26-a de junio
La 26-a de junio estas la 177-a tago de la jaro (la 178-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 188 tagoj restas.
Je la 26-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 4: Unua imperiestro de la Romia Imperio Aŭgusto Cezaro adoptis Tiberion konsiderante lin tronsekvanto
- 221: Romia imperiestro Elagabalo adoptis sian kuzon Aleksandro Severo konsiderante lin tronsekvanto
- 363: Romia imperiestro Juliano la Apostato mortfalis dum militiro kontraŭ persoj
- 684: Benedikto la 2-a iĝis papo
- 1243: Anatolio: mongoloj frakasis armeon de Ruma sultanlando en batalo de Köse Dağ (inter Sivas kaj Erzincan) - Selĝuka Imperio grave malfortiĝis
- 1284: Laŭ legendo Ratkaptisto de Hameln, post kiam li ne ricevis pagon, forkondukis ĉiujn infanojn de la germana urbo
- 1295: Przemysł la 2-a kroniĝis en Gniezno kiel reĝo el dinastio Piastoj - de tiu ĉi tago blanka aglo iĝis simbolo de Pollando
- 1402: Venko de milana armeo kontraŭ la bolonja en batalo de Casalecchio
- 1404: Grandduko de Litovio Vytautas konkeris Smolensk, nomumis tie sian anstataŭanton kaj setligis polan soldataron
- 1407: Malbork: Ulrich von Jungingen iĝis Alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1472: En Ingolstadt ekfunkciis unua universitato en Bavario
- 1483: Rikardo la 3-a iĝis reĝo de Anglio
- 1492: Alpoj: konkero de la monto Aiguille (Isère) en la montmasivo Vercors - naskiĝo de montogrimpado
- 1522: Armeo de Sulejmano la 1-a komencis, pere de 400 ŝipoj, sieĝon de Rodoso, defendata de Malta Ordeno
- 1529: 1-a Milito de Kappel inter katolikaj kaj protestantaj urboj de Svislando finiĝis
- 1541: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro estis murdita en guberniestra palaco de Limo
- 1579: Pola reĝo Stefan Batory deklaris militon kontraŭ Rusa carlando
- 1673: Franca-Nederlanda milito: kapitulaco de nederlanda-hispana garnizono en Maastricht
- 1759: Sepjara milito: brita armeo konkeris kaj rabis Insulon Orleano
- 1794: Venko de franca armeo super la aŭstra en la dua batalo de Fleurus
- 1819: Oni patentigis biciklon
- 1830: Vilhelmo la 4-a iĝis reĝo de Britio kaj de Hanovro
- 1843: Traktato de Nankino ekvalidis finante la unua opian militon - Honkongo iĝis brita
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: venko de prusa armeo en batalo de Podol (Regiono Liberec)
- 1870: Munkeno: premiero de la muzikdramo La Valkirio de Richard Wagner kune kun muziko kaj libreto de la aŭtoro
- 1877: Rusa-turka Milito: venko de rusoj en batalo de Sviŝtov (Provinco Veliko Tarnovo)
- 1886: Franca kemiisto Henri Moissan izoligis fluoron kiel la unua, pro kio li ricevis Nobel-premion pri kemio
- 1889: Bango, ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Centr-Afrika Respubliko, fondiĝis en Francia Kongo
- 1891: En Argentino fondiĝis la plej malnova politika partio Radikala Civitana Unuigo
- 1902: Luigi Carnera kaj Max Wolf malkovris asteroidon Kreŭzo
- 1907: Bolŝevismo: raba atako je banko de Tbiliso organizita de Lenin - unua "politika ago" en kariero de la juna Josef Stalin, ĉ. 40 personoj mortis
- Unua mondmilito
- 1919: "The New York Daily News" aperis
- 1925: Premiero de komedio La Orimpetego de Charlie Chaplin
- 1925: Kanadano Edward S. Rogers inventis vakutubon de alterna kurento por radioriceviloj
- 1924: Usonaj soldatoj forlasis la Dominikan Respublikon
- 1930: Dua Pola Respubliko: en Poznań komenciĝis landa komuni-kongreso
- 1935: En Tria Regno oni disponis pri deviga sesmonata laboro de viroj inter 18–25 jaroj favore al la ŝtato - la devo estis plenumota pere de laboro en Regna Laborservo
- 1936: Nikaragvo forlasis la Ligon de Nacioj
- Dua mondmilito
- 1940: Pola ekzila registaro unuafoje, post evakuo de Francio, kunsidis en Londono; Sovetunio, surbaze de la pakto Ribbentrop-Molotov, prezentis al rumana sendito en Moskvo ultimaton kun postulo redoni Besarabion kaj nordan Bukovinon — akceptitan de la Reĝlando de Rumanio la 28-an de junio; Sovetunio enkondukis okhoran labortagon, septagan laborsemajnon kaj kriman respondecon pro malfruiĝo al la laboro je pli ol 21 minutoj; malvalidiĝo de soveta revolucia kalendaro favore al la gregoria kalendaro; Sarzau apud Vannes: komandanto de Memstara Brigado de Podhale-pafistoj brigada generalo Zygmunt Bohusz-Szyszko ordonis al la taĉmentoj enterigi armilojn kaj en etaj grupoj trairi al sudo de Francio; Mediteraneo: komenco de sistemaj atakoj de itala 2-a aviada skadro al Malto
- 1941: 5-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: 8-a Kirasita Divizio konkeris Dyneburg, 57-a Kirasita Korpuso tra Mołodeczno atingis Minskon kaj konkeris Sluck, germanaj taĉmentoj ekbatalis pri Rigo, 24-a Kirasita Korpuso konkeris Babrujsk; unua soveta okupado de Pollando: laŭvica tago de la malliberejaj masakroj de NKVD okazis en okupataj Brzeżany (nun en Ternopila provinco) per murdo de 174 enprizonigitoj (laŭ polaj fontoj 200 ĝis pli ol 300) kaj en Dobromil (nun en Lviva provinco) 500-1000 viktimoj estis murditaj; en Minska regiono oni pafmortigis ĉ. 100 enprizonigitojn, evakuitajn de Wołożyn (dekkelkaj fuĝis) - tragedio de Czerwień: dum la marŝo de morto el Minsko pereis 5-7 mil poloj, belorusoj kaj litovoj, al Czerwień aliris ĉ. 2 mil, antaŭurbe oni pafmortigis kelkcent personojn; Holokaŭsto: post konkero de Šiauliai germanoj pafmortigis ĉ. mil lokajn judojn; en pola militkaptitejo en Pravieniŝkes (inter Kovno kaj Kaišiadorys) NKVD masakris 477 personojn; soveta bombado de Kassa/Košice okazis kune kun mitralado de la trajno veturanta de Kőrösmező al Raho — sekvantan tagon la hungara registaro de László Bárdossy deklaris militon; svedaj regopovoj armile prenas tri polajn ŝipojn "Ryś" (Linko), "Sęp" (Vulturo) kaj "Żbik" (Sovaĝa kato) internigitaj tie septembre 1939; Bulgario: unua partizana taĉmento establiĝis en Razlog, komandata de Nikola Parapunov
- 1942: Germana okupado de Pollando: Londona BBC disaŭdigis pri holokaŭsto de polaj judoj surbaze de konspiraj materialoj kolektitaj de Emanuel Ringelblum en Varsovia geto kaj transdonitaj helpe de Pola Subtera Ŝtato; Bulgario: en Sofio Supera Kampa Kortumo verdiktis pri politikaj elmigrintoj (la proceso komencita la 9-an de junio): el 27 juĝitoj 19 oni kondamnis al mortpuno, 7 al dumviva mallibero kaj 1 al 15 jaroj, verdiktoj pri la morto estis plenumitaj la saman tagon; nokte Luftwaffe atakis Norwich
- 1943: Germanaj policoj pafmortigis en distrikto Lubelski 25 personojn, en Myślenice 24, kaj 65 en aliaj 7 lokoj (en tio 2 vivbruligis kaj 7 murdis pro kaŝo de partizanojn); Pola Enlanda Armeo reakiris el germana transporto 8 malliberulojn veturigatajn de Garwolin al Varsovio; Volinia masakro: ukrainoj murdis en distrikto Lucko 18 polojn; regopovoj de Ĝenerala Gubernio malfondis organizaĵon de civilaj germanoj; en Tokio Kunordiga Komitato agnoskis programon pri "sendependeco" de la okupataj Filipinoj
- 1944: Malvenko de polaj partizanaj taĉmentoj, amasiĝintaj pro la germana teroro, en batalo de Osuchy (proksime al Biłgoraj) - la plej granda partizana batalo kontraŭ germanoj; pli ol 100 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en erara atako de reĝa aerarmeo kontraŭ neŭtrala San-Marino; usona 15-a Aviada Armeo (550 bombaviadiloj) atakis celojn en Hungario kaj Aŭstrio; Orienta Fronto: en Belorusio trupoj de la 1-a Apudbalta Fronto kaj la 3-a Belorusa Fronto liberigis Vitebskon kaj batalis kontraŭ ĉirkaŭita malamiko; trupoj de 1-a BF liberigis Żłobin
- 1945: Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj okupis aerodromon en Ljuĝou
- 1945: Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj: en San-Francisko reprezentantoj de 50 registaroj subskribis Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj (por Pollando oni lasis liberan lokon por la subskribo); socialisma partio de belga parlamento konfirmis postulon pri abdiko de la reĝo Leopoldo la 3-a; marŝalo Josif Stalin estis 3-oble distingita, i.a. per la titolo Heroo de Sovetunio
- 1948: Du tagojn post blokado de Berlino ekfunkciis usona aerponto
- 1950: Parlamento de Sud-Afriko voĉdonis pri subpremo de komunismo, kio iĝis preteksto por entrepreni amasan agadon kontraŭ ĉiuj internaj klopodoj kontraŭaj al apartismo
- 1953: Stalinismo: Estro de NKVD, popolkomisaro Lavrentij Berija estis arestita
- 1954: Sovetunio: en Obninsk ekfunkciis unua en la mondo nuklea centralo
- 1959: Malfermo de la Marvojo Sankt-Laŭrenco en Kanado kaj Usono
- 1959: En fabrika kvartalo de la pola urbo Kraśnik okazis tumulto pro kontraŭstaro de aŭtoritatoj al konstruo de preĝejo
- 1960: Madagaskaro fariĝis sendependa de Francio
- 1963: Levi Eŝkol iĝis ĉefministro de Israelo
- 1963: Usona prezidento John F. Kennedy en Okcidenta Berlino diris la vortojn Mi estas berlinano por apogi demokratian Okcidentan Germanion
- 1966: En Varsovio finiĝis celebrado de la Jarmilo de Kristanigo de Pollando - la manifestacion de kredantoj revenantaj de preĝejoj dispelis milico
- 1967: Ĉefepiskopo de Krakovo Karol Wojtyła estis nomumita de papo Paŭlo la 6-a kardinalo, iĝante la plej juna inter ili - post 11 jaroj iĝos papo
- 1968: Praga Printempo: en Ĉeĥoslovakio oni forigis cenzuron
- 1971 Pollando: pro fulmo trafinta deponejon de naftorafinado en Czechowice-Dziedzice okazis elĵeto de flamanta nafto - 37 personoj pereis, en tio 26 fajrobrigadanoj kaj pli ol 100 personoj grave brulvundiĝis. Post pli ol 70 horoj la incendio estis estingita
- 1973: En sovetia kosmodromo Pleseck pereis 9 inĝenieroj pro eksplodo de la raketo Kosmos-3M
- 1974: Unuan fojon en la mondo en ĉiovendejo de Ohio oni uzis monregistrilon kun skanilo de strekokodoj por ties identigo sur la varo - maĉgumo
- 1975: Indira Gandhi enkondukis krizostaton en Barato
- 1976: Turo CN Tower, la plej alta memsubtena strukturo en la mondo, malfermiĝis en Toronto, Kanado
- 1976: Pollando: taĉmentoj de 2500 milicanoj subpremis laboristajn protestojn de la loĝantoj de Radom torturante arestitajn dum trapasado de t.n. "vojeto de la sano", ankaŭ infanojn - reprezalioj daŭris ĝis la 30-a de junio (la juniaj eventoj komencis aliancon inter laboristaro kaj intelektularo)
- 1977: Usono: en Indianapolis okazis la lasta koncerto de Elvis Presley
- 1979: Muhammad Ali, usona boksisto, emeritiĝis
- 1980: Prezidento de Sirio Hafiz al-Asad estis iomete vundita en atenco de Islama Frataro
- 1981: Dum konferenco de Organizaĵo por Afrika Unueco en Najrobio estis voĉdonita la Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj
- 1984: Pollando: en Świnoujście komenciĝis proceso kontraŭ franca ŝoforo Jacky Challot specialiĝinta pri kontrabando de samizdatoj por Solidareco - malliberigita kontraŭ monpuno sub premo de la internacia publika opinio
- 1993: Francio: metroo de Tuluzo ekfunkciis
- 1997: Bertie Ahern iĝis ĉefministro de Irlando
- 2000: Esoterismo: papo Johano Paŭlo la 2-a malkaŝis la trian sekreton de Fátima - verŝajne nur la parton, kiu lin persone koncernis
- 2003: Supera Kortumo de Usono forigis kontraŭ-sodomian leĝon en turnopunkta decido Lawrence kontraŭ Teksaso
- 2004: Ligo de Polaj Urboj kaj Lokoj de UNESKO fondiĝis kun sidejo en Toruń
- 2004: Oficanta prezidento de Islando Ólafur Ragnar Grímsson estis elektita por la dua oficado
- 2007: Pollando: reĝo de Sauda Arabio Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud iĝis 800-a kavaliro de la Ordeno de Rideto
- 2010: Ĉefepiskopo de Gniezno Józef Kowalczyk fariĝis primaso de Pollando
- 2011: Membroj de nigeria islama terorisma grupo Boko Haram faris atencojn kontraŭ 3 bierejoj en Maiduguri, mortigante ne malpli ol 25 personoj
- 2015: En bombatenco de sinmortiganto kontraŭ moskeo en Kuvajturbo 27 personoj pereis kaj 227 vundiĝis
- 2016: Sur Kreto finiĝis Granda kaj Sankta Koncilio de Ortodoksa Kristana Eklezio
- 2016: Kolombio: 17 soldatoj pereis en katastrofo de transporta helikoptero Mi-17 en monta tereno de la departemento Kaldaso
- 2016: Post 9 jaroj de pligrandigo de la Panama Kanalo tranavigis ĝin ĉina kontenerŝipo, per kio ĝi estis malfermita por pli grandaj unuoj
- 2021: Usona Departemento de Defendo raportis al Usona Kongreso pri registro de 144 aperoj de nifo dum la lastaj 15 jaroj, kies plimulton observis pilotoj de Usona Mararmeo. Pli frue oni malkaŝis elspezon de 20 milionoj da usonaj dolaroj por esploro de eksterteraj teknologioj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 123-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusoj atakis Sumian provincon per 150 pafaĵoj; matene, antaŭ pintkunveno de G7 en Germanio, ne malpli ol 4 krozmisiloj atakis Kievon, kaj pli poste raketoj trafis Ĉerkason — en ambaŭ urboj po unu perono estis mortigitaj kaj 5 vunditaj; Ukrainio aĉetis 2 900 grenad-forĵetilojn de germana producento — marte Kievo aĉetis 5100; ĝis nun rusia armeo en Ĥarkiva provinco detruis 4 019 domojn, 97 medicinejojn, 427 edukejojn, 62 kulturejojn kaj 12 industriajn objektojn; urbestro de okupita de rusia armeo Enerhodar komunikis en Telegramo, ke rusoj torturas loĝantojn kaj forkaptas homojn por ricevi monon
- Mondreago: Kievo konsideras suspendon de interkonsento pri trafiko kun Israelo pro malkontento pri la politiko de Jerusalemo kontraŭ ukrainaj militaj rifuĝintoj - diris ukraina ambasadoro;
- 2023: Pezaj bataloj oriente — pasintsemajne okazis 250 bataletoj — sude ukrainoj regajnis pli 130 km²; nokte ukraina aerdefeno paffaligis 2 krozmisilojn Kalibr, 7 senpilotajn aviadilojn Shahed kaj 4 skoltadajn; Volodimir Zelenskij avertis, ke rusoj volas minigi nuklean centralon en Zaporiĵo — la provinco estis atakata per sistemoj S-300; ukraina armeo, kies taĉmentoj antaŭeniris je 600–1000 m, liberigis operace gravan Rivnopil en Donecka provinco; rusoj malmuntas kaj forveturigas ventogeneratorojn de la ventoparko en Ĥersona provinco; post la rusa invado 10 200 personojn oni konsideras perditaj sen scio
- Mondreago: usona Instituto pri Milit-Sudoj: konvojo alproksimiĝanta al Moskvo konsistis el 4 mil soldatoj kaj 40-50 unuoj de armilaro; urbestro de Moskvo deklaris, ke nuligas la kontraŭterorisman reĝimon post la ribelo de Grupo Wagner; en Danio komenciĝis instruado de ukrainaj pilotoj sur ĉasaviadiloj F-16; Josep Borrell: Ribelo de la Grupo Wagner signifas krevon en la militista potenco de Rusio; Jens Stoltenberg: Eventoj en Rusio laŭvican fojon montras strategiajn erarojn de Putin; bezonata medicina kaj teknika aparataro de Pollando trafis al Ukrainio, la militista helpo (miloj da mitraloj kaj milionoj da kugloj) baldaŭ; Bulgario sendos novan faskon da militista helpo; Prigoĵin unuafoje post la puĉo diris, ke ĝi estis venĝo post raketa atako al lia grupo, kiam pereis 30 soldatoj, savo de la formacio kaj protesto kontraŭ malefika agado de la rusia armeo;
Naskiĝoj
- 1631: Vincenzo Albrici, itala komponisto, pianisto kaj orgenisto (m. 1696)
- 1674: Johann Jacob Syrbius, germana filozofo kaj protestantisma teologo (m. 1738)
- 1694: Georg Brandt, sveda kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris ercojn de bismuto kaj izolis kobalton (m. 1768)
- 1699: Marie Thérèse Rodet Geoffrin, mastrino de pariza literatura salono dum klerismo (m. 1777)
- 1726: Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1796)
- 1730: Charles Messier, franca astronomo konata de la Messier-katalogo (m. 1817)
- 1730: Hans Karl Heinrich von Trautzschen, germana militverkisto kaj oficiro (m. 1812)
- 1758: Christian Gottlieb Reichard, germana juristo kaj kartografo (m. 1837)
- 1820: László Berzenczey, hungara reformpolitikisto, liberecbatalisto kaj vojaĝisto tra Azio (m. 1884)
- 1821: Bartolomé Mitre, prezidento de Argentino (m. 1906)
- 1824: William Thomson, brita fizikisto, pli bone konata kiel Lordo Kelvin, inventisto de la absoluta nulo de temperaturo (m. 1907)
- 1825: Francisco Otaviano, brazila advokato, ĵurnalisto, diplomato, politikisto kaj poeto (m. 1889)
- 1835: Otto Herman, hungara naturisto kaj politikisto (m. 1914)
- 1858: Ferenc Vendrei, hungara aktoro, dramverkisto (m. 1940)
- 1869: Martin Andersen Nexø, dana verkisto, komunisto (m. 1954)
- 1880: Karl Ernst Hüther, germana fabrikestro kaj komercisto (m. 1944)
- 1891: Hillel Kohn, rumania hungara ekonomikisto, sociologo, publicisto ( m. 1972)
- 1892: Pearl S. Buck, usona Nobelpremiita verkistino kaj laŭreatino de premio Pulitzer verkanta pri Fora Oriento (m. 1973)
- 1899: Franciszek Prengel, pola astrologo, teozofo, literaturisto, kunkreinto de la Pola Astrologia Societo, gvidanto de Esperanto-movado en Bydgoszcz, viktimo de germana-nazia koncentrejo Dachau (m. 1945)
- 1903: Tadeo Kazimiro Hodakowski, pola gimnazia instruisto, unua lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato, partoprenanto de UK 1927 en Gdańsk, antaŭ UK 1931 en Krakovo organizis Internacian Pedagogian Kurson de Esperanto por 280 partoprenantoj el 17 landoj, kunredaktoro de "Pola Esperantisto", estrarano de Pola Esperanto-Asocio, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1972)
- 1904: Peter Lorre, usona aktoro kaj reĝisoro el Aŭstrio-Hungario (m. 1964)
- 1906: Stefan Andres, germana verkisto, reprezentanto de germana literaturo (m. 1970)
- 1908: Salvador Allende, unua socialista prezidento de Ĉilio 1970-73 (m. 1973)
- 1908: Willy Burgemeister, ĉeĥa kontoristo entrepreninta Esperantan studvojaĝon tra 16 landoj, i.a. kun publikaj paroladoj kaj kursoj en Svedio kaj Nederlando (m. nekonata)
- 1910: Hans-Rudolf Müller-Schwefe, germana teologo (m. 1986)
- 1912: Albert Goodheir, nederlanda instruisto, pastoro de Skota Eklezio, kvakero, poligloto, premiata ĉe Belartaj Konkursoj de UEA, Esperanto-verkisto tradukata al la angla, hungara, pola, rumana kaj skotgaela lingvoj, kunredaktoro de Angla antologio kaj Skota Antologio, redaktoro de "Esperanto en Skotlando", sekretario de la Akademio de Esperanto, adjunkto de AIS, aŭtoro de esperantlingva monografio pri Spiznoza, tradukisto el la helena, latina, angla kaj irlandgaela lingvo (m. 1995)
- 1913: Aimé Césaire, afrokariba-franca poeto, verkisto, politikisto (m. 2008)
- 1921: Mirko Hanák, slovaka pentristo, grafikisto kaj ilustristo de libroj pri la naturo (m. 1971)
- 1922: László Földes, rumania hungara redaktoro, literaturkritikisto (m. 1973)
- 1924: Jadwiga Gibczyńska, pola aktorino kaj esperantistino, tradukistino kaj kursgvidantino, prezentanta dekkelke da siaj teatraĵoj ekde UK 1965 ĝis UK 1997 kaj realiganta artvojaĝojn tra Britio, Danio, Norvegio, Svedio, Bulgario, Hispanio, Italio, Jugoslavio kaj Japanio, honora membro de UEA (m. 2012)
- 1928: Nakamatsu Yoshiro, japana inventisto registrinta pli ol 3000 inventojn
- 1929: Erzsébet Kerekes Tóth, rumania hungara aktorino, kantistino, deklamistino
- 1932: Albert Péter, rumania hungara popoldancisto, koreografo
- 1933: Claudio Abbado, itala muzikdirektoro de Teatro alla Scala kaj direktisto de Ĉikaga Simfonia Orkestro, Viena Ŝtata Operejo kaj la orkestro Berliner Philharmoniker (m. 2014)
- 1935: Béla Szilágyi, rumania hungara pentristo, membro de Artistkolonio de Valea Jiului
- 1937: Ignacy Ryszard Danka, pola klasika filologo, hindeŭropisto, rekonstruinto de hindeŭropa pralingvo, religiosciencisto, esperantisto
- 1942: Gilberto Gil, brazila muzikisto, kantisto, komponisto kaj politikisto
- 1945: Ondřej Neff, ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto de sciencfikcio
- 1954: Catherine Samba-Panza, prezidantino de Centr-Afrika Respubliko
- 1957: Mária Sándor, rumania hungara lingvistino
- 1957: Philippe Couillard, kanada kuracisto kaj politikisto
- 1959: Mauro Nervi, itala kuracisto, germanisto, esperantlingva poeto kaj tradukisto, prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio, kaj de la posta Akademio Literatura de Esperanto, kontribuanta al "Fonto" kaj "Literatura Foiro"
- 1961: Maria Pomianowska, pola voĉistino, komponistino, disĉiplo de Ram Narayan, ludanta sarangion, kreinta la unuan polan skipon de la hindia klasika muziko, eldoninta disko-ŝlagron de Tekla Bądarzewska-Baranowska
- 1963: Miĥail Ĥodorkovskij, rusia entreprenisto, kreinto de la naftokonzerno Jukos, politikisto
- 1966: Dany Boon, franca komikisto
- 1968: Jovenel Moïse, prezidento de Haitio (m. 2021)
- 1972: Garou, kanada popmuzika kantisto, aktoro
- 1977: Katalin Berekméri, rumania hungara aktorino ludinta en Teatro ARIEL por Junularo kaj Infanaro
- 1977: Tite Kubo, japana mangaverkisto
- 1984: Indila, franca ritmenblusa kantistino kaj kantaŭtorino
- 1985: Katrin Heß, germana aktorino kaj manekeno
- 1993: Ariana Grande, usona aktorino, kantistino kaj dancistino
Mortoj
- 363: Juliano la Apostato, romia imperiestro provanta restarigi la romian religion per la edikto de Milano (n. 331/332)
- 1095: Roberto de Hereford, franca kleriko, episkopo de Hereford (Anglio), matematikisto kaj astronomo
- 1274: Nasir al-Din al-Tusi, persa tutfakulo, verkisto, sciencisto, ajatolo (n. 1201)
- 1291: Eleanora de Provenco, reĝino de Anglio (n. ĉirkaŭ 1223)
- 1450: Gemisto Pletono, bizanca sciencisto kaj filozofo, renesanca novplatonisto (n. ĉirkaŭ 1355)
- 1487: Johannes Argyropoulos, greka filozofo de Bizanca imperio kaj humanisto vivanta en Italio (n. 1415)
- 1541: Francisco Pizarro, hispana konkerinto de Inkaa imperio, fondinto de Limo (n. ĉirkaŭ 1471)
- 1569: Victorinus Strigel, germana teologo, kalvinisto (n. 1524)
- 1679: Pablo Bruna, hispana komponisto, orgenisto, kapelmajstro (n. 1611)
- 1793: Gilbert White, angla ornitologo kaj birdoŝatanto (n. 1720)
- 1810: Joseph-Michel Montgolfier, franca inventisto kreinta la unuan varmaerbalonon (n. 1740)
- 1830: Georgo la 4-a, reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kaj reĝo de Hanovro (n. 1762)
- 1836: Claude Joseph Rouget de Lisle, franca oficiro kaj inĝeniero, poeto kaj verkisto, verkinta en 1792 batalkanton por la armeo de la Unua Respubliko de Francio, kiu kiel Marseljezo iĝis himno (n. 1760)
- 1861: Pavel Jozef Šafárik, slovaka verkisto, historiisto, slavisto kaj profesoro, enestanta en Slovaka Antologio (n. 1795)
- 1870: Armand Barbès, franca politikisto, revoluciulo, malamiko de Julia monarkio (n. 1809)
- 1878: Francisco Adolfo de Varnhagen, brazila historiisto, militisto kaj diplomato (n. 1816)
- 1879: Carl-Friedrich Zimpel, germana teknikisto, teozofo kaj hobia apotekisto (n. 1801)
- 1918: Peter Rosegger, aŭstra verkisto, memlernanto, simpatianto de Esperanto (n. 1843)
- 1922: Alberto la 1-a, princo de Monako, oceanografo (n. 1848)
- 1942: Győző Kara, hungara literatur- kaj arthistoriisto, tradukisto (n. 1960)
- 1943: Karl Landsteiner, aŭstra kemiisto kaj bakteriologo (n. 1868)
- 1943: Georg Mentz, germana historiisto (n. 1870)
- 1945: Emil Hácha, prezidento de la Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio kaj de la Protektorato Bohemio kaj Moravio (n. 1872)
- 1948: Antal Valentiny, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1883)
- 1956: Clifford Brown, usona ĵaztrumpetisto (n. 1930)
- 1963: Nándor Guncser, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1886)
- 1957: Alfred Döblin, germana verkisto kaj kuracisto (n. 1878)
- 1958: János Kende, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, arta kaj muzika fakverkisto (n. 1881)
- 1972: Jan Wojas, pola Esperanto-pioniro (n. ĉirkaŭ 1882)
- 1975: José María Escrivá de Balaguer, hispana sanktulo, fondinto de Opus Dei (n. 1902)
- 1984: Michel Foucault, franca historiisto pri sekseco kaj filozofo kritikanta psikiatrion, medicinon, edukadon kaj malliberejojn (n. 1926)
- 1996: Veronica Guerin, irlanda ĵurnalistino verkanta pri krimoj, murdita de mafio (n. 1958)
- 1997: Israel Kamakawiwoʻole, havaja muzikisto ludanta ukulelon, konata de la komponaĵo Trans ĉielarko, promocianta havajan lingvon (n. 1959)
- 2001: Otaviano Curvelo de Souza, brazila esperantisto, fondinto de Esperanto-asocio en Itabuna, UEA-fakdelegito pri adventismo (n. 1922)
- 2001: Georgo Abraham, argentina esperantisto, kunfondinto de Argentina Esperanto-Ligo, tradukinto el la araba de la verkoj de Khalil Gibran en esperanton kiel Rakontoj kaj Poemoj, Honora membro de UEA (n. 1916)
- 2003: Strom Thurmond, usona politikisto, la plej aĝa usona senatano (n. 1902)
- 2005: Filip Adwent, pola kuracisto, politikisto, poligloto, membro de Eŭropa Parlamento (n. 1955)
- 2007: Géza Domokos, rumania hungara libroeldonejestro, verkisto, politikisto (n. 1928)
- 2010: Algirdas Brazauskas, prezidento de sendependa Litovio (n. 1932)
- 2010: József Kovács, hungara operetkantisto (tenoro) (n. 1946)
- 2012: Nora Ephron, usona verkistino kaj filma reĝisorino (n. 1941)
- 2021: Mike Gravel, prezidentkandidato de Usona Demokrata Partio, senatano de Alasko (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|