Lajos Grendel [lajoŝ], hungare Grendel Lajos estis hungara verkisto, kritikisto kaj profesoro vivanta en Slovakio.
Lajos Grendel naskiĝis la 6-an de aprilo 1948 en Levice, li mortis la 18-an de decembro 2018.
Biografio
Lajos Grendel apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li frekventis universitaton en Bratislavo. Ekde 1970 li komencis verkadi. Inter 1973-1992 li estis redaktoro en eldonejo Madách, poste li redaktis revuon. En 1974 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li ankaŭ edukis en universitato. Li ricevis premion Kossuth de Hungario en 1999, inter 1982-2011 ankaŭ aliajn hungarajn kaj slovakan premiojn.
Verkaro (elekto)
- noveloj, ekzemple Hűtlenek 1970; Bőröndök tartalma (Enhavo de valizoj) 1987; Vezéráldozat selektitaj noveloj 1996
- romanoj, ekzemple Éleslövészet 1981, 1998; Tömegsír 1999; Négy hét az élet (Kvar semajnoj estas la vivo) 2011
- eseoj, ekzemple Elszigeteltség vagy egyetemesség 1991
- el la verkaro estis tradukitaj al la franca: Tir à balles 1986; Les Cloches d'Einstein 1998
Fontoj