18-a de decembro
La 18-a de decembro estas la 352-a tago de la jaro (la 353-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 13 tagoj restas.
Je la 18-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- -218: Dua Punika milito: armeo de Hanibalo venkis legiojn de Romia Respubliko en batalo de Trebia
- 1118: Reconquista: Zaragozo konkerita de Alfonso la 1-a iĝis ĉefurbo de Aragono
- 1271: Kublaj-Ĥano oficiale alinomis sian imperion al Yuan, kio signifis regadkomencon de la nova dinastio Yuan en Ĉinio
- 1273: Itala urbo Potenco estis detruita de tertremo
- 1437: Albreĥto la 2-a iĝis reĝo de Hungario - elektita de nobelaro
- 1529: Sigismondo la 2-a iĝis reĝo de Pollando
- 1601: Dum la pola-sveda milito (1600-1611) pri Reĝlando de Livonio pola armeo sub gvido de Jan Zamoyski konkeris la urbon Wolmar (nun latve Valmiera)
- 1644: Kristina ekregis en Svedio
- 1787: Nov-Ĵerzejo fariĝis la 3-a ŝtato de Usono
- 1793: Franca revolucio: respublikana armeo konkeris Toulon post sieĝo
- 1815: Slovenio: katedro de slovena lingvo estis establita en la gimnazio de klasikaj lingvoj en Ljubljano
- 1830: Pola Sejmo agnoskis la daŭrantan Novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio nacia insurekcio
- 1833: Unua plenumo, post spektaklo en Bolŝoj-Teatro, de la himno de la Rusia Imperio Dio Savu la Caron
- 1849: William Cranch Bond faris unuan perteleskopan foton de la luno
- 1860: Restarigo de Bulgara grek-katolika eklezio sub la regado de papo estis subskribita en Konstantinopolo
- 1865: Usono abolis sklavecon - la 13-a Amendo al la Usona Konstitucio ekvalidis
- 1892: Sankt-Peterburgo: premiero de la baleto La nuksrompilo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
- 1894: Virinoj akiris la rajton voĉdoni kaj esti elektitaj en Aŭstralio
- 1897: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Hibriso, Nefelo kaj Pitio
- 1911: En Munkeno oni malfermis unuan ekspresionistan ekspozicion, konatan kiel La blua rajdanto
- 1912: Italio konkeris Libion kaj Dodekanesojn post subskribo de pactraktato kun Otomana Imperio
- 1914: Unua Mondmilito: Britio fiksis protektoraton super Egiptio
- 1916: Batalo apud Verdun finiĝis
- 1917: Unua Mondmilito: Lenin kaj Soveta Konsilio de Rusio aprobis sendependecon de Finnlando
- 1918: Alianca interveno en Rusio: alteriĝo de la franca 156-a Divizio en Odeso dum la Rusia Enlanda milito; Ĉeĥoslovaka armeo okupis Opava, kiun germanoj konsideris administra centro de la provinco Sudetio
- 1920: Ukraina Soveta Socialisma Respubliko: Soveto de la Popolkomisaroj adoptis rezolucion "Pri la registrado de muzikiloj", kiu estis uzata por persekuti banduristojn
- 1923: Eŭropaj mondpotencoj deklaris neŭtrala Internacian Zonon de Tanĝero
- 1933: Dua Pola Respubliko: pola komunisto Bolesław Bierut estis kondamnita al 7 jaroj de malliberigo pro kunlaboro kun la soveta spionagentejo
- 1935: Edvard Beneš iĝis la dua ĉeĥoslovaka prezidento
- 1938: Bretona terorisma organizaĵo Gwenn ha du eksplodigis en Pontivy monumenton memorigantan bretonan-francan union; parlamenta voĉdonado en Slovakio
- 1939: Germana okupado de Pollando: 52 loĝantoj de Bochnia kaj ĉirkaŭaĵoj estis pafekzekutitaj de germanoj, kaj en Balczewo apud Inowrocław 17 personoj; en Ĝenerala Gubernio aperis ordono de prezidento de Varsovio Oskar Dengel pri deviga registro de judaj havaĵoj; brita aerarmeo atakis Wilhelmshaven
- 1940: Gestapo arestis en Silezio ĉ. 350 polajn skoltojn kaŝe batalantajn; Wehrmacht transdonis de Rothenburg al Gestapo 56 pastrojn, kapelanojn kaj polajn oficirojn; Adolf Hitler subskribas Operacon Barbaroso (por atingi naftejojn de Kaspia maro); Albana Fronto: italaj krozŝipoj kaj destrojeroj pripafis grekajn poziciojn apud Lukova (Distrikto Sarandë)
- 1941: Gestapo arestis 456 soldatojn de la Asocio de Armita Batalado en Katowice; en Pszczyna oni transdonis al Gestapo 13 polojn, kiuj en personaj dokumentoj sekretigis partoprenon en Sileziaj Ribeloj aŭ antaŭmilitan politikan aktivecon; germanoj arestis polan organizanton de flankataka-spiona grupo, Jerzy Iwanow-Szajnowicz, kiu interalie en Grekio sinkigis du ŝipojn (li sukcesis fuĝi de malliberejo)
- 1942: Operaco Reinhardt: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Jedlnia apud Pionki 20 judojn; deklaro de Aliancanoj (Belgio, Britio, Ĉeĥoslovakio, Franca Nacia Komitato, Grekio, Jugoslavio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Pollando, Sovetunio kaj Usono) kondamnanta politikon de holokaŭsto fare de Tria Regno; Orienta Fronto: rezulte de tritaga batalo trupoj de Sud-Okcidenta kaj Voroneĵa Frontoj rompis italan-germanan defendon sur longeco de 200 km komencante postkuron; Hungario: komunista radiostacio anoncis programon de la Nacia Sendependeca Fronto
- 1943: Ordnungspolizei pafmortigis en okupita Pollando 77 civilulojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Biłgoraj embuskis kontraŭ ĝendarmoj - 8 pereis, 2 vundiĝis; en Minska regiono soveta partizana brigado batalis kontraŭ brigado de la Pola Enlanda Armeo; japana aviado atakis Kunmingon; Balkana Fronto: Wehrmacht kun kunlaboristoj ekatakis norde de Sarajevo Jugoslavajn Partizanojn - la 28-an de decembro rompis ĉirkaŭigon
- 1944: Gestapo pafmortigis apud Lidzbark 12 personojn pro nutrado de partizanoj; Pola Rezistomovado: NKVD arestis komandanton de subareo Rzeszów kiu paktis pri malliberigo de soldatoj kaj kreo de 24-a Infanteria Divizio de popola Pola Soldataro; nokte de la 18-a/19-a de decembro brita aerarmeo bombis la bazon de Kriegsmarine en Gdynia, definitive ĝin malmovigante kun sinkigo de diversaj ŝipoj; 790 maristoj pereis kaj 80 vundiĝis rezulte de tajfun-atako al usona ŝiparo sur Filipina Maro - 3 destrojeroj, unu krozŝipo kaj 5 aviadilaj ŝipoj sinkis kaj 3 aliaj difektiĝis; Balkana Fronto: en Montenegro taĉmentoj de 3-a Sturma Divizio liberigis Podgoricon; sieĝo de Bastogne komencita; unua numero de la franca gazeto "Le Monde" aperis
- 1945: Urugvajo iĝis membro de Unuiĝintaj Nacioj
- 1950: Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio: partizana gvidanto Viliam Zingor estas ekzekutita en Bratislavo
- 1956: Japanio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1958: Niĝero proklamis sin respubliko
- 1961: Indonezio atakis Nederlandan Nov-Gvineon
- 1966: Malkovro de Epimeteo, unu el satelitoj de Saturno (dum la unuaj 12 jaroj false identigata kiel Jano)
- 1970: Eŭropa konsorcio Airbus fondiĝis; pola laborista decembra ribelo: Dum protesto de laboristoj kontraŭ prezaltigo la armeo ĉirkaŭis Ŝipfarejon en Szczecin, kaj komencis pafi; en Elblongo okazis bataletoj, al urboj de norda Pollando aliĝis Bialistoko, Nysa, Oświęcim, Varsovio kaj Vroclavo, kie okazis strikoj, tamen mallongdaŭraj kaj pli malgrandaj
- 1976: Zuriko: sur aviadilejo oni interŝanĝis sovetan disidenton kaj politikan malliberulon Vladimir Bukovskij kontraŭ ĉilia komunista gvidanto Luis Corvalán
- 1978: Dominiko aniĝis al UN
- 1979: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis Konvencion pri forigo de ĉiu diskriminacia formo kontraŭ virinoj
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a direktis leteron al generalo Wojciech Jaruzelski kun apelacio pri nuligo de la milita stato en Pollando - responde la generalo sugestis, ke la militjuro estis „pli malgranda malbono” kontraste al ŝajna ekstera interveno
- 1986: Rio-grupo fondiĝis - organizaĵo por 8 landoj de Sudameriko kaj Karibio celanta plibonigi kunlaboron ene de Latinameriko
- 1987: Lanĉo de la unua versio de komputila programlingvo Perl
- 1991: En Ĝibuto armeo pripafis kolektitan homamason rezulte de kio 59 personoj pereis
- 1992: Kim Young-Sam kiel unua civilulo gajnis prezidentan baloton en Sud-Koreio
- 1994: Bulgara Socialisma Partio gajnis parlamentan baloton; en Francio estis malkovrita groto Chauvet - Monda heredaĵo de Unesko ekde 2014
- 1997: HTML 4.0 estis publikigita de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
- 1998: Pola Sejmo reĵetis vetoon de prezidento Aleksander Kwaśniewski pri la Instituto pri Nacia Memoro
- 2001: Eduard Kokojti iĝis prezidento de neagnoskita ŝtato Sud-Osetio
- 2002: Premiero de la novzelanda filmo La Mastro de l' Ringoj: La Du Turoj
- 2005: Evo Morales gajnis prezidentajn balotojn en Bolivio
- 2007: Julija Timoŝenko iĝis duafoje ĉefministrino de Ukrainio
- 2009: Premiero de la usona-brita filmo Avatar, reĝisorita de James Cameron; en Rusio ekfunkciis grandrapida trajno "Sapsan" de RZD; de la koncentrejo Aŭŝvico oni ŝtelis superenirejan germanlingvan skribaĵon Arbeit macht frei - post retrovo la surskribaĵo estis konservita, kaj super la pordego restis kopio
- 2011: Rezulte de sinko de naftoplatformo sur Oĥotska Maro 53 personoj pereis
- 2013: Parizo: unua enplanto de "tute" artefarita koro ĉe Hôpital Européen Georges-Pompidou
- 2016: Saad Hariri la duan fojon iĝis ĉefministro de Libano
- 2017: Sebastian Kurz iĝis federacia kanceliero de Aŭstrio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Volodimir Zelenskij: dum unu tago oni sukcesis revenigi kurenton por 6 mln da homoj — la plej malfacila situacio estas en Kieva provinco, Lvova provinco kaj Vinica provinco kaj ties ĉefurboj — en Kievo revenis varmigado, en la provinco 600 mil loĝantoj sen kurento; pasinttage ukrainoj refutis rusajn atakojn en 15 lokoj de Luganska provinco kaj Donecka provinco, nokte Rusia armeo atakis 9 provincojn de Ukrainio, ne malpli ol 4 civiluloj pereis; Defend-Ministerio de Ukrainio informis, ke al varmega linio "Mi volas vivi" telefonis pli ol 1,2 mln da rusoj — ĝi instruas kiel subiĝi por unuopuloj kaj taĉmentoj; en kelkaj lokoj de okupata Zaporiĵa provinco rusoj enkondukis elirblokadon; centro de Ĥersono pripafita de rusoj
Naskiĝoj
- 1418: Alberto la 6-a, duko de Aŭstrio (m. 1463)
- 1499: Justus Menius, germana teologo kaj reformanto (m. 1558)
- 1626: Kristina, reĝino de Svedio (m. 1689)
- 1661: Christopher Polhem, sveda scienculo, fizikisto, industriisto, mineralogo kaj mininĝeniero (m. 1751)
- 1707: Charles Wesley, kunfondinto de metodisma movado (m. 1788)
- 1714: Miklós József Esterházy, hungara nobelo kaj mecenato (m. 1790)
- 1787: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa fiziologo, anatomo, biologo, poeto kaj filozofo (m. 1869)
- 1810: Sándor Asbóth, hungara oficiro partopreninta la liberecbatalon de Hungara revolucio de 1848 kaj generalo en la Usona Enlanda Milito, usona ambasadoro en Argentino kaj Urugvajo (m. 1868)
- 1820: Sokrates Starynkiewicz, rusa generalo, prezidanto de Varsovio (m. 1902)
- 1846: Gusztáv Kőrösmezei, hungara aktoro (m. 1940)
- 1856: Joseph John Thomson, angla fizikisto Nobelpremiita (m. 1940)
- 1860: Franz Kranewitter, aŭstra dramisto (m. 1938)
- 1863: Franz Ferdinand, arkiduko de Aŭstrio, murdita (m. 1914)
- 1865: József Miletz, hungara poŝtŝparkasa oficisto kaj Pioniro de Esperanto aganta en Budapeŝto kaj Kispesto (m. 1915)
- 1866: Ilona Karay, hungara mirinfano, poetino sinmortiginta (m. 1881)
- 1866: Aleksandr Protopopov, rusa politikisto, ministro pri internaj aferoj, ekzekutita (m. 1918)
- 1870: Gyula Szentessy, hungara poeto (m. 1905)
- 1871: Jan Kotěra, ĉeĥa arkitekto, pentristo kaj grafikisto (m. 1923)
- 1874: Heinrich Schmidt, germana filozofo, pedagogo, arkivisto (m. 1935)
- 1875: Lajos Kolumbán, hungara etnografo kaj instruisto (m. 1958)
- 1877: István Biás, hungara historiisto (m. 1950)
- 1878: Josif Stalin, soveta diktatoro (m. 1953)
- 1879: Paul Klee, svisa-germana pentristo (m. 1940)
- 1883: Sándor Szilágyi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, murdita de Gestapo (m. 1944)
- 1887: Franz Schnabel, germana historiisto (m. 1966)
- 1892: Mikola Kuliŝ, ukraina verkisto, reĝisoro, dramaturgo, socia aganto, ĵurnalisto, redaktoro kaj pedagogo, unu el reprezentantoj de pafita renesanco (m. 1937)
- 1897: Fletcher Henderson, usona pianisto kaj komponisto (m. 1952)
- 1899: Peter Wessel Zapffe, norvega verkisto, filozofo kaj montgrimpisto (m. 1990)
- 1900: Nikolao Nekrasov, rusa ĵurnalisto, esperantlingva verkisto kaj tradukisto, kunfondinto de "La Nova Epoko", okupiĝanta pri kosmoglotiko, kontribuanta al EdE, kunfondinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj kaj redaktoro de ĝia gazeto "La Nova Etapo", murdita (m. 1938)
- 1902: Imre Seidner, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1983)
- 1903: László Debreczeni, rumania hungara arthistoriisto, grafikisto (m. 1986)
- 1906: Zoltán Zelk, hungara poeto kaj verkisto (m. 1981)
- 1910: Rudolf Georg Fischer, aŭstra-germana slavisto (m. 1971)
- 1913: Willy Brandt, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio Nobelpremiita (m. 1992)
- 1916: Franciszek Kornicki, pola subkolonelo partopreninta batalon de Anglio (m. 2017)
- 1921: Jurij Nikulin, sovetia, rusia klaŭno (m. 1997)
- 1924: Árpád Szöllősi, rumania hungara ĉefkuracisto en Epidemiafera Stacio de Distrikto Mureș
- 1931: Tibor Gyurkovics, hungara poeto, psikologo, verkisto (2008)
- 1937: Janusz Onyszkiewicz, pola politikisto, montogrimpanto, speleologo
- 1943: Keith Richards, brita gitaristo, kunkreinto de The Rolling Stones
- 1945: Dénes Keresztes, rumania hungara psikologo, redaktoro (m. 1996)
- 1946: Steve Biko, sudafrika kontraŭapartisma aktivulo (m. 1977)
- 1946: Steven Spielberg, usona filmreĝisoro, scenaristo kaj produktoro
- 1951: Zoltán Böszörményi, hungara verkisto, redaktoro
- 1963: Pierre Nkurunziza, prezidento de Burundo (m. 2020)
- 1963: Brad Pitt, usona aktoro
- 1968: Alejandro Sanz, hispana muzikisto, komponisto kaj kantisto
- 1971: Arantxa Sánchez Vicario, hispana tenisistino
- 1977: Axel Christofer Hedfors, sveda diskĵokeo
- 1978: Katie Holmes, usona aktorino
- 1979: Éva Bálint, hungara aktorino
- 1980: Christina Aguilera, usona kantistino, aktorino kaj aŭtorino de tekstoj
- 1989: Ashley Benson, usona aktorino
- 2001: Billie Eilish, usona kantistino kaj kantkomponistino
Mortoj
- 1133: Hildeberto de Lavardin, franca episkopo kaj verkisto (n. 1056)
- 1399: Eckart von Pernegg, katolika episkopo de Chiemsee
- 1442: Pierre Cauchon, franca episkopo kaj diplomato (n. 1371)
- 1657: Diederich von dem Werder, germana tradukisto, militisto kaj diplomato (n. 1584)
- 1737: Antonio Stradivari, itala liutfaristo (n. 1644)
- 1751: Kilian Ignaz Dientzenhofer, bohema arkitekto (n. 1689)
- 1779: Ferenc Faludi, hungara pastro, verkisto, politikisto (m. 1704)
- 1803: Johann Gottfried Herder, germana poeto, tradukisto, teologo kaj filozofo (n. 1744)
- 1815: Dániel Crudy, slovaka luterana pastro, instruisto, superintendanto (n. 1735)
- 1829: Jean-Baptiste Lamarck, franca botanikisto kaj biologo, fondinto de la paleontologio de la senvertebruloj (n. 1744)
- 1848: Bernard Bolzano, ĉeĥa matematikisto, filozofo, logikisto, teologo, didaktikisto kaj katolika pastro (n. 1781)
- 1879: Friedrich Emmerling, germana juvelisto, urbestro, politikisto (n. 1801)
- 1892: Richard Owen, angla biologo, kompara anatomo kaj paleontologo (n. 1804)
- 1903: Augusto Elias da Silva, brazila fotisto, fondinto de Brazila Spiritisma Federacio (n. 1848)
- 1919: Horatio Parker, usona komponisto (n. 1863)
- 1932: Eduard Bernstein, germana politikisto, ideologo de la germana socialdemokratio (n. 1850)
- 1933: János Révész (Riszdorfer), hungara pastro, redaktoro, verkisto (n. 1863)
- 1959: István Ráth-Végh, hungara juristo kaj verkisto (n. 1870)
- 1965: Lajos Karádi Nagy, rumania hungara sportĵurnalisto (n. 1886)
- 1968: Stanisław Pigoń, pola historiisto kaj profesoro pri la pola literaturo (n. 1885)
- 1969: Pjatro Hlebka, sovetia belorusa poeto, tradukisto kaj lingvisto (n. 1905)
- 1971: Abelardo Rodrigues, brazila advokato kaj art-kolektanto (n. 1908)
- 1972: Lajos Székely, hungara ĵurnalisto kaj ekonomikisto (n. 1881)
- 1976: János Bartalis, rumania hungara poeto (n. 1893)
- 1976: Mária Földes, hungara-juda dramistino sinmortiginta (n. 1925)
- 1980: Ödön Palasovszky, hungara verkisto, poeto, reĝisoro, aktoro (n. 1899)
- 1986: László Debreczeni, rumania hungara arthistoriisto, grafikisto (n. 1903)
- 1987: Warne Marsh, usona ĵaz-saksofonisto de malpasia ĵazo (n. 1927)
- 1995: Konrad Zuse, germana inĝeniero, pioniro de informadiko, konstruinto de la unua komputilo funkcianta en la duuma nombrosistemo (n. 1910)
- 1997: Chris Farley, usona aktoro kaj komediisto (n. 1964)
- 2006: Joseph Barbera, usona kartunisto, kunfondinto de animacia studio Hanna-Barbera (n. 1911)
- 2008: Mark Felt, usona FBI-agento rolinta en la skandalo Watergate (n. 1913)
- 2011: Václav Havel, ĉeĥa dramisto, disidento, lasta prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj unua de Ĉeĥio (n. 1936)
- 2012: Péter Mag, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1931)
- 2013: Ronnie Biggs, angla poŝtorabisto (n. 1929)
- 2014: Virna Lisi, itala aktorino (n. 1936)
- 2016: Zsa Zsa Gabor, usona aktorino (n. 1917)
- 2018: Kazimierz Kutz, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj politikisto (n. 1929)
- 2018: Lajos Grendel, hungara verkisto, kritikisto kaj profesoro (n. 1948)
- 2019: Marron Curtis Fort, usona-germana lingvisto (n. 1938)
- 2021: Richard Rogers, brita arkitekto (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 18-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|