La unuan modernan beleco-konkurson okazigis en 1854P. T. Barnum, kiu jam antaŭe faris konkursojn pri la beleco de hundoj, birdoj kaj beboj. Sed pro publika protestado, li rezignis la surscenejan virinan konkurson, anstataŭigante ĝin per juĝado de dagerotipoj (fotoj) de belaj virinoj. Dum multaj postaj jardekoj, ĵurnaloj sukcese okazigis perfotajn beleco-konkursojn.
En 1880 oni unuafoje okazigis konkurson en bankostumoj. Tiaj konkursoj fariĝis populara parto de la somera apudmara vivo, kaj la organizantoj devis aldoni antaŭkonkursojn por redukti la nombron da partoprenantoj. La burĝaro tamen evitis la fenomenon, kiu fariĝis deca nur en la Dua mondmilito, kiam oni varbis belecreĝinojn por distri la soldatojn.
Multaj feministoj opinias, ke virinaj konkursoj malnobligas ne nur siajn partoprenantojn, sed la tutan inaron ĝenerale. Estas parte pro tio, ke beleco-konkursoj fariĝis malpli popularaj de post zenito en la 1960-aj jaroj. Nuntempe la konkursoj estas tre polemikigaj kaj ofte kaŭzas manifestaciojn. Kiel ekstrema ekzemplo, en 2002, oni devis translokigi la konkurson Fraŭlino Mondo el Niĝerio al Britio, post kiam 200 homoj mortis en tumultoj.
Tamen, virinoj de la tuta terglobo ankoraŭ partoprenas beleco-konkursojn ĉiujare, strebante gajni por si la titolon. La organizantoj prezentas sian konkurson kvazaŭ mondinfluan; multaj aliaj traktas ĝin kiel malgravan distraĵeton.