La 191,78 km2 granda insulo, havas longon de proksimume 34 km kaj larĝon de 8 km. 6900 homoj loĝas tie[kiam?]. Somere, pro la feriuloj kaj la sezonaj laboristoj, la loĝantaro duobliĝas. Oni trovas la faman preĝejon Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans, la plej malnova preĝejo de la insulo.
Estas la ponto de la Insulo Orleano, inaŭgurita la 6-an de julio1935, kiu ligas Kebekon kaj la Insulon Orleano per Beauport kaj Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans.
Geografio
La regiona graflanda magistrato de L'Île-d'Orléans entenas la insulon kaj la jenajn ses magistratojn:
Sainte-Famille
Saint-François-de-l'Île-d'Orléans
Saint-Jean-de-l'Île-d'Orléans
Saint-Laurent-de-l'Île-d'Orléans
Sainte-Pétronille
Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans
Insulo Orleano kaj Kebekia kulturo
Pluraj kebekiajkantistoj faris kanton kun inspiro de la insulo Orleano:
Yves Duteil faris referencon al la insulo kun sia kantoLa langue de chez nous.
Félix Leclerc faris kanton Le Tour de l'île.
Jean-Pierre Ferland estis inspirata de la insulo per la kanto Chanson pour Félix
Sylvain Lelièvre same agis kun la kanto Le fleuve
Monique Leyrac faris same kun la kanto La fille de l'île
Bildaro
Marina de la Insulo Orleano
Museo La Chalouperie
Vido al norda flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco
La frostita rivero Sankt-Laŭrenco apud la insula ponto