La Abasida Revolucio referencas al la nuligo de la Omajada kaliflando (661–750), nome la dua el la kvar ĉefaj kaliflandoj en la komenco de la historio de Islamo, fare de la tria, nome Abasida Kaliflando (750–1258). Veninte al povo tri jardekojn post la morto de la islama profeto Muhammad kaj tuj post la Raŝiduna Kaliflando, la Omajadoj estis feŭda Araba Imperio reganta super loĝantaro kiu iĝis pli kaj pli ne-araba same kiel dekomence ĉefe ne-islamana. Ne-araboj estis traktataj kiel duaklasaj civitanoj senkonsidere ĉu ili estis aŭ ne estis konvertitaj al Islamo, kaj tiu malkontento kiu estis super religioj kaj etnoj finifine kondukis al la forigo de Omajadoj.[1] La Abasida familio postulis devenon el al-Abbas, nome onklo de la Profeto.
La revolucio esence markis la finon de la Araba Imperio kaj la komencon de pli inkludema, multetna ŝtato en Mezoriento.[2] Rememorita kiel unu el la plej bone organizitaj revolucioj dum sia periodo en historio, ĝi reorientigis la fokuson de la Islama mondo orienten.[3]
Historio
La abasidaj kalifoj atingis la povon per movado direktita kontraŭ la Omajadoj, konsiderataj tro mondaj de multaj islamanoj. Tiuj reprezentis la malnovan aristokration el Mekko. Tial la transiro de la Omajadoj al la Abasidoj estas konsiderata de multaj sciencistoj konservativa revolucio aŭ Abasida revolucio. Oni konsentas, ke la komenco de la Abasida regno reprezentis ne nur dinastiŝanĝon, sed ankaŭ serion de aliaj ŝanĝoj.
Alvenis al la ribeluloj anoj el la persa/irana loĝantaro, kiu adoptis islamon kaj malkontentis pri la regado de la araba nobelaro. Kompare al la araboj, persaj islamanoj estis traktitaj kiel duarangaj civitanoj, sed havis grandan influon en ekonomio kaj administracio kaj havis krome kontaktojn kun la ŝijaanoj de la partio de Ali ibn Abi Talib. En 750 la Abasidoj rompis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako la lastan reziston de la Omajadoj sub la kalifo Marvano la 2-a.
Daniel, Elton L.. (1979) The Political and Social History of Khurasan under Abbasid Rule, 747–820. Minneapolis and Chicago: Bibliotheca Islamica, Inc.. ISBN 0-88297-025-9.