La Jogajlidoj aŭ Jagelonoj , litove Jogailaičiai , pole Jagiellonowie , estis reĝa dinastio originanta el Litovio , kiu regis en pluraj mezeŭropaj landoj (proksimume la nuntempaj Litovio , Belorusio , Pollando , Ukrainio , Latvio , Estonio , Kaliningrado kaj partoj de Rusio kaj Hungario ) inter la 14-a kaj 16-a jarcento. Membroj de la dinastio estis granddukoj de la Grandprinclando Litovio 1377 -1392 kaj 1440 -1572 , reĝoj de Pollando 1386 -1572 , reĝoj de Hungario 1440 -1444 kaj 1490 -1526 , kaj reĝoj de Bohemio 1471 -1526 . La familio estis branĉo de la litova dinastio Gediminidoj (Gediminaičių ).
Prapatro de la familio estis Jogaila (Ladislao la 2-a, pole Władysław II Jagiełło ).
Jogajlida dinastio laŭ regnoj
Genealogio de la Jogajlidoj Genealogio
Blazono de la Jogajlidoj
Simboloj