Lons-le-Saunier
Lons-le-Saunier ( prononcu : "lons le sonie") estas franca komunumo ĉefurbo de Departemento Jura , ĉefurbo de du kantonoj, kiuj ĝis 2015 nomiĝis kantono Lons-le-Saunier-Nord kaj kantono Lons-le-Saunier-Sud , nun simple Lons-le-Saunier-1 kaj-2, en regiono Burgonjo-Franĉkonteo . estas komunumo de Francio . Ĝi situas en la departemento Jura , nomita laŭ la montaro Ĵuraso , en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté . Fine de 2021 en la komunumo vivis 17 043 loĝantoj sur areo de 7,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 219 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lons-le-Saunier kaj al la kantono Champagnole .
La teritorio havas komunan limon kun Villeneuve-sous-Pymont , Macornay , Chille , Courbouzon , Montaigu , Montmorot , Pannessières kaj Perrigny .
Demografio
Loĝantara evoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2010 2011 2020
15924 18769 20942 20105 19144 18483 17879 17681 17496 17092
fontoj : Cassini [ 1] kaj INSEE [ 2]
Historio
Ĝemelitaj urboj
Famuloj
Philibert de Chalon , princo Philibert de Chalon-Arlay (Lons-le-Saunier 1502 - Florenco , Italio 1530) : princo de Oranĵo familio ; praulo de reĝino Beatrikso (Nederlando) .
Théodore Vernier , grafo de Montorient (Lons-le-Saunier 1731 - Parizo 1818): politikisto .
René-François Dumas (Jussey 1753 - Paris 1794): urbestro de Lons-le-Saunier en 1791, revoluciisto.
Claude Joseph Rouget de Lisle (Lons-le-Saunier 1760 - Choisy-le-Roi , Val-de-Marne 1836): poeziisto; verkisto de La Marseillaise .
Laurent-Marie Janet (Saint-Julien 1768 - Lons-le-Saunier 1841), politikisto.
Claude Pierre Rouget (Lons-le-Saunier 1770-Parizo 1833), brigada generalo kaj frato de Claude Joseph Rouget de Lisle
Nicolas Philibert Desvernois (Lons-le-Saunier 1771 - id. 1859): militisto.
Nicolas Philippe Guye (Lons-le-Saunier 1773 - Saint-Dié-des-Vosges , Vogezoj 1845): generalo.
Louis de Ronchaud (Lons-le-Saunier 1816 - Saint-Germain-en-Laye 1887): poeto kaj verkisto ; konservisto ĉe Luvro .
Dom Gréa (Lons-le-Saunier 1828 - 1917): katolika pastro.
Maurice Joly (Lons-le-Saunier 1829 - 1878): advokato , ĵurnalisto , verkisto interalie de Dialogue aux enfers entre Machiavel et Montesquieu (1864), kiu, post la morto de la aŭtoro, servis por fabriki faman sed falsan libron Protokoloj de cionaj saĝuloj .
René Charles Joseph Maire (Lons-le-Saunier 1878 - 1949): botanisto, fungosciencisto, membro de Institut de France .
André Renaudin (Lons-le-Saunier 1900 - 1997): ĵurnalisto kaj verkisto.
Paul-Émile Victor (Ĝenevo , Svislando 1907 - Bora Bora , Franca Polinezio 1995): fama esploristo de la Polusoj, sciencisto, fakulo pri etnologio kaj verkisto; fondinto en 1947 de la francaj polusaj ekspedicioj, kiujn li direktoris dum 29 jaroj. Li vivis infanaĝe en Lons-le-Saunier.
Docteur Jean Michel (1908 - 1944): ĥirurgo ĉe la malsanulejo de Lons-le-Saunier, Gestapo torturis lin kaj mortigis lin la 27-an de aprilo 1944 ĉar li kuracis vundintojn el franca rezistado . Liceo en la urbo ricevis lian nomon.
Nathan Hosanski (Wasilkow , Pollando 1914 - Kaŭno , Litovio 1944): Rabeno, pastro de rifuĝintoj el Alzaco de 1940 ĝis 1943. Membro de franca rezistado , nazioj mortigis lin
René Rémond (Lons-le-Saunier 1918 - Parizo 2007): historiisto kaj fakulo pri politika scienco .
Bernard Clavel (Lons-le-Saunier 1923-2010): verkisto.
Michel Jouvet (Lons-le-Saunier 1925): fakulo pri neŭrologio ; unu el la pionieroj de dormokuracado .
Michel Mathiot (Besançon 1926, Lons-le-Saunier 1999): multefoje ĉampiono de Francio pri gimnastiko , partoprenis kvarfoje ĉe olimpiaj ludoj (1948 , 1952, 1956, 1960)
Jean Amadou (Lons-le-Saunier 1929 - Neuilly-sur-Seine 2011): komikisto , kanzonverkisto, ĵurnalisto kaj verkisto.
Antoine Prost (Lons-le-Saunier 1933): Historiisto.
Guy Canivet (Lons-le-Saunier 1943): urba konsiliano; membro de la Konstitucia Konsilio de Francio .
Jean-François Stévenin (Lons-le-Saunier 1944): aktoro kaj reĝisoro .
Guy Breniaux (Lons-le-Saunier 1946): pentristo.
Jacques Pélissard (Lyon, Rhône 1946): urbestro kaj parlamentano .
Jean-Luc Mélenchon (Tanger, Maroko 1951): politikisto vivis en Lons-le-Saunier infanaĝe kaj tie-ĉi komencis aktivi pri politiko.
Jean-Claude Romand (Lons-le-Saunier 1954): murdisto.
Erik Lehmann (Lons-le-Saunier 1960): trejnisto de korbopilkado .
André Berthozat (Lons-le-Saunier 1964): rugbeisto.
Sylvain Curinier (Lons-le-Saunier 1969): kajakisto (klubo de Oyonnax ), li ricevis la arĝentan medalon dum Somera Olimpiko 1992 en Barcelono .
David Linarès (Lons-le-Saunier 1975): futbalisto, ĉampiono de Francio en 2002 kun Olympique Lyonnais .
Robinson Stévenin (Lons-le-Saunier 1981): aktoro.
Hervé Charton (Lons-le-Saunier 1982): aktoro.
Salomé Stévenin (Lons-le-Saunier 1985): aktorino.
Romain Guillaume (Lons-le-Saunier 1985): triatleto.
Corentin Grevost (Lons-le-Saunier 1995): kanzonisto.
Bildaro
Esperanto
2016
La 19-an de oktobro 2016 Dole-Esperanto (Emmanuel Desbrières kaj Loic Audy) prezentis Esperanton okaze de "Café Repaire" ("Samideanejo") en Léonz'Café al junuloj. La temo estis "Esperanto: justa lingvo".
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj