Claude Joseph ROUGET DE LISLE (naskiĝis la 10-an de majo 1760 en Lons-le-Saunier, mortis la 26-an de junio 1836 en Choisy-le-Roi) estis franca poeto kaj muzikisto. Li estas fame konata kiel verkisto de La Marseillaise en 1792.
Li verkis ankaŭ Vive le Roi (Vivu la Reĝo) en 1814 okaze de la Restauration kaj de la reĝiĝo de Ludoviko la 18-a (Francio).