La emirlando estas formata, krom de Dubajurbo, de variaj aliaj municipoj kaj vilaĝoj. La interna eksklavoHatta estas ĉirkaŭ 134 km oriente de Dubajurbo. Ĝi limas kun Omano oriente kaj sude, la vilaĝoj Sajh Mudajrah kaj Masfut en Emirlando Aĵmano okcidente, kaj Ras-al-Ĥajmo norde.
Ĝi okupas centran pozicion inter la komercurboj de la Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomia bazo de la urbo estas naftoeksportado, havena aktivado, turismo kaj internacia komerco. Tradiciaj okupoj estis perlo-akirado, fiŝkaptado kaj kamelbredado.
La golfo Ĥor-Dubaj dividas la ĉefurbon en du partojn, nome: Dejra kaj Bur Dubajo. El la urbaj vidindaĵoj menciindas: la Granda Moskeo kun la plej alta minareto de la urbo,[1] kaj la bluazuleĥa Irana Moskeo, Abu Hejl, Zabil, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj k.a. Dubaj estas nomata "Venecio de la Golfo". Apud la urbo estas unuaklasa internacia flughaveno, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo.
Historio
En la unua jarmilo de la Komuna Erao, Kairo anstataŭis la Emirlandojn kiel ĉefa komerca centro en Okcidenta Azio, kvankam la tramara komerco plue estis grava kaj kelkaj arabaj setlejoj disponis el komercaj havenoj kiuj ebligis al ili importi, por ekzemplo, silkon kaj porcelanon el la Ĉina Imperio.[2]
Ties delonga maragado altiris la sinsekvan atenton de eŭropaj potencoj[2] kiel Portugalio, kiu inter 1498 kaj 1557 klopodis kontroli la vojoj establitaj de la Emirlandoj kun Hindio kaj Malproksima Oriento, kio rezultis en konstantaj konfliktoj inter portugaloj kaj otomanoj.[3] Post du jarcentoj, en la 1700-aj jaroj, Francio, Nederlando kaj Granda Britio imitis la portugalan iniciaton. Je regiona nivelo, la teritorio de Dubajo estis sub dominado de du frakcioj kiuj luktis inter si: nome la Kasimi-oj,[2] nome tribo de piratoj[4] kiuj kontrolis la nordon, kaj la Bani Ĝas, sude.[2] En siaj kontinuaj klopodoj por kontroli la marvojojn, la britoj batalis kontraŭ la Kasimi-oj.[5] Komence de la 19a jarcento, la Ŝejĥo de Dubajo estis Mohammed bin Hazza,[2] kaj la regiono dependis rekte de Abudabio.[6] La 8an de januaro 1820, Bin Hazza prezidis kunsidon[5][7] kun la ŝejĥoj de Ras-al-Ĥajmo, Um-al-Kajvajno, Aĵmano, Ŝarĵo kaj Abudabo — kiuj estis nomitaj de la brita imperio kiel «la pirata marbordo» — kiu rezultis en la subskribo de la pactraktato[3][3] pere de kiu la britoj devigis sin eviti piratadon en la regiono.[5][7] Tiu fakto markis la komencon de ilia protektorato en araba teritorio.[8]
Laŭ informo redaktita de la angla leŭtenanto Robert Cogan en 1822 Dubajo havis 1200 loĝantojn kaj kelkaj el iliaj loĝejoj estis konstruitaj el koto.[9] La regiono estis ĉirkaŭita per murego malalta kaj havis tri gvatoturojn. Cogan estis unu de la unuaj kiuj desegnis mapon de la urbo Dubajo kiu inkludis la marnivelon.[10]
En 1833, okcent anoj de la klano Al-Maktum, de Al Abu Falasa — apartenanta al Bani Ĝas —, forlasis sian setlejon en la oazo Liŭa, sudokcidente de Abudabio, kaj invadis Dubajon[2] sub estreco de Maktum bin Butti.[11][12] Tiu lasta establis samnoman dinastion kiu regas ankoraŭ la emirlandon.[2] Unu el la unuaj decidoj de Maktum konsistis en la klopodoj por garantii la protektadon de Dubajo pere de la britoj,[2] kiuj jam tiam dominis la komercvojojn al Oriento kaj havis fortan influon en la politiko kaj sur la sistemo de regado de kelkaj arabaj teritorioj.[12] En 1841, epidemio de variolo okazigis ke granda parto de la loĝantaro de la sudo de Dubajo translokiĝis al Dejra, nome en la centro de la emirlando.[2] En la posta jardeko, la teritorioj de Ŝarĵo, Dubajo kaj Abudabio subskribis la Porĉiaman Traktaton de Paco kaj Amikeco kun la Unuiĝinta Reĝlando, kio permesis al tiu lando okupiĝi pri la ekstera politiko de la emirlandoj, ekde tiam konataj kiel «Ŝtatoj de Batalhalto», kontraŭ protekto kontraŭ ajna ebla invadanto.[12][13] Tamen, ili intervenis ankaŭ en variaj internaj afreoj de la emirlandoj ĝis la unua duono de la 20a jarcento.[12]
En 1894, la Ŝejĥo Maktum bin Haŝer Al Maktum havigis permeson por nepago de impostoj al eksterlandanoj kiuj interesiĝas por akiro de produktoj en Dubajo, tio estas, konvertis ĝin en liberekonomia zono. En tiu epoko, la komercaj rilatoj de la emirlando ekmalpliiĝis, pro kio tiu decido ege helpis la komercon.[14] Kelkaj persaj komercistoj translokiĝis al Dubajo kaj establis la kvartalon Albastakija, tiel nomita pro la regiono de Bastak, sude de Persio.[14][15] Tiun saman jaron granda incendio en Dejra okazigis la detruon de kelkaj loĝejoj, kaj ekde tiam la lokanoj ekkonstruis el novaj materialoj kiel koralo kaj gipso.[10]
20a jarcento
1900-50
Dum la unuaj tri jardekoj de la 20a jarcento, la ekonomio de Dubajo dependis rekte de la komerca agado en la Persa Golfo. Ĝi estis la plej riĉa emirlando de la teritorio[16] kaj ties samnoma ĉefurbo estis konata kiel la «Venecio de la Golfo».[17] Laŭ la historiisto G. G. Lorimer, en 1908 Dubajo generis enspezojn de 51 400 dolaroj.[10] Ties loĝantaro oscilis en proksimume 10 000 loĝantoj,[14] kaj Dejra estis la sektoro kiu havis la plej grandan kvanton de domoj kaj vendejoj de la emirlando — 1600 kaj 350, respektive —.[10]
Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj la urboplanado ekgraviĝis.[17] Tamen, post la tutmonda ekonomia krizo de 1929 kaj la Dua Mondmilito, kaj la apero de nova industrio en Japanio dediĉita al la produktado de artefaritaj perloj,[10] la ekonomio de Dubajo trapasis fortan krizon kiu okazigis la definitivan ĉeson de la komerco de perloj, fakte laŭ ordono de la ŝejĥo Said bin Maktum.[2] Reage, kelkaj loĝantoj translokiĝis al Saudarabio kaj Kuvajto inter la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La loĝantaro malaltiĝis el 38 000 ĝis 20 000 loĝantoj inter 1940 kaj 1953.[10] Kiel alternativo, la ŝejĥo dekretis, ke la ekonomio de la emirlando devos rekondukiĝi al la reeksportado de varoj al aliaj komercaj havenoj.[14] En tiu epoko okazis la unuaj esploroj de kuŝejoj da nafto en la emirlandoj kaj ankaŭ ĉe Dubajo: en 1937 oni kontraktis kun filio de la Iraka Petrolkompanio por ke tiu faru laborojn de esplorado subtera.[10][16] Tiam okazis konfliktoj inter la diversaj emirlandoj antaŭ la neceso establi la landlimojn inter ties teritorioj, kio ĝis tiam ne estis tiom utila; en 1940, por ekzemplo, okazis tia konflikto inter Dubajo kaj Ŝarĵo, kiu estis solvita de la brita registaro pere de averto haltigi liveradon de municio se oni ne finigu la polemikon.[14] Simila situacio okazis en 1947, tiam inter Dubajo kaj Abudabio,[19] solvita denove fare de la britoj pere de la difino de definitiva landlimo inter ambaŭ regionoj.[20]
En la 1950-aj jaroj, la brita registaro translokigis siajn administrajn oficejojn el Ŝarĵo al Dubajo. La aligo de elektraj kaj telefonaj retoj, sanservoj unuarangaj, novaj edukmodeloj, korpuso de loka polico kaj municipo zorga pri projektoj por disvolvigo de la ĉefurbo estis la ĉefa tialo por la ŝanĝo.[16] Oni konstruis flughavenon en la samnoma ĉefurbo[21] kaj en 1955 oni enkondukis la cementon.[10] La establado de la Konsilantaro de la Ŝtatoj de Batalhalto, dediĉita al disvolvigo de kunsidoj kaj oficialaj interkonsentoj inter la diversaj ŝejĥoj, finfine estos unu el la antaŭaĵoj por la finfina formado de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[14]
1951-2000
En la 1960-aj jaroj okazis pinto de la esplorado de naftokuŝejoj,[13] kaj en tiu jardeko Dubajo pliigis ankaŭ sian komercan agadon kun aliaj landoj kiel Barato kaj Pakistano.[23] Kvar jarojn post Abudabio ekeksportis nafton,[3] oni trovis en 1966 la unuajn subterajn kuŝejojn en Dubajo[14] en zono je 97 km de la ĉefurbo.[14] La ŝejĥo Raŝin bin Said Al Maktum aludis al la zono kiel «naftokampo de Fateh», termino en araba kies signifo estas «bona sorto».[23][24] Poste, Bin Said donis koncedojn al diversaj eksterlandaj entreprenoj por la elfosado de nafto;[25] en 1968, la entrepreno Continental Oil Company anoncis la konstruadon de submara instalaĵo de stokejo en Fateh, kun enhavkapablo por 79 000m3, kiu anstataŭis la permanan transporton de la nafto pere de cisternokamionoj.[26]
Tiun saman jaron, la brita registaro subkomprenigis, ke ĝi dissolvos la interkonsenton de la Ŝtatoj de Batalhalto, kaj samtempe la ŝejĥoj de Dubajo kaj Abudabio studis pri la ebloj establi novan landon.[14] Post la finkonstruo de la submara stacio fare de Continental en 1969,[24] Dubajo ekeksportis sian nafton.[3][14] La 2an de decembro 1971 la jeques de los Estados de la Tregua se reunieron y acordaron la formación de una federación denominada «Emiratos Árabes Unidos»,[14] que se incorporó casi de manera instantánea a la Araba Ligo.[23]Zajid bin Sultan Al Nahjan, la Ŝejĥo de Abudabio estis elektita kiel unua prezidanto de la EAU, dum Raŝid, de Dubajo, enposteniĝis kiel vicprezidanto. Por la verkistino Schulte-Peevers, el tiu okazaĵo, «Dubajo iĝis unu el la urbo-ŝtatoj plej stabilaj, pro sia politika situacio, en la araba mondo».[14] La enspezoj generitaj de la eksportado de la nafto ebligis, ke la Registaro de Dubajo investu en diversaj projektoj de infrastrukturo kiuj inkludis konstruaĵojn, aŭtoŝoseojn kaj oleoduktojn.[13] La indico de loĝantaro pliiĝis je pli ol 300 % inter 1968 kaj 1975,[25] kio faris de Dubajo la duan emirlandon plej loĝatan de la EAU, superita nur de Abudabio kiu havas nur preskaŭ 30 000 loĝantojn pliajn.[27] En 1979, oni inaŭguris la havenurbon Ĝebel Ali, konsiderata kiel la «artefarita haveno plej granda de la mondo» kun granda influo en la Persa Golfo,[28] kaj samtempe oni ekkonstruis la nuboskrapulon de la Monda Komerca Centro Dubaja — unua altega strukturo de la ĉefurbo —, kaj la servojn de la Dubaja Internacia Flughaveno kaj de la Ekonomilibera Zono de Ĝebel Ali.[23]
Post la Iran-Iraka Milito, en la 1980-aj jaroj, en kiu la EAU apogis Irakon ekonomie, la interna politiko centriĝis en la serĉado de alternativoj por generi plej altajn enspezojn kaj eviti la rektan dependon el nafto.[13] Por Dubajo, tio rezultis nemalhavebla ĉar ties rezervoj estas pli limigitaj ol tiuj de aliaj emirlandoj de la federacio.[29] En 1990, Maktum bin Raŝid Al Maktum anstataŭis sian ĵus mortintan patron kiel ŝejĥo de Dubajo kaj vicprezidanto de la EAU.[13] Kvin jarojn poste, lia frato, Mohamed bin Raŝid Al Maktum, estis elektita kiel heredoprinco, kaj iĝis la nova reganto de facto de la emirlando. La turisma sektoro havis pinton meze de la 1990-aj jaroj, post la organizado de eventoj kiel la Dubaja Vendofestivalo[30] kaj la Dubaja Mondopokalo de ĉevalkurado, krom la konstruado de la luksa Hotelo Araba Turo monde konata pro sia desegno kun formo de velo.[14][31]
2000aj jaroj-aktualo
Komence de la 2000-aj jaroj la prezo de la nafto malpliiĝis kaj la EAU plenumis serion de ekonomiaj strategioj por progresi baze sur turismo, telekomunikado, aviado kaj eksportado de aluminio, inter aliaj areoj.[13] La arkitekturaj projektoj plue etendiĝis kaj oni inaŭguris diversajn liberekonomiajn zonojn kiel la Dubaja Komunikurbo, la teknologia parko Dubaja Interreta Urbo kaj la Dubaja Scio-Vilaĝo. Siaflanke, oni startis la vorkojn de la artefaritaj insuloj Palm-insuloj, de la nuboskrapulo Burĝ Ĥalifa kaj de la Dubaja Vendejaro,[23] ĝis en 2008 alvenis ekonomia krizo kiu okazigis la paralizon de nombraj projektoj pro manko de enspezeblo.[32]
Komence de 2013 Dubajo estis elektita kiel sidejo de la Internacia ekspozicio por 2020, nome la unua okazo kiam tiu evento realiĝos en Mezoriento. Ties strategia programo por la ekspozicio «temas pri la elteneblo kaj la promeso financi plinovigajn projektojn de sunenergio kaj trinkakvo kiuj ebligu etendi tiujn bazajn servojn al la komunumoj kiuj bezonas ilin».[33][34] Laŭ informo prilaborita de The Big 5 — nome entreprenaro por konstruado en Mezoriento —, meze de 2016 estis 3700 konstruataj vorkoj en Dubajo, kun proksimuma investado tiom alta kiom ĝis 400 000 milionoj da usonaj dolaroj.[35] Inter tiuj verkoj menciindas la IMG Worlds of Adventure, katalogita kiel «plej granda ŝirmita temparko de la mondo»,[36]Bluewaters Island, nome insulo kun placoj, hoteloj kaj giganta rado 260 metrojn alta nomita Dubaja Okulo;[37] la Turo Dubaja Kanalo, nome nuboskrapulo pli alta ol la Burĝ Ĥalifa;[38] krom la lokoj Urbo Mohammed Bin Raŝid Al Maktum City - Distrikto Unua[39] kaj Dubai World Central.[40]
Regantoj de Dubajo
9a de julio 1833 – 1836, Ŝejĥo Obeid bin Said bin Raŝid (m. 1836)
9a de julio 1833 – 1852, Ŝejĥo Maktum bin Butti bin Suhail (m. 1852)
1852 – 1859, Ŝejĥo Said bin Butti (m. 1859)
1859 – 22a de novembro 1886, Ŝejĥo Haŝer bin Maktum (m. 1886)
22a de novembro 1886 – 7a de aprilo 1894, Ŝejĥo Raŝid bin Maktum (m. 1894)
7a de aprilo 1894 – 16a de februaro 1906, Ŝejĥo Maktum bin Haŝer Al Maktum (m. 1906)
16a de februaro 1906 – Novembro 1912, Ŝejĥo Butti bin Suhail Al Maktum (ĉ. 1851–1912)
Novembro 1912 – Septembro 1958, Ŝejĥo Said bin Maktum bin Haŝer Al Maktum
Septembro 1958 – 7a de oktobro 1990, Ŝejĥo Raŝid bin Said Al Maktum (1912–1990)
7a de oktobro 1990 – 4a de januaro 2006, Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum (ĉ. 1943–2006)
ŜejĥoMohamedo bin Raŝid Al Maktum (en araba: محمد بن راشد آل مكتوم; Muḥammad bin Rāshid al Maktūm; naskiĝinta la 15an de julio 1949) estas la vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kaj reganto de la Emirlando Dubajo.[41] De sia ascendo en 2006, post la morto de sia frato Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum, li entreprenis reformojn en la registaro de UAE, starte per la UAE Federala Registara Strategio en aprilo 2007. En 2010 li lanĉis la rigardon al UAE de 2021 kun la celo fari de UAE 'unu el la plej bonaj landoj en la mondo' ĉirkaŭ 2021.[42]
Kritikoj
Mohamedo bin Raŝid Al Maktum havis almenaŭ ses edzinoj en sia vivo.[43]
Lia filino Latifa publikigis filmeton en la 4a de marto 2018, en kiu ŝi komentas vivmalfacilon kaj intencon fuĝi el Dubajo,[44][45] post malsukcesa klopodo foriri el UAE kaj posta malapero,[46] kaj en kiu ŝi konfirmas akuzon de malbona traktado fare de sia familio, kaj akuzas sian patron inter alia pri nombraj murdoj.
Ekonomio
Pro sia strategia situo, siaj imposta politiko favoraj al la eksterlanda investado, sia ekonomia stabileco kaj la multnombraj projektoj de infrastrukturo, Dubajo plifirmiĝis kiel kosmopolita pornegoca emirlando.[47] Ĝia MEP plutenis ĉiujaran kreskon de ĉirkaŭ 3% el 2010,[48] kvankam inter 1975 kaj 2008 havis pliigon de inter 6 kaj 9%, simila al la pliigo de Hongkongo kaj Singapuro.[49] En 2017, ties teoria MEP estis de 410.56 mil milionoj da UAE-dirhamoj — nome 111.79 mil milionoj da usonaj dolaroj—[50] kaj tio egalas al ĉirkaŭ unu triono de tiu de la tuta lando, ĉirkaŭkalkulita tiun saman jaron en 1.4 mil milionoj da AED — 382.57 mil milionoj da dolaroj —.[51] La enspezo de Dubajo devenaj el la nafto malpliiĝis ekde la 2000-aj jaroj ĝis egali 1 % de ĝia enspezo, spite la havon de la dua rezervo da nafto plej granda de la EAU.[52][53] La rezervo de nafto de Dubajo estis ĉirkaŭkalkulita en proksimume kvar mil milionoj da bareloj. En 1991 la produktindico estis de ĝis 410 000 bareloj ĉiutage; ekde tiam la produktado malpliiĝis, kaj en 2010 oni produktis inter 50 000 kaj 70 000 bareloj, kontraŭ la 2,8 milionoj da ĉiutagaj bareloj produktitaj de Abudabio. Ĝiaj naftokampoj estas Fateh, Sudokcidenta Fateh, Falah, Raŝid kaj Margham, kiuj estas ekspluatitaj ĉefe fare de la Dubaja Petrolkompanio. En 2016, la entrepreno Emirates National Oil Company de Dubajo anoncis la ekspansion de sia rafinejo en Ĝebel Ali por pliigi la ĉiutagan produktadon de bareloj de la emirlando al ĉirkaŭ 210 000.[54]
La ekonomiaj sektoroj de konstruado kaj nemoveblaĵoj havas konsiderindan efikon en la emirlando[55] kaj ili koncentras la plej parton de la registara investado.[49] La ekonomia krizo kiun suferis Dubajo en 2008 okazis ĉefe pro la havigo de kreditoj de financado por infrastrukturaj vorkoj, kaj pro la konstanta plialtigo de la prezoj de la nemoveblaĵoj, kio favoris la formadon de financa bobelo[56] kiu eksplodinte rezultis negative en la rekta eksterlanda investado.[32] Pli ĵuse, la distrikto Dubaja Jakthaveno elstaris kiel unu de la ĉefaj nemoveblaj aksoj de la emirlando,[57] dum la organizado de la Internacia Ekspozicio de 2020, okazonta en Dubajo, altiris nacian kaj eksterlandan investadon, speciale de la azia merkato.[58] Granda parto de la registara investado en infrastrukturo estis dediĉitaj al hoteloj kaj al komercaj kaj distraj instalaĵoj.[49] Alia grava sektoro en la ekonomio estas tiu de la aviado, kiu kontribuas per ĉirkaŭ 30 % al la MEP.[59] Estas ankaŭ grupo de servoj por Kosmonaŭtiko, establitaj fare de la sociod Dubai Aerospace Enterprise, kiu celas iĝi «la plej plinoviga kaj sukcesa de la kosmonaŭtika industrio de la tuta mondo».[60]
Ihmaar Alkarija (arabe إعمار العقارية, latinliterigite Iʿmār al-ʿAqārīya) estas konstrua firmao, kiu organizas kaj la planadon, konstruadon kaj ludonadon de loĝaj kaj komercaj konstruaĵoj en Dubajo.
Laŭ ĉirkaŭkalkuloj de la Centro de Statistikoj de Dubajo, en 2018 la loĝantaro de la emirlando estis de 3 192 275 loĝantoj, nome 2 233 390 viroj kaj 958 885 virinoj (malofta proporcio en aliaj landoj), kun averaĝa aĝo de 30 jaroj.[62] Pro tio, la loĝdenseco estas de 775.95 loĝ/km², nome sepfoje pli alta ol la tutlanda cifero. Samjare la naskindico estis de 10.7 naskoj por ĉiu milo da loĝantoj kaj la mortindico estis de 0.87 forpasoj por ĉiu milo da loĝantoj.[63]
Etnaj grupoj kaj lingvoj
La plej parto de la loĝantoj en la emirlando estas de sud-sudorienta azia deveno — la lokanoj estas minoritato de ĉirkaŭ 20 % de la totalo —, ĉefe de Bangladeŝo, Barato kaj Pakistano, sed estas ankaŭ kolonioj de somalianoj;[64][65] estas ankaŭ 100 000 britoj en la ĉefurbo, kio faras ilin la plej granda grupo devena el okcidenta ŝtato.[66] Aliflanke, unu kvarono de la emirlandanoj estas de irana deveno.[67] Kvankam oni ne povis identigi la ŝtatanecon de 16 % de la cetera loĝantaro kiu vivas en loĝejaroj por laboristoj, oni konsideras, ke ili devenas el Azio.[68]
La araba estas la oficiala kaj ŝtata lingvo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj la Golfa araba estas la dialekto parolata de la emirlandaj lokanoj.[69] Komune, la angla estas uzata kiel dua lingvo, ĉefe inter enmigrintoj. Kiel rezulto de la amasa enmigrado, aliaj lingvoj amplekse parolataj en Dubajo estas la urdua, hindia, persa, bengala, panĝaba, paŝtoa, malaja, tamila, telugua, baluĉa, tagaloga kaj ĉina, inter aliaj.[70]
Religio
La artikolo 7a de la Provizora Konstitucio de la UAE deklaras islamon kiel la oficiala ŝtata religio, kaj sunaismo estas la doktrino plej praktikata de la lokanoj.[71] La registaro subvencias preskaŭ 95 % de la moskeoj kaj subtenas ĉiujn imamojn, kaj krome la plej gravaj ofte ricevas riĉajn donacojn el privatuloj.[72]
En la urbo Dubajo estas grupoj apartenantaj al aliaj religioj, ĉefe sekvantoj de kristanismo, hinduismo, sikismo, bahaismo kaj budismo.[71] La neislamaj grupoj rajtas disponi el propra preĝejo, kie ili povas praktiki sian religion libere post postuli la koncedon de tereno kaj permeson por konstrui komplekson. Tiuj kiuj ne havas propran konstruaĵon devas uzi la instalaĵojn de aliaj religiaj organizoj aŭ praktiki sian kulton hejme.[73] La neislamaj grupoj rajtas anonci la funkciojn de sia religio; tamen, estas tute malpermesita la prozelitismo kaj la distribuado de religia literaturo, sub risko de krima proceso, enkarcerigo kaj deviga ellandigo pro konduto ofenda al islamo.[72]
↑ 13,013,113,213,313,413,5Instituto del Tercer Mundo; Instituto de Estudios Políticos para América Latina y África; Fundacion Santa Maria (2005), Guía del mundo 2005-2006: el mundo visto desde el sur (14a eldono), IEPALA Editorial, ISBN 9974574439, p. 230
↑«ABOUT DWC» (en angla). Dubai World Central. Arkivita el la originalo la 19an de februaro 2015. Konsultita la 10an de julio 2019.
↑"Dubai Rulers".Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Registaro de Dubajo. Arkivita el la originalo en la 19a de oktobro 2016. Alirita la 3an de julio 2019.
↑National Accounts Estimates 1975 - 2017[rompita ligilo] 11a de junio de 2018 araba kaj angla XLS Centro de Statistiko de Dubajo, Konsultita la 10an de julio 2019.
Christensen, Shane (2010), Frommer's Dubai (2a eldono), John Wiley & Sons, ISBN 1119994276
Peck, Malcolm C. (1986), The United Arab Emirates: A Venture in Unity, Profiles - Nations of Contemporary Middle East Series 1, Taylor & Francis, ISBN 0865311889
Schofield, Clive H.; Schofield, Richard N. (2012), Middle East and North Africa, World Boundaries Series 2, Routledge, ISBN 0415088399
Schulte-Peevers, Andrea (2010), Dubai 6: Lonely Planet - Dubai City Guide, City Travel Guide Series, Lonely Planet, ISBN 1741795966
Taylor-Evans, David; Coyne, Daniel; Al-Abed, Ibrahim; Hellyer, Peter (2013), United Arab Emirates Yearbook 2013, Elite Media, ISBN 9789948204190