La Kanto de la Nibelungoj (germane Nibelungenlied [nib-LUη-n-li:t]) estas mezaltgermana eposo de la nord-ĝermana mitologio verkita en la 13-a jarcento . La rakonto okazas en Worms , ĉefurbo de Burgundio , kaj ĉe la korto de reĝo Etzel (Atilo la Huno ). La militisto-heroo Sigfrido , venkinto de la nibelungaj hordoj, edziĝas al Krimhilda kaj kaptas la valkirion Brunhildan por reĝo Guntero , kiu volas edziĝi al ŝi. Brunhilda planas la morton de Sigfrido pere de Hageno . Hageno ŝtelas la ringon de la nibelungoj kaj ĝin kaŝas en la Rejnon . La resto de la libro rakontas la venĝadon de Krimhilda . Ŝi edziniĝas al Atilo kaj naskas filon de li. Poste ŝi invitas Gunteron kaj Hagenon al sia korto: la poemo finiĝas per ĝenerala amasbuĉado.
unua paĝo de la manuskripto C de La Kanto de la Nibelungoj (ĉ. la jaro 1220) bildo el la manuskripto K de la eposo (ĉ. la jaroj (1480-90)
Richard Wagner verkis operaron laŭ tiu Kanto, Der Ring des Nibelungen (La ringo de la Nibelungo ), kiu konsistas el kvar operoj: Das Rheingold (La Rejnoro ), Die Walküre (La valkirio ), Siegfried (Sigfrido ) kaj Götterdämmerung (La krepusko de la dioj ).
La kanto baziĝas sur la skandinavaj legendoj de la Volsungasaga (Sagao de la volsungoj ) kaj la Malnova Edda .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
olea pentraĵo de Johann Heinrich Füssli : "Krimhilda ĵetas sin sur la mortan Sigfridon" (1817)