9-a de junio
La 9-a de junio estas la 160-a tago de la jaro (la 161-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 205 tagoj restas.
Je la 9-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- -53: Batalo de Carrhae - venko de Partia Imperio super la Romia respubliko
- 68: Romia imperiestro Nerono sinmortiĝis
- 193: Post transpreno de regopovo super pliparto de Romia Imperio, Septimo Severo aranĝis triumfan paradon en Romo
- 721: Odo la Granda venkis maŭrojn en la batalo de Tuluzo
- 747: Abu Muslim iniciatis Abasidan Revolucion kontraŭ Umajida Kaliflando, trapasantan sub signo de la Nigra Flago
- 1075: Henriko la 4-a venkis saksojn en la Batalo de Homburgo
- 1523: Pariza presisto Simon de Colines estis monpunita pro presado de biblia komentario de Jakobo Stapulenso sen pli frua permeso de teologoj
- 1534: Jacques Cartier estas unua eŭropano, kiu malkovris la riveron Sankt-Laŭrenco en Kanado
- 1537: Papo Paŭlo la 3-a deklaris, ke "indianoj estas homoj, kun la homaj kvalitoj kaj difektoj"
- 1572: Henriko la 4-a iĝis reĝo de Navaro
- 1660: Nupto de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kun Maria Tereza de Aŭstrio
- 1719: Petro la Granda dividis rusiajn guberniojn per provincoj kaj ujezdoj
- 1772: Unua dispartigo de Pollando: Wieliczka estis aneksita de aŭstra armeo
- 1793: Revolucia franca armeo venkis aŭstrojn en la batalo apud Arlon kaj aneksis la urbon
- 1815: Viena kongreso: per subskribo de la fina akto estiĝis Germana Federacio (sub protekto de Aŭstrio), Kongresa Pollando kaj Papa Ŝtato, sed interalie ankaŭ Respubliko Krakovo, Regno de Sardio, kaj Britio gajnis Sud-Afrikon, Cejlonon, Maŭricion kaj Korfuon - septembre laŭ iniciato de imperiestro Aleksandro la 1-a kreiĝis Sankta Alianco
- 1832: Papo Gregorio la 16-a en sia encikliko Cum primum kondamnis polan novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio kiel ribelon kontraŭ laŭleĝa regado
- 1833: Dubajo iĝis urbo
- 1856: Mormonaj pioniroj, transportantaj sian havaĵon per manĉaroj, forlasis Iowa City direkte al Sallaga Urbo
- 1862: Usona Enlanda Milito: venko de Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono en batalo de Port Republic (Virginio)
- 1866: Meteorŝtono de Knjahinja falis en Ukrainio - la plej granda meteoro falinta en modernaj tempoj
- 1884: Germana Imperiestra Regno: komenco de konstruado de la germana parlamentejo Reichstag en Berlino
- 1898: Ĉinio ludonis Honkongon al Britio, por 99 jaroj
- 1914: Alexandre Ribot la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- Unua mondmilito
- 1920: En Londono malfermiĝis Imperia Milita Muzeo pri milita historio
- 1920: Dua Pola Respubliko: registaro de Leopold Skulski cedis
- 1921: Municio uzota en la Milito por Turka Sendependiĝo komencis surteriĝi en İnebolu de kie ĝi estas transportata al la fronto
- 1923: En Bulgario rezulte de armea puĉo estis demisiita kaj post 5 tagoj murdita ĉefministro Aleksandr Stambolijski
- 1928: Angulŝtono de konstruaĵo por jura fakultato de Masaryk-universitato estis metita en Brno
- 1934: Ĉeĥoslovakio de iure agnoskis Sovetunion
- 1934: Premiero de desegnofilmo Donaldo Anaso de Walt Disney
- 1936: En voĉdonado al Seimas en Litovio, nur por naciismaj partioj, decide venkis la Unio de litovaj naciistoj
- 1939: Germanoj arestis unuajn 1000 ĉeĥojn pro mortigo de germana policano
- Dua mondmilito
- 1940: Operaco Weserübung: Norvegio subiĝis al Tria Regno; Okcidenta Fronto: pola ĉasaviadila skadro 1/145 frakasis super Vernon germanan bomban ekspedicion (50 bombaviadiloj kaj 20 ĉasaviadiloj) - oni detruis 4 aviadilojn; batalo de Francio: germanaj trupoj de Rundstedt kaj Guderian komencis fortan atakon laŭ la rivero Aisne, franca generalo Jean de Lattre de Tassigny povis nur provizore ĉesigi la germanan antaŭeniĝon
- 1941: Aranĝo T4: SS murdis en Gostynin 59 pacientojn de loka malsanulejo por mense malsanaj; de Krakovo foriris transporto de 48 malliberigitoj al koncentrejo Aŭŝvico; Mediteraneo: 2 francaj destrojeroj en bataleto apud Cidono damaĝis britan; bulgara registaro dekretis, ke grekaj civitanoj loĝantaj sur okupata teritorio estas subuloj de Bulgario
- 1942: Nokte de la 8-a/9-a de junio apud Kamienna Karczma (proksime al Starogard Gdański) membroj de Pola Rezistomovado el organizo Gryf Pomorski (Pomeria Grifo) faris nesukcesan atencon al trajno de Adolf Hitler, kiu lastmomente ŝanĝis sian vojaĝplanon kaj oni eksplodigis alian vagonaron; Ekstermo de Lidice: SS-unuoj komencis likvidi la ĉeĥan vilaĝon Lidice; Filipina Fronto: japanoj finis konkeron de Filipinoj
- 1943: Pola Subtera Ŝtato: venĝe pro mortigo, fare de la Pola Enlanda Armeo, de krimulo kaj gestapano Helmut Kapp, germanoj amase arestis loĝantojn de Jędrzejów - 11 personojn oni pafmortigis surloke kaj 25 forveturigis al Kielce enketcele, rezulte de kio ili ektroviĝis en koncentrejo Aŭŝvico; en Moskvo komenciĝis la 1-a Kunveno de Asocio de Polaj Patriotoj; Argentino nuligis krizostaton; Balkanoj: germana aviado bombis partizanan Ĉefstabon - ĉefkomandanto Josip Broz Tito vundiĝis, 3 stabanoj mortfalis
- 1944: Grodna regiono: 6-a bataliono de 77-a infanteria regimento de la Pola Enlanda Armeo atakis germanan garnizonon en Lipniszki; lime de Lublinio kaj Ĉekarpata provinco komencita batalado de la taĉmentoj de Popola Armeo, Kamparanaj Batalionoj, Landa Armeo kaj sovetaj partizanoj ĝis la 25-a de junio en arbaroj kontraŭ 3 germanaj divizioj (25-30 mil soldatoj), kiuj realigis operacon Sturmwind I (kun uzo de aviadiloj); germanaj ĝendarmoj masakris vilaĝon Świdry-Awissa, apud Szczuczyn mortigante 10 personojn; taktika venko de Aliancanoj en marbatalo de Ouessant (Manika Markolo); Itala Fronto: usona 6-a Armea Korpuso okupis Vitebro kaj Tarquinia; pro sukceso de Franca rezistado, en Tulle germanoj pendumis sur fostoj kaj balustradoj 99 civilulojn; Irlando: Eamon De Valera iĝis denove ĉefministro
- Postmilito
- 1946: Pollando: inaŭguro de agado de la Universitato de Vroclavo
- 1946: Phumiphon Adunjadet iĝis reĝo de Tajlando
- 1947: Okupacio de baltaj ŝtatoj: litova partizana militista lernejo fondiĝis en arbaroj de Kazlų Rūda
- 1947: August Zaleski iĝis prezidento de Pollando en ekzilo post morto de Władysław Raczkiewicz
- 1950: Okcidenta Germanio: ses landaj radiostacioj Bavara Radio, Hessischer Rundfunk, RB, SDR, Südwestfunk kaj NWDR kunfondiĝis dum konferenco en Bremeno - ARD fondita
- 1950: Adnan Menderes estis elektita prezidanto de Demokratia Partio en Turkio
- 1953: 94 personoj pereis post paso de tornado super Worcester (Masaĉuseco)
- 1957: Unua grimpo al la monto Broad Peak
- 1958: Stalinismo: proceso de Imre Nagy kaj liaj kunuloj komenciĝis en Budapeŝto - Miklós Gimes, Pál Maléter, József Szilágyi kaj Géza Losonczy ankaŭ estos kondamnitaj al morto en fermita proceso
- 1958: Reĝino de Britio Elizabeto la 2-a malfermis Flughavenon London Gatwick
- 1962: Tanganjikio iĝis respubliko
- 1967: Sestaga milito: israela armeo okupis poziciojn laŭlonge de Sueza Kanalo, kaj komencis dudirektan atakon al Golanaj Altaĵoj
- 1976: Maŭretanio: en Nuakŝoto estis murdita de Fronto Polisario unua prezidento de Okcidenta Saharo
- 1983: Britio: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
- 1993: Nupto de la japana kronprinco Naruhito kun Masako
- 1999: Kosova Milito: subskribo de la Kumanovo-interkonsento pri kondiĉoj de retiriĝo de la serba armeo de Kosovo kaj alveno al la provinco de internaciaj fortoj KFOR - la armistico akceptita de Federacia Respubliko Jugoslavio kaj la milito finita la sekvan tagon
- 2004: Ĉeĥa urbo Litovel estis detruita de tornado (grado F3)
- 2005: Rumanio: Muzeo Sighetu Marmației inaŭguris novan salonon, kiu konigas vizitantojn pri la "poezio en malliberejoj" kunmetita de politikaj arestitoj, viktimoj de la komunisma sistemo
- 2006: La 18-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Germanio
- 2006: Dua Kabineto Gyurcsány ekfunkciis en Hungario
- 2009: Ne malpli ol 17 personoj pereis kaj 46 vundiĝis en atenco kontraŭ hotelo en pakistana Peŝavaro
- 2010: Nederlando: Popola Partio por Libereco kaj Demokratio gajnis parlamentan balotadon
- 2010: Milito en Afganio: bomba atenco de sinmortiginto mortigis 40 personojn kaj 70 vundis inter nupto-festantoj en provinco Kandahar
- 2011: Premiero de la filmo Rozo, reĝisorita de Wojciech Smarzowski, pri germanaj militkrimoj en Mokotów dum la ribelo de Varsovio
- 2018: En Varsovio okazis Scienca Pikniko pri la temo Movo - kun Esperanto-oferto
- 2019: Kasimĵomart Tokajev gajnis antaŭtempan prezidentan voĉdonadon en Kazaĥio
Naskiĝoj
- 1508: Primož Trubar, slovena kleriko protestanta, aŭtoro de la unua presita libro en la slovena lingvo (m. 1586)
- 1526: Matsudaira Hirotada, japana daimio, filo de Matsudaira Kiyoyasu (m. 1549)
- 1580: Daniel Heinsius, nederlanda klerulo, poeto, filologo, latinisto, helenisto kaj profesoro pri la greka historio en la Universitato de Lejdeno (m. 1655)
- 1595: Ladislao la 4-a, reĝo de Pollando, titola reĝo de Svedio, caro de Rusio, ĉiuflanke edukita (m. 1648)
- 1640: Leopoldo la 1-a, reĝo de Germanio kaj imperiestro de Sankta Romia Imperio el dinastio Habsburgoj (m. 1705)
- 1661: Fedor Aleksejeviĉ, caro de Rusio el dinastio Romanovoj (m. 1682)
- 1672: Petro la Granda, unua imperiestro de Rusio, filo de Aleksej Miĥajloviĉ (m. 1725)
- 1697: Aŭgusto Ludoviko, germana princo, generalo de prusa armeo (m. 1755)
- 1774: Joseph von Hammer-Purgstall, aŭstra orientalisto, poeto kaj historiisto (m. 1856)
- 1775: Georg Friedrich Grotefend, germana filologo (m. 1853)
- 1781: George Stephenson, angla inĝeniero, eltrovinto de vapora lokomotivo (m. 1848)
- 1810: Otto Nicolai, germana komponisto kaj dirigento de Ŝtata Operejo Unter den Linden (m. 1849)
- 1812: Johann Gottfried Galle, germana astronomo malkovrinta Neptunon kaj ringon de Saturno (m. 1910)
- 1836: Elizabeth Garrett Anderson, angla kuracistino kaj feministino, la unua urbestrino en Britio (m. 1917)
- 1840: Akakij Cereteli, kartvela poeto kaj aktivulo por sendependigo, entombigita en la maŭzoleo Mtacminda (m. 1915)
- 1843: Bertha von Suttner, aŭstra verkistino, Nobelpremiita pro paco, konata de esperantigita romano For la Batalilojn! (m. 1914)
- 1863: Béla Pettkó, hungara historiisto esplorinta arkivejon de Vatikano (m. 1942)
- 1865: Carl August Nielsen, dana komponisto, dirigento, violonisto (m. 1931)
- 1868: Jane Avril, franca dancistino de kankano, konata el bildoj kaj afiŝoj de Henri de Toulouse-Lautrec (m. 1943)
- 1875: Henry Dale, angla Nobelpremiita farmakologo, aŭtoro de la teorio pri histamina kaŭzo de alergio, malkovrinto de acetilkolino, apartiginta aŭtonoman nervan sistemon disde la periferia nerva sistemo (m. 1968)
- 1877: Rudolf Borchardt, germana verkisto kaj plurlingva tradukisto, okupiĝanta pri mediteranea kulturo (m. 1945)
- 1887: Emilio Mola, hispana militisto en la Hispana Enlanda Milito (m. 1937)
- 1889: Henri Manhès, franca ĵurnalisto kaj rezistadmovadano (m. 1959)
- 1891: Cole Porter, usona komponisto kaj kreinto de muzikaloj (m. 1964)
- 1896: Richard Friedenthal, germana verkisto kaj eldonisto (m. 1979)
- 1906: Józef Toczyski, pola instruisto kaj esperantisto, gvidanto de skolta Esperanto-movado en Pollando, plurjara vicprezidanto de la filio de Pola Esperanto-Asocio en Gdańsk, fakdelegito kaj ĉefdelegito de UEA, honora membro de UEA, ILEI kaj PEA (m. 1989)
- 1910: Vilmos Demián, hungara komponisto kaj dirigento (m. 1994)
- 1911: László Lukács, hungara lingvisto, juristo kaj lernolibroverkisto (m. 1992)
- 1915: Les Paul, usona gitaristo kaj konstruisto de elektraj gitaroj (m. 2009)
- 1917: Eric Hobsbawm, brita marksista historiisto (m. 2012)
- 1919: László János Écsy, rumania hungara franciskano, pastro (m. 1982)
- 1926: László Fehérvári, rumania hungara muzikkritikisto (m. 1992)
- 1930: Barbara, franca kantistino, rete legebla en esperanto (m. 1997)
- 1930: Jordi Pujol, hispana politikisto, prezidento de la Generalitato de Katalunio
- 1933: Vladivoj Tomek, ĉeĥa skolto, komandanto de kontraŭkomunista grupo en Ĉeĥoslovakio, ekzekutita (m. 1960)
- 1933: Jenő Györfi, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1936: György Károly Radda, hungara biokemiisto, honora membro de la Hungara Scienca Akademio
- 1947: Charles Rabemananjara, ĉefministro de Madagaskaro
- 1948: Francescantonio Nolè, itala ĉefepiskopo, franciskano
- 1951: Péter Körtesi, rumania hungara/hungara matematikisto, universitata instruisto
- 1952: Jusuf Raza Gillani, ĉefministro de Pakistano
- 1957: Zsolt Irsai, rumania hungara pentristo (m. 2010)
- 1959: Maria Persson, sveda infanaktorino konata kiel Pipi Ŝtrumpolonga
- 1961: Michael J. Fox, kanada aktoro ĉefrolinta en trilogio Reiro al la estonteco
- 1963: Johnny Depp, usona aktoro, reĝisoro, muzikisto
- 1963: Judith Jackson, germana d-ino pri biologio, nepino de Artur Bormann, estinta edzino de Ian Jackson, estraranino de Germana Esperanto-Junularo kaj aktivulino de TEJO, gvidantino de teatrogrupo Kia Koincido
- 1964: Tekla Tötszegi, rumania hungara etnografino
- 1966: Gerhard Mangott, aŭstra politikscienculo
- 1970: Erika Miklósa, hungara operkantistino (koloratursoprano)
- 1972: Maria Stepanova, rusa poetino
- 1978: Miroslav Klose, pola-germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo, monda rekordulo kun 16 trafaj ŝotoj en finaloj de mondpokaloj
- 1981: Natalie Portman, israela-usona aktoro
- 1981: Anoushka Shankar, barata instrumentistino ludanta etnan muzikon, filino de Ravi Shankar
- 1982: Christina Stürmer, aŭstra popkantistino de ŝlagroj
Mortoj
- -53: Kraso, romia politikisto kaj militisto, membro de la unua triumviraro (n. -114)
- 68: Nerono, romia imperiestro asociata kun la Granda Incendio de Romo (n. 37)
- 597: Sankta Kolumbao, irlanda misiisto en Anglio kaj Skotlando (n. 521)
- 1361: Philippe de Vitry, franca komponisto, muzikteoriisto kaj poeto (n. 1291)
- 1498: Pomponio Leto, humanisto, antikvaĵisto, kaj profesoro pri retoriko (n. 1428)
- 1527: Heinrich Finck, germana komponisto kaj orkestrestro (n. 1444)
- 1597: José de Anchieta, hispana jezuito kaj misiisto, beatigita (n. 1534)
- 1717: Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon, franca mistikulino, popularigantino de kvietismo, pro kio ŝi estis persekutata de Katolika Eklezio kiel herezulino, ŝiaj verkoj inspiris William Cowper (n. 1648)
- 1826: Johann Kaspar Friedrich Manso, germana pedagogo kaj filologo (n. 1759)
- 1829: Baltasar Hidalgo de Cisneros, hispana maristo kaj kolonia administranto (n. 1755)
- 1855: Franz Ferdinand Greiner, germana teknikisto kaj termometra faristo (n. 1808)
- 1870: Charles Dickens, angla verkisto kaj socia kritikisto, aŭtoro de romanoj David Copperfield, The Pickwick Papers, Oliver Twist, tradukata de L. L. Zamenhof, enestanta en Angla Antologio (n. 1812)
- 1871: Anna Atkins, angla botanikistino, fotistino kaj ilustristino (n. 1799)
- 1872: James Patrick von Parry, brita oficiro kaj bienposedanto (n. 1803)
- 1875: Karol Libelt, pola mesianisma filozofo, disĉiplo de Hegelo, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1807)
- 1894: Friedrich Louis Dobermann, germana oficisto kaj hundobredisto (n. 1834)
- 1897: Alvan Graham Clark, usona astronomo, konstruanto de teleskopoj, unua malkovrinto de blanka nano (n. 1832)
- 1905: Lajos Molnár, hungara ĵurnalisto, juristo kaj financfakulo (n. 1857)
- 1911: Carry Nation, usona aktivulino populariganta senalkoholan kulturon (n. 1846)
- 1928: József Halász, hungara sociologo, ĵurnalisto, subtenanto de la Esperanto-movado en Rumanio (n. 1874)
- 1934: Medeiros e Albuquerque, brazila verkisto, profesoro kaj esperantisto, enestanta en la Antologio de Brazilaj Rakontoj (n. 1867)
- 1949: Maria Cebotari, rumana kantistino (n. 1910)
- 1955: Michael Königes, transilvania verkisto (n. 1871)
- 1964: Max Aitken, ankaŭ konata kiel Lordo Beaverbrook, kanada politikisto (n. 1879)
- 1966: Pál Benczédi, hungara bibliotekisto, historiisto, tradukisto (n. 1883)
- 1974: Miguel Ángel Asturias, gvatemala Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de la magia realismo, ambasadoro (n. 1899)
- 1980: John Dinwoodie, skota esperantisto, pastro, Esperanta poeto, tradukisto enestanta en Angla antologio kaj Esperanta Antologio (n. 1904)
- 1986: Elisabeth Selbert, germana juristino kaj politikistino (n. 1896)
- 1989: Raŝid Behbudov, azerbajĝana kantisto kaj aktoro koncertanta en pluraj landoj (n. 1915)
- 1994: Jan Tinbergen, nederlanda Nobelpremiita ekonomiisto okupiĝinta pri ekonometrio (n. 1903)
- 1996: István Benedek, hungara psikiatro, verkisto (n. 1915)
- 2000: Ernst Jandl, aŭstra verkisto eldonata de Luchterhand, ricevinta premion Georg Büchner (n. 1925)
- 2003: Kató Lomb, hungara multlingvosciulino, interpretistino (n. 1909)
- 2006: Drafi Deutscher, germana komponisto kaj kantisto (n. 1946)
- 2006: Ferenc Bartis, hungara poeto, verkisto (n. 1936)
- 2006: Kinga Choszcz, pola kunvojaĝistino ĉirkaŭ la mondo pere de petveturado, verkistino (n. 1973)
- 2007: John Rapley, brita esperantisto, direktoro de la Centra Oficejo de UEA (n. 1927)
- 2008: Wilhelm Friese, germana filologo kaj literaturhistoriisto
- 2013: Walter Jens, germana verkisto, literaturkritikisto, tradukisto kaj publicisto, legebla en esperanto (n. 1923)
- 2013: Bálint Tüzes, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto, poeto (n. 1951)
- 2014: Lajos Lőrincz, rumania hungara dancisto, koreografo (n. 1931)
- 2017: Adam West, usona aktoro kaj sinkronvoĉulo (n. 1928)
- 2021: Edward de Bono, malta psikologo kaj kuracisto, aŭtoro de pluraj libroj pri pensado kaj trejnado (n. 1933)
- 2021: Libuše Šafránková, ĉeĥa aktorino, konata de la ĉeĥa serio Tri aveloj por cindrulino kaj Cirko Humberto (n. 1953)
- 2022: Matt Zimmerman, kanada aktoro (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 9-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|