Laŭ Francisko Azorínoleo estas Grasa fluidaĵo el vegetaĵa, minerala aŭ animala origino, uzata por arto, industrio, lumigado, nutrado, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina oleum. Kaj li aldonas la terminojn olepentro, por pentrofarita per farboj solvitaj en oleo; elpensita en la 14ª jc.; oleografio, por arto presi per oleaj koloriloj..[2]
Minerala oleo troviĝas kiel nafto en la terkrusto. Ĝi estas likva miksaĵo de diversaj karbonhidrogenoj (ĉefe alkanoj). Ili estas gravaj energidonantaj materialoj por la homo (brulmaterialoj), iliaj derivaĵoj kiel benzino, keroseno (kiuj ne apartenas al la oleoj) estas gravaj fueloj por la veturiloj.
Sinteza oleo baziĝas sur naftorafinaĵoj, ili havas specialan molekulan strukturon, kiu diferenciĝas de tiu de nafto. Ĝi produktiĝas el sinteze produktitaj karbonhidratoj kaj salkombinaĵoj.