Tiu ĉi artikolo pritraktas la urbon Nysa en nuna Pollando. Same nomiĝas la veturilo Nysa produktita en la urbo. La antikva urbo Nisa ĉe rivero Meandro en Malgrandazio (greke Νύσα) en pluraj eŭropaj lingvoj ankaŭ transskribiĝas Nysa. Pri la rivero nomata pole Nysa Łużycka, ĉeĥe Lužická Nisa, suprasorabe Łužiska Nysa‚ malsuprasorabe Łužyska Nysa, en Esperanto do Luzacia Niso, vidu la artikolon Neiße.
Nysa - jen pole ekde 1945, germaneNeisse - estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021
havis loĝantaron de 42 151 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1533 homoj/km². Ĝi apartenas al samnomaj komunumo Nysa kaj distrikto Nysa.
Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Germanio, havis germanlingvan loĝantaron kaj nomiĝis Neisse. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo.