Stratolampo, stratlampo, lampofosto, publika lumigo, normiga lumigo estas terminoj kiuj utilas por fonto de lumo sur la bordo (pli malofte centre) de strato aŭ pado. Kiam la urba distribuado de elektra energio iĝis ĉiea en disvolviĝantaj landoj en la 20a jarcento, tuj sekvis lumo por urbaj stratoj, aŭ tre ofte estis tio unua.
Multaj lampoj havas lum-sensivajn fotodetektilojn kiuj ekfunkcias aŭtomate kiam la lumo necesas aŭ ne necesas: pro nebulo, mateniĝo, noktiĝo aŭ malhela vetero. Tiu funkcio en pli malnovaj lumigsistemoj povis esti plibonigita pere de la helpo de suna tempokonektilo. Multaj stratolampaj sistemoj estas konektataj subtere anstataŭ per aeraj kabloj el unu unuopa fosto al alia.
En januaro 1882, Thomas Edison enŝaltis sian unuan vapor-generantan energistacion en la Holborna Viadukto en Londono. La liversistemo de kontinua kurento havigis elektron por stratolampoj kaj kelkaj privataj loĝejoj je mallonga distanco el la stacio. La 19an de januaro, 1883, ekfunkciis la unua normigita sistemo de inkandeska elektra lumigo kiu uzis supertrakajn kablojn en Roselle, Nov-Ĵerzejo.
Plej ofte la elektra reto anstataŭis pra-sistemojn de strata lumigo kiuj uzis kiel energion gason (vidu gaslumigo), oleon, kerosenon, nafton aŭ aliajn bruligaĵojn.
Bibliografio
Fierro, Alfred (1996). Histoire et dictionnaire de Paris. Robert Laffont. ISBN 978-2-221-07862-4.
Lobsey, Ian (1988). City of light. Peel-Cunningham County Council. ISBN 978-0731657780.
van Bommel, Wout (2015). Road Lighting Fundamentals, Technology and Application. Springer. doi:10.1007/978-3-319-11466-8. ISBN 9783319114651.