La Libera Urbo Krakovo oficiale ekestis dum la 3-a de majo 1815 baze de kontrakto inter la tri potencoj. La urboŝtato havis 88.000 loĝantojn, kiuj grandparte estis poloj kaj katolikoj. La areo de la ŝtateto ampleksis 1.164 km². Per la kontrakto de 1815 la urbo samtempe ekhavis urban konstitucion. Urba deputita parlamento decidis pri leĝoj, kaj reganta senato el 12 membroj sub prezidento estis la urba registaro. Ekzistis jura kortumo de unua instanco, kaj apelacia dua jura kortumo. La jura sistemo baziĝis sur la Franca Civila Kodekso de Napoleono, kaj aldona komerca kaj puna leĝaro de Francio. Oficiala lingvo de la ŝtato estis la pola.
La respubliko estis sendogana zono kun komercaj rilatoj al Aŭstrio-Hungario, Prusio kaj la Rusa Imperio. La urba universitato havis la privilegion povi akcepti studentojn el ĉiuj tri landoj.
Dum la novembra revolucio de la jaro 1830 kaj 1831 la urbo estis bazo de la kontrabandado de armiloj en la najbaran ŝtaton Kongresa Pollando, kiu estis regita fare de la Rusa Imperio. Post la venko de la rusia armeo super la revoluciuloj la aŭtonomio de Krakovo estis limigita. Ekzemple la elekton de la senata prezidento post la jaro 1833 devis aprobi ĉiuj tri protektaj potencoj, kaj la urban policon ekkontrolis Aŭstrio-Hungario.
Inter 1836 kaj 1841 la urbo estis okupita de la armeoj de ĉiuj tri protektaj ŝtatoj. La senato iĝis dependa de la tri armeoj, kaj la sendependa jura sistemo de la urbo grandparte malinstaliĝis. Post sensukcesa urba revolucio de la jaro 1846 la urbo estis aneksita fare de la Aŭstria imperio.
A. Lewak, Rzeczpospolita Krakowska (Krakova Respubliko), en: Polska, jej dzieje i kultura. Od czasów najdawniejszych do chwili obecnej (Pollando, ties historio kaj kulturo. De la plej malnovaj tempoj ĝis la nuna momento), Varsovio 1927.
S. Grodziski, Rzeczpospolita Krakowska jej lata i ludzie (Krakova Respubliko, ties jaroj kaj homoj), Universitas, Krakovo 2012.