Epopeo estas speco de rakontabeletro, kiu proze aŭ verse celebras miton aŭ gravan eventon. Epopeo ofte rakontas la aventurojn de herooj kaj celas subteni la kreiĝon aŭ formiĝon de etno aŭ civilizo aŭ batalon por sendependeco, uzante religiajn aŭ kosmologiajn temojn.
Aliaj epopeoj interlaĉas serion da aventuroj aŭ historioj, kiel faras ekzemple Ovidio. Kelkaj fakuloj alkalkulas ankaŭ la ĝenron didaktika epopeo (Lukrecio, Manilio k.m.a.) al la epopea ĝenro.
La epopea arto ankaŭ nomiĝas epiko. Ĝi estas unu de la tri grandaj specoj de la poezio kune kun la liriko kaj la drama arto.
En Esperanto ekzistas du diversaj poeziaj kategorioj pri epopeo kaj eposo, kiuj ne estas sinonimoj, do ne signifas la saman, kvankam ŝajnas ke ĝis nun en la multlingva vikipedio nur antaŭvidiĝas unu artikolo.
epopeo estas "verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto: «Eneado» estis la tipo de la klasikaj epopeoj; «La Dia Komedio» kaj «Kalevala» estas tute ne klasiktipaj epopeoj."[1]
dum eposo estas "la rakonta poezio, sen speciale heroa signifo: la kavaliraj eposoj; el malnovaj eposaj kantoj Elias Lönnrot kompilis la epopeon «Kalevala»."[2]
Grekaj kaj latinaj epopeoj
La plej famaj epopeoj en la greka kaj latina lingvoj estas: