Franz Treller
![]() Franz TRELLER (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1839 en Kaselo, mortinta samloke la 28-an de junio 1908) estis germana verkisto, aktoro kaj reĝisoro. VivoTreller estis la filo de ŝuflikisto. Post la frekvento de la burĝara lernejo li trejniĝis kiel bankfakulo. Sed li jam tiam multe pli interesiĝis pri teatro. Post lerno de aktorumo li deĵoris en teatrejoj de Oldenburg, Bremen kaj Kenigsbergo. Inter 1866 kaj la perfajrega detruo de la teatrejo en 1881 li estis reĝisoro, dramaturgo kaj aktoro de la Germana teatro en Rigo. Post restadoj en Moskvo kaj Vieno Treller revenis en 1884 en sian naskiĝurbon kaj iĝis ĉefredaktisto de la gazeto Kasseler Allgemeine Zeitung. Ekde 1890 li estis eĉ liberprofesia verkisto. Verkaro![]() Furoris Treller danke al siaj aventurromanoj en la stilo de Karl May kiuj de multaj volonte legiĝis ĝis la 1960-aj jaroj. Unue li verkis aventurromanojn - ĉefe por junuloj - kies intrigo ofte konektiĝis al Heslando. Ekzemple en la romano Vergessene Helden temis pri la sorto de pruntedonitaj hesiaj soldatoj en la Usona milito. Tamen pli gravis liaj porjunularaj rakontitaĵoj kaj romanoj, kiuj ofte unue legeblis en la tre ŝatata porjunulara gazeto "Der Gute Kamerad" respektive en la jarlibro "Das Neue Universum". Fakte, ĉe "Der Gute Kamerad" publikiĝis ankaŭ rakontoj de Karl May... Verkoj (elekto)Romanoj
Teatraĵoj
FontoEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Franz Treller germane. Eksteraj ligiloj |