| Ĉi tiu artikolo temas pri dinastio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hanovro (apartigilo). |
La hanovra dinastio estas germandevena reĝa dinastio, kiu ekde 1714 regis Brition post la Stuartoj. La unuaj britaj reĝoj el la hanovra dinastio regis en persona unio ankaŭ super la lando Hanovro, unue kiel princoj-elektistoj, poste kiel reĝoj.
La hanovra dinastio estas branĉo de la dinastio Velfoj (Welfen), laŭdire devenanta el Henriko la Leono.
Historio
Lando Hanovro
Ĝis 1714 la dinastio regis la princlandon Calenberg, kiu ekde 1692 fariĝis elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro".
En 1714 la princo-elektisto de Hanovro heredis la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a.
Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo):
En 1837, Viktoria heredis la britan tronon.
Lando Hanovro post la persona unio
En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.
En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.
Vidu ankaŭ