 1926: Germana kompanio Daimler-Motoren-Gesellschaft kuniĝis kun Benz & Cie, kreante aŭtomobilfabrikon Mercedes-Benz
- 1927: Krakovo: sur Vavelon estis metitaj cindroj de la pola poeto-profeto Juliusz Słowacki
- 1928: Kazimierz Bartel la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Pollando
- 1936: Faŝista Franca Popola Partio fondiĝis
- 1938: Usono: 450-tuna meteoroido eksplodis super Pensilvanio
- Dua mondmilito
- 1940: Pola Rezistomovado: Gestapo malkovris en Lodzo ĝis tiu ĉi tago 16 polajn konspirajn organizaĵojn; en Vilno, aneksita de Sovetunio, aperis lasta n-ro de pollingva Gazeta Codzienna (Ĉiutaga Gazeto); Rumanio, rezulte de soveta ultimato, cedis Besarabion al Sovetunio - taĉmentoj de Ruĝa Armeo eniris ankaŭ nordan Bukovinon; Nord-Afrika kampanjo: ordono de marŝalo Badoglio al regento de itala Libio marŝalo Italo Balbo pri la preteco ataki Egiption la 15-an de julio - samtage italo Balbo pereis apud Tobruko pro pafalterigo de lia aviadilo fare de propra kontraŭaviada defendo; agnosko de la Nacia Komitato de Libera Francio fare de brita registaro
- 1941: germana invado al Sovetunio: germana armeo konkeris Minskon kaj Kovel; unua partizana batalo kontraŭ Wehrmacht sub la komando de belorusa NKVD-funkciulo Vasil Korĵ; Germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio ordonis forigi de preĝejoj la bildojn de eminentaj poloj; Orienta Fronto: trupoj de nord-okcidenta fronto retiriĝis al norda bordo de Daŭgavo; en Lvivo finiĝis kelktaga pafmortigo de malliberuloj, farita de NKVD pro retiriĝado de la Ruĝa Armeo; Konsilio de Pola Diasporo en Ĉikago petas Usonan Ruĝan Krucon pri tuja savkampanjo favore al pola loĝantaro ekziligita al Siberio; dutaga pogromo en Iași komenciĝis — rumanaj regopovoj ekzekutis pli ol 13 000 judojn; marioneta registaro de Albanio deklaris militon al Sovetunio
- 1942: Operaco Reinhardt: al koncentrejo Majdanek germanoj alveturigis ĉirkaŭ 1000 judojn de Protektorato Bohemio kaj Moravio; Wehrmacht komencis operacon Fall Blau por okupi sovetajn naftokampojn de Bakuo kaj Kuban
- 1943: 50 poloj pereis pro kaŝado de judoj: venĝe pro helpo al judoj, germana ĝendarmaro ekstermis vilaĝon Cisie (proksime al Mińsk Mazowiecki); en Przemyślany (proksime al Lvovo) germanaj unuoj pafmortigis 250 virinojn de juda labortendaro; nokte soveta aviado atakis fervojan nodon en Orŝa, stacidomon en Karaĉev, kaj havenon en Tamani; britaj bombadaj aviadiloj atakis Kolonjon
- 1944: En Wyszków germana polico pafmortigis 50 personojn pro mortigo de germana policano; Heinrich Himmler ordonas pafmortigi ĉiujn virojn en familioj de poloj, kiuj atencas kontraŭ germanoj kaj partoprenas sabotadon, kaj iliaj familianoj pli ol 16-aĝaj devos esti deportitaj al koncentrejoj; 4-a brigado de Pola Enlanda Armeo en distrikto Vilno detruis 4 pontojn, grupiĝo apud Tarnogród batalis kontraŭ germana polica traserĉo, pola taĉmento elreligis trajnon inter Łuków kaj Lublin; Orienta Fronto: trupoj de Karelia Fronto konkeris Petrozavodsk kaj Kanalon Blanka maro - Balta maro; en Belorusa SSR Ruĝa Armeo liberigis Vicebskon; Sovetunio agnoskis novan registaron en Sirio
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: kreiĝis la Provizora Registaro de Nacia Unueco, kiun eniris komunistoj kaj reprezentantoj de kontraŭkomunista pola ekzila registaro: ĉefministro E. Osóbka-Morawski, unua vicĉefministro W. Gomułka
- 1946: Stalinismo: la Landa Nacia Konsilio dekretis pri puna respondeco pro deflankiĝo de nacieco en la jaroj 1939-1945
- 1947: Belorusa gimnazio en Regensburg akceptis la nomon Janka Kupala
- 1948: Disfendo inter Tito kaj Stalin: Komunista Partio de Jugoslavio estis forigita de Kominform — foresto de Josip Broz Tito en la kongreso markis politikan krizon en rilatoj kun Josif Stalin
- 1950: Korea milito: Nord-Koreio konkeris Seulon - masakro de komunistoj kaj simpatiantoj komenciĝis, sume pereis ne malpli ol 60 ĝis 100 mil homoj
- 1952: Kalifornio: en Long Beach okazis unua beleco-konkurso de Miss Universo
- 1956: Kontraŭkomunista ribelo de Poznań eksplodis kiel unusola ribelo en la Pola Popola Respubliko kaj la plej granda en Mez-Orienta Eŭropo — dum 3 tagoj oni uzis pli ol 10 mil soldatojn kun 360 tankoj - pereis 58 personoj, 600 vundiĝis, 850 arestitoj
- 1967: Israelo aneksis Orientan Jerusalemon
- 1969: Stonewall-tumulto - ekribeloj kaj manifestacioj de gejoj kaj transgenruloj en Novjorko, kiuj markas la komencon por la samseksema emancipiĝo kaj libereco
- 1972: Papo Paŭlo la 6-a eldonis buleon Episcoporum Poloniae coetus, kiu fiksis novan eklezian administracion sur Regajnitaj Teritorioj
- 1981: En Poznań en la 25-an datrevenon de la Ribelo de Poznań oni solene malfermis monumenton
- 1987: Iraka-irana milito: pro aviadila bombado kun iperito super la irana urbo Serdeşt 10 kurdoj mortis kaj 650 ekmalsanis
- 1987: Destrojero ORP Błyskawica (Fulmo) kiel unusola pola batalŝipo estis distingita per Ora Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari
- 1991: Malfondo de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1992: Burhanuddin Rabbani iĝis prezidento de Afganio
- 1992: En Mongolio komenciĝis unua plurpartia parlamenta balotado
- 1993: Makedonio membriĝis al Unesko
- 1996: Verĥovna Rada akceptis konstitucion de Ukrainio
- 2000: Pola Milita Tombejo en Katin estis inaŭgurita apud Smolensk
- 2001: Estinta prezidento de Serbio kaj Jugoslavio Slobodan Miloŝeviĉ estis transdonita de serbaj regopovoj al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago
- 2004: En Irako ekregis provizora registaro de Ijad Allaŭi, kio formale finis usonan okupadon de la lando
- 2005: Landoj engaĝitaj en la esplorprojekto ITER konsentas konstrui eksperimentan nuklean fuzian reaktoron en Cadarache (suda Francio)
- 2006: Pollando: en Gdańsk malfermiĝis Muzeo de Sukceno
- 2006: Montenegro aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 2009: Honduro: pro militista puĉo prezidento Manuel Zelaya estis senpostenigita
- 2010: Pierre Nkurunziza iĝis refoje prezidento de Burundo
- 2011: Sur fotoj faritaj de Kosmoteleskopo Hubble oni malkovris Kerberoson, la kvaran el kvin konataj lunoj de Plutono
- 2015: Lars Løkke Rasmussen la duan fojon iĝis ĉefministro de Danio
- 2016: En atenco al Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk pereis 45 personoj kaj 239 vundiĝis
- 2017: En ŝipfarejo de Ŝanhajo surakviĝis unua ĉina raketa destrojero de la tipo 055
- 2020: Unuan parton de la prezidenta voĉdonado en Pollando gajnis Andrzej Duda kun la rezulto 43,50% - venkinta en la dua kontraŭ urbestro de Varsovio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 751: Karloman la 1-a, reĝo de frankoj (m. 771)
- 1243: Go-Fukakusa, imperiestro de Japanio (m. 1304)
- 1476: Paŭlo la 4-a, papo (m. 1559)
- 1478: Johano de Aragono kaj Kastilio, princo de Asturio (m. 1497)
- 1490: Albrecht von Brandenburg, germana kardinalo, princo-elektisto de Majenco (m. 1545)
- 1491: Henriko la 8-a (Anglio), reĝo de Anglio el dinastio Tudoroj, enkondukinta anglikanismon (m. 1547)
- 1577: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo (m. 1640)
- 1586: Paul Siefert, germana komponisto de Nordgermana Orgenskolo (m. 1666)
- 1703: John Wesley, angla metodisma teologo (m. 1791)
- 1712: Jean-Jacques Rousseau, svisa-franca filozofo kaj pedagogo (m. 1778)
- 1719: Étienne-François de Choiseul, franca generalo, diplomato, politikisto (m. 1785)
- 1751: Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, grafo, rusa filantropo kaj mecenato (m. 1809)
- 1773: Frédéric Cuvier, franca zoologo kaj paleontologo, zorganto de la menaĝerio de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo (m. 1838)
- 1784: Pál Tittel, hungara astronomo, romkatolika pastro, profesoro, fondinta membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1831)
- 1810: Piotr Dahlman, pola poeto, tradukisto kaj publicisto (m. 1847)
- 1811: János Kriza, hungara etnografo, unitariisma episkopo (m. 1875)
- 1824: Paul Broca, franca kirurgo kaj antropologo (m. 1880)
- 1826: Elek Szamossy, hungara pentristo, unua majstro de Mihály Munkácsy (m. 1888)
- 1831: Joseph Joachim, aŭstrohungara violonisto, dirigento kaj komponisto (m. 1907)
- 1859: Ludwig Hertel, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (m. 1910)
- 1861: Zsigmond Szántó, hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto (m. 1934)
- 1861: Rudolf Geyer, aŭstra arabisto (m. 1929)
- 1864: Henrik Pap, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1910)
- 1865: Otto Julius Bierbaum, germana verkisto kaj ĵurnalisto, reforminta kabaredan artoĝenron (m. 1910)
- 1867: Luigi Pirandello, itala Nobelpremiita verkisto (m. 1936)
- 1869: Jacques Camescasse, franca kontisto, kunfondinto de framasona loĝio "Esperanto", membro de LKK por UK 1914, tradukisto (m. 1941)
- 1873: Alexis Carrel, franca Nobelpremiita kirurgo kaj biologo (m. 1944)
- 1875: Henri Leon Lebesgue, franca matematikisto ĝeneraliginta la nocion de integralo, konata de Lebega punkto (m. 1941)
- 1877: Leon Rosenstock, pola advokato kaj esperantisto, kies tradukaĵoj estas en "Pola Esperantisto", "Universo", "La Revuo" k. a., ĉefsekretario de UK 1912 (m. nekonata)
- 1877: Zoltán Szász, hungara ĵurnalisto ĉe "Pesti Hírlap", teatrokritikisto (m. 1940)
- 1883: Pierre Laval, franca politikisto, juristo, pacisto kaj kunlaboristo, ekzekutita (m. 1945)
- 1888: Ossaka Kenji, japana inĝeniero kaj esperanto-verkisto, kunfondinto kaj direktoro de Japana Esperanto-Instituto, redaktoro de "Japana Esperantisto" kaj "La Revuo Orienta" (m. nekonata)
- 1888: Stefi Geyer, hungara-svisa violonistino kaj instruistino (m. 1956)
- 1889: Ferike Vidor, hungara aktorino kaj komikistino (m. 1970)
- 1895: Paweł Janik, pola kleriko el Silezio, fondinto de Pola Katolika Esperanto-Ligo (m. 1978)
- 1901: Pál Péter Domokos, hungara historiisto kaj muziketnografo (m. 1992)
- 1903: John Dillinger, fifama usona bankorabisto (m. 1934)
- 1906: Maria Goeppert-Mayer, usona Nobelpremiita fizikistino (m. 1972)
- 1906: Sándor Veégh, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (m. 1977)
- 1908: Olav Reiersøl, norvega profesoro pri stokastiko, esperanto-vortaristo kaj e-gramatikisto, aŭtoro de Matematika terminaro (m. 2001)
- 1912: Zdeňka Švabíková-Kožíková, ĉeĥa aktorino rolinta en esperanta Verda Stacio (m. 1994)
- 1913: Franz Antel, aŭstra reĝisoro kaj scenaristo (m. 2007)
- 1914: István Merly, rumania hungara, hungara ĵurnalisto (m. 1969)
- 1916: József Árvay, hungara lingvisto kaj direktoro de Muzeo Sikula Nacia (m. 1975)
- 1918: Stefan Strelcyn, pola historiisto kaj orientalisto okupiĝanta pri Etiopio, Eritreo, ŝemida lingvaro kaj geeza lingvo (m. 1981)
- 1925: Endre Keresztes, rumania hungara ekonomikisto (m. 1988)
- 1928: Hans Blix, sveda politikisto kaj diplomato, direktoro de Internacia Atomenergia Organizo
- 1928: Miklós Köllő, hungara scenarlibretisto, studiestro (m. 2024)
- 1930: Itamar Franco, prezidanto de Brazilo kaj ambasadoro (m. 2011)
- 1931: Geraldo Mattos, brazila filologo, aktivulo de rozkrucismo, Esperanto-poeto, prezidanto de la Akademio de Esperanto, honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "Monato", tradukisto, esperantologo (m. 2014)
- 1934: Georges Wolinski, franca satira desegnisto, murdita (m. 2015)
- 1936: Kurt Krenn, aŭstra episkopo romkatolika (m. 2014)
- 1940: Muhammed Yunus, bangladeŝa Nobelpremiita ekonomikisto, fondinto de Gramin-Banko disdonanta mikrokreditojn
- 1945: Raul Seixas, brazila kantisto kaj komponisto, pioniro de rokenrolo (m. 1989)
- 1945: Sándor Selinger, rumania hungara fizikisto kaj naturscienca fakverkisto
- 1948: Kathy Bates, usona aktorino
- 1954: Benoît Sokal, belga aŭtoro de komiksoj (m. 2021)
- 1955: Johanna Bottesch, rumania filologino
- 1956: Bakir Izetbegović, bosnia politikisto, prezidumestro de Bosnio kaj Hercegovino
- 1956: Niki List, aŭstra reĝisoro kaj aktoro
- 1957: Georgi Parvanov, bulgara historiisto, prezidanto de la Bulgara Socialisma Partio kaj de Koalicio por Bulgario, prezidento de Bulgario
- 1959: Zoltán Lendvay, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1961: Leonard Orban, rumana politikisto, membro de Eŭropa Komisiono
- 1972: Ngo Bao Chau, vjetnama-franca matematikisto
- 1975: Imre Géza Sántha, rumania hungara muzeologo, arthistoriisto
Mortoj
- 548: Teodora la 1-a, bizanca imperiestrino (n. ĉirkaŭ 500)
- 572: Alboino, reĝo de lombardoj, konkerinto de Italio
- 683: Leono la 2-a, papo konanta latinon kaj antikvan grekan lingvon, sanktulo
- 767: Paŭlo la 1-a, papo, sanktulo
- 1174: Andrej Bogoljubskij, grandduko de Vladimir (n. ĉirkaŭ 1111)
- 1189: Matilda, dukino de Saksio (n. 1156)
- 1586: Primož Trubar, slovena kleriko protestanta, aŭtoro de la unua presita libro en la slovena lingvo (n. 1508)
- 1598: Abraham Ortelius, flandra kartografo, kreinto de la unua Atlaso (n. 1527)
- 1607: Domenico Fontana, svis-itala arkitekto kaj inĝeniero de malfrua renesanco (n. 1543)
- 1681: Angélique de Fontanges, amantino de Ludoviko la 14-a (n. 1661)
- 1736: Christian, germana duko de Saksio-Weißenfels (n. 1682)
- 1801: Martin Johann Schmidt, aŭstra pentristo de rokoka stilo (n. 1718)
- 1835: Augustin Josef Gruber, aŭstra teologo kaj episkopo (n. 1763)
- 1836: James Madison, prezidento de Usono 1809-17, subskribinto de la Usona Konstitucio (n. 1751)
- 1848: Jean-Baptiste Debret, franca pentristo kaj inĝeniero vizitinta Brazilon (n. 1768)
- 1863: János Ágoston, hungara pastro, astronomo (n. 1787)
- 1867: Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt), germana princo (n. 1793)
- 1884: Mihály Táncsics, hungara verkisto, instruisto, ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1799)
- 1889: Francisco Otaviano, brazila advokato, ĵurnalisto, diplomato, politikisto kaj poeto (n. 1825)
- 1906: Etelka Bálintffy, hungara poetino gvidanta literaturan salonon (n. 1844)
- 1908: Franz Treller, germana verkisto, reĝisoro kaj aktoro (n. 1839)
- 1909: Arthur Fitger, germana pentristo kaj verkisto (n. 1840)
- 1911: Arĥip Teslenko, ukraina verkisto (n. 1882)
- 1913: Manuel Ferraz de Campos Sales, prezidento de Brazilo (n. 1841)
- 1914: Camillo Boito, itala verkisto kaj arĥitekto (n. 1836)
- 1914: Franz Ferdinand, arkiduko de Aŭstrio, heredonto al la Aŭstrio-Hungaria trono, murdita (n. 1863)
- 1914: Žofie Chotková, ĉeĥa nobelino, murdita (n. 1868)
- 1916: Ştefan Luchian, rumana pentristo de floroj, konata de pejzaĝismo (n. 1868)
- 1917: János Csiky, hungara komponisto kaj muziksciencisto (n. 1873)
- 1932: Maironis, litova nacia poeto kaj verkisto, kies litova legendo estis esperantigita, filozofo, katolika teologo, profesoro de la Vytautas-Magnus-Universitato (n. 1862)
- 1936: Alexander Berkman, usona kaj rusia radikala anarkiisto, kunulo de Emma Goldman (n. 1870)
- 1940: Italo Balbo, itala politikisto, militisto, aviadisto (n. 1896)
- 1941: Marie von Bunsen, germana verkistino, pentristino kaj salonistino (n. 1860)
- 1942: Janka Kupala, belorusa verkisto kaj tradukisto, kunkreinto de la belorusa literatura lingvo (n. 1882)
- 1942: Elemér Hantos, hungara verkisto, jura kaj ekonomia ĵurnalisto, politikisto (n. 1881)
- 1945: Stanislav Kostka Neumann, ĉeĥa poeto, kunfondinto de Esperantista Klubo en Praha (n. 1875)
- 1951: Béla Felszeghy, hungara juristo publikiginta en Erdélyi Múzeum (revuo) (n. 1882)
- 1952: Ludwig Radermacher, germana kaj aŭstra klasika filologo (n. 1867)
- 1957: Ede Poldini, hungara komponisto, pianisto kaj framasono (n. 1869)
- 1960: Móric Esterházy, ĉefministro de Hungario, avo de Péter Esterházy (n. 1881)
- 1965: László Farkas, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1911)
- 1967: Gabriella Bartók, hungara poetino (n. 1887)
- 1967: István Földi, hungara redaktoro kaj verkisto, ĉefkunlaboranto de gazeto "Székely Nép" (n. 1903)
- 1967: Oskar Maria Graf, germana verkisto kaj anarkiisto troviĝinta en la listo de aŭtoroj malpermesataj en Nazia Germanio (n. 1894)
- 1971: Martin Benka, slovaka pentristo kaj grafikisto, titolita nacia artisto, desegninta serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkinta kelkajn esperantlingvajn rakontojn, pentrinta portreton de L.L. Zamenhof (n. 1888)
- 1974: Vannevar Bush, usona inĝeniero kaj inventisto, kreinto de la ideoj pri komputila reto kaj hiperteksto (n. 1890)
- 1981: Mohammad Ĥosejni Beheŝti, irana ajatolo, verkisto kaj politikisto, murdita (n. 1928)
- 1981: Terry Fox, kanada atleto kaj aktivisto pri kancero-batalo (n. 1958)
- 1992: Miĥail Tal, sovetia ŝakmondĉampiono (n. 1936)
- 1996: Nándor Balaskó, hungara skulptisto, profesoro de skulptado kaj ceramikado de Magyar Művészeti Intézet, elmigrinta al Portugalio (n. 1918)
- 2000: Józef Tischner, pola filozofo, presbitero, etikisto, kapelano de sindikato Solidareco, ligita kun la regiono Podhale, populariganto de la nocio Homo sovieticus (n. 1931)
- 2004: István Horvai, hungara reĝisoro kaj profesoro (n. 1922)
- 2006: Theodore Levitt, usona ekonomikisto, populariganto de la termino tutmondiĝo (n. 1925)
- 2008: Ruslana Korŝunova, kazaĥa modelino, prezentanta vestfasonon, laŭ "Vogue" unu el la plej belaj eŭropaninoj (n. 1987)
- 2015: Ludwig Steiner, aŭstra regna laborservisto kaj posta rezistadmovadano, politikisto kaj diplomato (n. 1922)
- 2016: Scotty Moore, usona gitaristo, kies nomo estas en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (n. 1931)
- 2016: György Csete, hungara arkitekto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (n. 1937)
- 2018: Harlan Ellison, usona verkisto pri sciencfikcio kaj hororoj, konata de Sferoj 7 (n. 1934)
- 2018: Christine Nöstlinger, aŭstra verkistino, ĵurnalistino, reĝisorino (n. 1936)
- 2022: Cüneyt Arkın, turka aktoro kaj reĝisoro (n. 1937)
- 2022: Martin Bangemann, germana politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono (n. 1934)
- 2023: Julia Gschnitzer, aŭstra aktorino
Specialaj tagoj kaj festoj
La 28-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|