11-a de junio
La 11-a de junio estas la 162-a tago de la jaro (la 163-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 203 tagoj restas.
Je la 11-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- -1184: Troja milito: Trojo estis prirabita kaj bruligita - laŭ kalkuloj de Eratosteno de Cireno
- 806: Arab-bizancaj militoj: armeo de Abasidoj foriris de Ar-Raka en norda Sirio por komenci invadon de Malgranda Azio, regata de Otomana Imperio
- 1254: Nederlando: Alkmaar iĝis urbo
- 1429: Centjara milito: komenciĝis batalo de Jargeau
- 1488: Jakobo la 4-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1509: Nupto de la angla reĝo Henriko la 8-a kun Katerino de Aragono
- 1557: Sebastiano la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1594: Sur Filipinoj, Filipo la 2-a rekonis rajton regi fare de nobeluloj kaj lokaj estroj, kiuj konvertiĝis al katolikismo
- 1661: En Karakaso, ĉefurbo de Venezuelo, pereis ĉirkaŭ 200 personoj dum tertremo.
- 1675: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj franca ambasadoro subskribis en Jaworów (nun en Lviva provinco) sekretan traktaton pri aliĝo al milito kontraŭ Brandenburgio-Prusujo
- 1694: Venko de pola taĉmento, gvidata de reĝo Johano la 3-a Sobieski, super multoble pli granda armeo de la Krimea Ĥanlando en la batalo de Hodów (proksime al Zborov)
- 1727: Georgo la 2-a iĝis reĝo de Britio
- 1742: Imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio kaj reganto de Prusio Frederiko la 2-a subskribis en Vroclavo pactraktaton finantan unuan silezian militon
- 1770: Angla navigisto James Cook per esplora ŝipo Endeavour atingis Grandan barilrifon, kiun Louis Antoine de Bougainville malkovris en 1768
- 1775: Ludoviko la 16-a kroniĝis en la katedralo de Reims kiel reĝo de Francio
- 1798: Napoleona mararmeo transprenis Malton de la Malta Ordeno
- 1817: Oni subskribis konkordaton inter Francio kaj Apostola Seĝo
- 1824: Brita politikisto, filantropo kaj kontraŭulo de sklaveco William Wilberforce lastfoje parolis en la Ĉambro de komunuloj
- 1860: Varsovio: entombigo de vidvino de generalo Józef Sowiński kaj karitata aktivulino iĝis okazo de granda patriotisma manifestacio
- 1865: Milito de la Trilanda Alianco: venko de brazila ŝiparo super la paragvaja en batalo de Riachuelo sur rivero Parana
- 1900: Boksista ribelo: detruo de konstruaĵoj de la misio de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Pekino
- 1901: Nov-Zelando aneksis Kukinsulojn
- 1913: Norvegio donis al virinoj rajton voĉdoni
- Unua mondmilito
- 1919: Bolivio: unuafoje oni grimpis al Ancohuma (6427 m) en Andoj
- 1920: Soveta-Pola Milito: retiriĝantaj el Kievo polaj trupoj en batalo apud Borodzianka ne permesis al ĉirkaŭigo flanke de 12-a Armeo kaj 1-a surĉevala Armeo
- 1920: Brita Imperio establis Kenjan Kolonion
- 1934: Bolŝevismo: regopovoj de Moskvo laŭ ordono de Lazar Kaganoviĉ finis detruadon de la Turo Suĥarev
- 1935: Franca pasaĝera ŝipo SS Normandie gajnis Bluan vimplon
- 1935: Usona inventisto Edwin Armstrong faris la unuan radian elsendon pere de Radio FM
- 1937: Granda Teroro: estis ekzekutitaj sovetia marŝalo Miĥail Tuĥaĉevskij kaj sep oficiroj akuzitaj pri perfido kaj spionado — post la verdikto ili estis veturigitaj al Lubjanka kaj samnokte pafmortigitaj
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Raków 75 polojn, alveturigitajn de Piotrków Trybunalski; Okcidenta Fronto: germana armeo okupis Reims, trairis Marnon apud Château-Thierry, apud Parizo okupis Senlis kaj Pontoise; Italio unuafoje bombadis Malton pere de 2-a skadro, matene bombaviadiloj atakis havenon La-Valeto, aerodromon kaj akvejon, posttagmeze bombaviadiloj ripetis la atakon; brita aerarmeo nokte de la 11-a/12-a atakis aŭtomobilan entreprenon Fiat en Torino; pro aviada atako al Piemonto itala Ĝenerala Stabo ordonis al aviado ataki teritorion de Francio; Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando deklaris militon al Italio; Mediteraneo: brita militŝiparo eknavigis al marbordoj de Italio, franca skadro al Egea Maro; ministro pri armeaj aferoj kaj divizia generalo Władysław Sikorski subskribis polan-britan interkonsenton pri servo de polaj pilotoj en Royal Air Force; evakuo de polaj militistaj regopovoj de Parizo al Angers, kie ministro pri eksterlandaj aferoj August Zaleski skribis al polaj diplomatiejoj, ke la pola ekzila registaro ne estas en milita stato kun Italio; pola submarŝipo ORP Orzeł estis oficiale agnoskita kiel perdita
- 1941: laŭ rumana-germana interkonsentoj de Munkeno kaj Berchtesgaden, Rumanio estas partoprenonta en la kontraŭbolŝevika milito, kune kun la Tria Regno; Siria Fronto: aŭstralianoj konkeris Marĝ Ujun en suda Libano; Japanio kaj Sovetunio subskribis pakton pri komerco kaj pagendaĵoj
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafekzekutis en Zbylitowska Góra (apud Tarnów) ĉirkaŭ 800 judojn, en Olszanica 132, kaj en Drelów (proksime al Biała Podlaska) - 8 ukrainojn; venĝe pro provo de ribelo kaj forkuro en la unua bunkro de Aŭŝvico estis murditaj 300 poloj laborantaj en puna kompanio (destinitaj al morto); en Vaŝingtono soveta ambasadoro Maksim Litvinov kun Sekretario de Ŝtato Cordell Hull subskribis interkonsenton pri principoj de reciproka milita helpo kontraŭ agreso
- 1943: Heinrich Himmler decidis transformi malliberejon Pawiak en Varsovio al koncentrejo KL Warschau (kiu estis dispartita sur ruinoj de Varsovia geto), kaj ordonis pretigi grandan agadon kontraŭ partizanoj sub kaŝnomo Homlupo; Mediteraneo: post aviada kaj mara pripafo brita 1-a Infanteria Divizio grundiĝis sur Pantelleria - itala garnizono de la insulo formetis armilojn; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Duseldorfon
- 1944: 30 mil soldatoj de Wehrmacht kaj polico komencis ofensivon kontraŭ 3 mil polaj kaj sovetaj partizanoj en arbaroj de Janów Lubelski kaj Stalowa Wola; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Nieświn (apud Końskie) 25 kaj polico en Kozienice 9 personojn; 3 taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo el areo Kozienice ekregis bienon Policzna liberigante sovetajn militkaptitojn kun forpreno de nutraĵo; Orienta Fronto: sur istmo de Karelio la soveta 21-a Armeo konkeris Terijoki
- 1945: Ordono de supera komandanto de Pola Armeo pri kontraŭstaro al anekso de teritorioj de Silezio fare de ĉeĥoslovaka armeo, transprenitaj de Pollando en 1938
- 1948: Unua israela araba milito: ekvalidis armistico altrudita de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1951: Portugalaj kolonioj: Portugalio deklaris Mozambikon sia provinco
- 1955: La plej mortiga akcidento en la historio de aŭtosporto okazis kiam du aŭtoj koliziis dum kurado en la 24 Horoj de Manso - 84 mortoj
- 1962: La plej fama fuĝprovo de tri enprizonigitoj de Alcatraz
- 1963: Budhisma monaĥo Thích Quảng Ðức sinbruliĝis en Sajgono proteste kontraŭ religiaj reprezalioj flanke de katolika registaro de la prezidento de Suda Vjetnamio Ngô Đình Diệm
- 1963: En la Universitato de Alabamo okazis segregacia staro ĉe la lerneja pordo
- 1964: Rezulte de atako de furiozulo kun flamĵetilo kaj lanco kontraŭ elementa lernejo en Kolonjo pereis 8 lernantoj kaj 2 instruistoj, 22 personoj (ĉefe lernantoj) vundiĝis - la atencinto sinmortigis per veneno
- 1975: Konstitucio de Grekio ekvalidis
- 1977: Nederlanda sekureca servo rekonkeris trajnon forkondukitan la 23-an de majo apud Groningen de teroristoj el Molukoj - dum la operaco pereis 6 el 9 teroristoj kaj 2 ostaĝoj
- 1980: La 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Italio
- 1987: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon en Britio
- 1996: Metroo de Moskvo: en bomba atenco pereis 4 personoj, 12 vundiĝis
- 1999: Kosova Milito finiĝas kaj la teritorio transiris sub administrado de UN
- 2004: Kosmosondilo Cassini-Huygens preterpasis proksime al Febo, la luno de Saturno
- 2004: Entombigo de Ronald Reagan - funebran ceremonion partoprenis pli ol 40 ŝtatgvidantoj de la mondo
- 2005: Ministroj pri financoj de la ŝtatoj de grupo G8 interkonsentis nuligi ŝuldojn al 18 plej malriĉaj landoj de la mondo
- 2007: Bangladeŝo: kota lavango kaŭzita de musona pluvado kaj pligravigita per tranĉado de montetoj mortigis ne malpli ol 128 homojn en Ĉitagongo
- 2009: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis gripan pandemion (unua pandemio de gripo post 41 jaroj)
- 2010: La 19-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Sud-Afriko
- 2012: Rafael Nadal gajnis tenisturniron Rolland Garros la 7-an fojon
- 2012: 75 personoj pereis rezulte de tertremo en afgana Provinco Baglan
- 2013: Ĉina skipa misio Senzhou 10 komenciĝis
- 2014: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio: ribelantoj konkeris Tikriton
- 2017: Ukrainoj povas kun biometria pasporto sen vizo vojaĝi al Schengen-spaco
- 2022: Pollando: en Vroclavo okazis beatigo de 10 germanaj monaĥinoj el kongregacio de Sankta Elizabeto de Hungario, seksperfortataj kaj murditaj de la soldatoj de Ruĝa Armeo, kiuj en Silezio kaj Ĉeĥio murdis pli ol 100 fratulinojn
Naskiĝoj
- 1456: Anne Neville, edzino de Rikardo la 3-a (Anglio) (m. 1485)
- 1572: Ben Jonson, angla verkisto, poeto, aktoro (m. 1637)
- 1713: Johann Wolfgang Hammann, germana fabrikestro (m. 1785)
- 1725: Just Christian Stuß, germana teologo kaj filologo (m. 1788)
- 1738: Christophe-Philippe Oberkampf, franca industriisto, fondinto de manufakturo (m. 1815)
- 1776: John Constable, brita pentristo kaj pejzaĝisto (m. 1837)
- 1780: Bernhard von Lindenau, germana politikisto, astronomo kaj artkolektanto (m. 1854)
- 1786: Philipp Jakob Cretzschmar, germana kuracisto kaj ornitologo (m. 1845)
- 1806: János Török, hungara instruisto, martiro de hungara libereco (m. 1854)
- 1832: Jules Vallès, franca ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (m. 1885)
- 1838: Mariano Fortuny, kataluna pentristo kaj grafikisto (m. 1874)
- 1846: Sándor Máté, hungara bibliotekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (m. 1926)
- 1847: Millicent Fawcett, angla virina balotrajtistino (m. 1929)
- 1857: Antoni Grabowski, pola kemiisto-inĝeniero kaj pioniro de Esperanto, aŭtoro de la originala poemo La Tagiĝo, poliglota tradukisto de El Parnaso de Popoloj kaj interalie de la pola epopeo Sinjoro Tadeo (m. 1921)
- 1864: Richard Strauss, germana komponisto famiĝinta pro simfoniaj poemoj (m. 1949)
- 1868: Antun Radić, kroata politikisto, filologo kaj etnologo (m. 1919)
- 1871: Stjepan Radić, kroata politikisto, ĉefa reprezentanto de la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (m. 1928)
- 1876: Alfred Kroeber, usona antropologo (m. 1960)
- 1876: Ernst Sompek, aŭstra instruisto kaj komponisto (m. 1954)
- 1877: Pierre Dejean, franca inĝeniero, sciencisto kaj esperantisto, kreinto de la sekcio de fizikistoj kaj kemiistoj ĉe Internacia Scienca Asocio Esperanta kaj ties komitatano (m. nekonata)
- 1877: Renée Vivien, angla poetino franclingva, reprezentantino de Parnasa skolo (m. 1909)
- 1880: Jeannette Rankin, usona politikistino kaj pacaktivistino (m. 1973)
- 1881: Mordeĥaj Kaplan, usona reformisto de judismo, ĉefkreinto de rekonstruisma judismo (m. 1983)
- 1881: Stanley Clisby Arthur, usona ĵurnalisto (m. 1963)
- 1888: Adamo Zamenhof, pola kuracisto, oficiro kaj esperantisto, patro de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, ekzekutita (m. 1940)
- 1888: Bartolomeo Vanzetti, itala laboristo kaj anarkiisto, ekzekutita (m. 1927)
- 1899: Kawabata Yasunari, unua japana Nobelpremiita verkisto (m. 1972)
- 1904: János Palkó, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1959)
- 1910: Jacques-Yves Cousteau, franca oceanografisto (m. 1997)
- 1911: Irma Brósz, rumania hungara pentristino (m. 1976)
- 1911: László Ferencz, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. nekonata)
- 1920: Mahendra de Nepalo, reĝo de Nepalo invitinta Tibor Sekelj instrui esperanton (n. 1972)
- 1920: Srdj Arandjeloviĉ, serba ekonomikisto, fakdelegito de UEA pri komerco, eldoninta esperantlingvan antologion de serba poezio en la 12-a jarcento (m. 1996)
- 1920: Jiří Karen, ĉeĥa poeto, interlingvisto kaj esperantlingva verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies originalaj poemoj enestas en "Fonto" (m. 2000)
- 1925: William Styron, usona verkisto, en membiografio priskribinta depresion, laŭreato de la Premio Pulitzer (m. 2006)
- 1925: Elfriede Ott, aŭstra aktorino, kantistino, reĝisorino kaj aktorlernigantino (m. 2019)
- 1926: Lajos Varga, rumania hungara radio- kaj libroredaktoro (m. 2007)
- 1928: Erikas Laiconas, litova luterana pastro, esperantistiĝinta danke al la libro de Antanas Poška De Baltio ĝis Bengalio, aktivulo de Kristana Esperantista Ligo Internacia, memorigita en "Litova Stelo" (m. 2008)
- 1928: Duilio Magnani, itala pastro, "spirita" filo de Pio el Pietrelcina, gvidanta multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kunlaboranta kun Akademio Internacia de la Sciencoj, laŭreato de la Premio Onisaburo Deguĉi (m. 2010)
- 1928: Fabiola de Mora y Aragón, belga reĝedzino, de Baldueno la 1-a (m. 2014)
- 1930: Loránd Horváth, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 2018)
- 1933: Gene Wilder, usona aktoro (m. 2016)
- 1934: Floriano Pessoa, brazila kemia inĝeniero, Esperanto-instruisto de Brazila Esperanto-Ligo, delegito de UEA (m. 2017)
- 1937: Robin Warren, aŭstralia Nobelpremiita kuracisto kaj patologo, malkovrinto de bakterio kaŭzanta ulceron de stomako kaj duodeno
- 1941: Árpád Muzsnay, rumania hungara ĵurnalisto, studaĵverkisto
- 1942: Mihály Ráday, hungara reĝisoro, kameristo, verkisto (m. 2021)
- 1950: Bjarne Stroustrup, dana-usona informadikisto, profesoro
- 1951: Mark Siljander, usona politikisto, plurjara membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1952: Bronisław Wildstein, pola ĵurnalisto kaj verkisto
- 1953: José Bové, franca politikisto, kontraŭstaranto de genetike modifitaj organismoj kaj rapidmanĝejoj
- 1955: Duncan I. Steel, brita-aŭstralia astronomo kaj verkisto
- 1959: Hugh Laurie, angla aktoro, humuristo, verkisto kaj muzikisto
- 1965: Manuel Uribe, meksika rekorde peza homo
- 1969: Peter Dinklage, usona aktoro suferinta nanecon kaj rolinta en la televida serio Ludo de tronoj
- 1977: Przemysław Czarnek, pola juristo, konstituciisto, konservisma politikisto, estro de Lublina provinco, parlamentano, lekciisto de KUL, ministro pri edukado kaj scienco
- 1978: Joshua Jackson, kanada aktoro, ĉefrolinta en la usona televidserio Dawson's Creek
- 1985: Dzmitrij Kaldun, belorusa kantisto, partopreninto de Eŭrovido-Kantokonkurso 2007
- 1986: Shia LaBeouf, usona aktoro kaj komediisto, rolinta en la filmo Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio
- 1990: Pernilla Karlsson, finna kantistino
Mortoj
- 1183: Henriko la Juna Reĝo, filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1155)
- 1478: Ludoviko la 3-a Gonzaga, reganto de Mantovo (n. 1412)
- 1488: Jakobo la 3-a, reĝo de Skotlando el dinastio de Stuartoj (n. 1451)
- 1557: Johano la 3-a, reĝo de Portugalio, heredinto de vastega imperio (n. 1502)
- 1605: Fedor Borisoviĉ Godunov, caro de Rusio dum la Granda Malordo, murdita (n. 1589)
- 1665: Kenelm Digby, angla diplomato kaj sciencisto, filo de Everard Digby (n. 1603)
- 1727: Georgo la 1-a, unua reĝo de la Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando el Hanovra dinastio (n. 1660)
- 1738: Caspar Bartholin, la Juna, dana kuracisto kaj anatomo (n. 1655)
- 1749: Johann Bernhard Bach (la pli maljuna), germana komponisto (n. 1676)
- 1775: Egidio Romualdo Duni, itala-franca opera komponisto (n. 1708)
- 1817: William Gregor, angla kleriko, metalurgo, malkovrinto de titano (n. 1761)
- 1829: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto (n. 1774)
- 1833: August Friedrich Wilhelm Crome, germana teologo, pedagogo kaj statistikisto (n. 1753)
- 1847: John Franklin, brita admiralo, esploristo de Arkto (n. 1786)
- 1852: Karl Brjulov, rusa pentristo kaj arkitekto, aŭtoro de bildoj por la Katedralo de Kazana Dipatrino kaj la Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo (n. 1799)
- 1858: Klemens von Metternich, aŭstria politikisto kaj diplomato (n. 1773)
- 1881: Károly Hodor, hungara reĝa juristo kaj historiisto (n. 1796)
- 1897: Carl Remigius Fresenius, germana kemiisto, farmaciisto, akademiano, entreprenisto (n. 1818)
- 1902: Otto Eckmann, germana pentristo kaj dezajnisto (n. 1865)
- 1906: František Bartoš, ĉeĥa folkloristo kaj filologo, kolektinto kaj eldoninto de popolaj kantoj (n. 1837)
- 1908: Carl Müllerhartung, germana komponisto, kantoro kaj muzikpedagogo (n. 1834)
- 1911: James Curtis Hepburn, usona kuracisto, misiisto kaj kreinto de latinigo de la japana lingvo (n. 1815)
- 1916: Keish, kanada malkovrinto de oro (n. ĉirkaŭ 1855)
- 1925: Alois Winkler, aŭstra politikisto kaj romkatolika pastro (n. 1838)
- 1929: Gyula Andrássy, hungara nobelo, la lasta ministro pri eksterlandaj aferoj de Aŭstrio-Hungario, filo de Gyula Andrássy (n. 1860)
- 1934: Lev Vygotski, rusia, sovetia psikologo, pedagogo kaj profesoro (n. 1896)
- 1936: Robert Ervin Howard, usona verkisto de fantasto kaj hororo (n. 1906)
- 1937: Miĥail Tuĥaĉevskij, soveta militestro, modernigisto de la Ruĝa Armeo, marŝalo, viktimo de Granda Teroro (n. 1893)
- 1938: Lajos Tihanyi, hungara-franca pentristo, surdulo, laboranta en Artistkolonio (n. 1885)
- 1940: Fermo Dante Marchetti, itala komponisto (n. 1876)
- 1943: Paweł Frenkel, juda partoprenanto de rezistomovado en la Varsovia geto, komandanto de Juda Militista Asocio, aganto de Betar (n. 1920)
- 1955: György Breuer, hungara minejestro, ornitologo kaj iĥtiologo (n. 1887)
- 1963: Thích Quảng Ðức, vjetnama budhana monaĥo, sinbruliĝinto (n. 1897)
- 1964: Richard Meister, aŭstra kulturfilozofo kaj klasika filologo (n. 1881)
- 1968: Kálmán P. Szentmártoni, hungara folkloristo, redaktoro de "Kristana Semanto" (n. 1879)
- 1970: Aleksandr Kerenskij, rusia politikisto, ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio post la Februara revolucio (n. 1881)
- 1970: Édouard Théodore-Aubanel, franca presisto kaj eldonisto (n. 1901)
- 1971: Sándor Cseresznyés, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1909)
- 1973: Béla Jávor, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1894)
- 1974: Eurico Gaspar Dutra, prezidento de Brazilo (n. 1883)
- 1974: Julio Evola, itala verkisto kaj filozofo, esploristo de civilizoj kaj spiriteco, gvidanto de la itala novpitagorismo, kontaktiĝanta kun framasona Malnova kaj Akceptita Skota Rito (n. 1898)
- 1979: John Wayne, usona aktoro rolinta heroojn de la vakera filmo (n. 1907)
- 1981: Albert Márkos, rumania hungara komponisto (n. 1914)
- 1981: Maria Czapska, pola historiistino pri literaturo, fratino de Józef Czapski, aktivulino de Konsilantaro por Helpo al Judoj, kunredaktorino de la ekzila revuo Kultura eldonata en Parizo (n. 1922)
- 1984: Enrico Berlinguer, itala politikisto, ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio (n. 1922)
- 1984: Edith Schranz-Kunovits, rumania hungara scenejdekoraciistino kaj kostumdizajnistino (n. 1922)
- 1987: Frigyes Mojszesz, rumania hungara sporthistoriisto (n. 1931)
- 1988: Giuseppe Saragat, prezidento de Italio (n. 1889)
- 1989: János Gergely, rumania hungara botanikisto, ĉefkunlaboranto de la Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca (n. 1928)
- 1991: Carl David Anderson, usona fizikisto Nobelpremiita pro malkovro de pozitrono (n. 1905)
- 2001: Timothy McVeigh, usona bombisto kaj amasmurdisto (n. 1968)
- 2005: Adam Goralski, pola-venezuela inĝeniero pri kemio kaj entreprenisto, venezuela esperantisto, fondinto de la Fondaĵo Grabowski favore al Esperanto-kulturo, subtenanto de Rumana Antologio kaj blindula Esperanto-agado (n. 1912)
- 2010: András Kós, rumania hungara skulptisto, universitata instruisto (n. 1914)
- 2011: Eliyahu M. Goldratt, israela fizikisto kaj ekonomikisto, guruo de la entrepren-ekonomiko (n. 1948)
- 2012: Héctor Bianciotti, argentina verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1930)
- 2012: Geneviève Immè, franca instruistino kaj poetino franca, okcitana kaj latinlingva (n. 1929)
- 2015: Ornette Coleman, usona ĵaza saksofonisto, pioniro de libera ĵazo (n. 1930)
- 2016: Rudi Altig, germana biciklisto, plurfoja mondĉampiono (n. 1937)
- 2019: Martin Feldstein, usona ekonomikisto, profesoro ĉe la Universitato Harvard, voĉparolanto de la Konsilio de Ekonomiaj Konsilantoj, konsilisto de prezidento Ronald Reagan (n. 1939)
- 2020: Rosa Maria Sardà, kataluna aktorino kaj komediistino, laŭreatino de Goja-premio (n. 1941)
- 2023: Stanley Clinton Davis, brita politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono (n. 1928)
- 2024: Françoise Hardy, franca kantistino (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 11-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|