8-a de decembro
La 8-a de decembro estas la 342-a tago de la jaro (la 343-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 23 tagoj restas.
Je la 8-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1099: Apud Aŝkelon krucistoj venkis trupojn de Fatimida kaliflando el Kairo, sed ne konkeris la urbon
- 1201: Pollando: Henryk la 1-a Brodaty iĝis princo de Vroclavo
- 1427: En Frankfurto ĉe Majno oni subskribis pactraktaton kiu finis militon inter Elektoepiskopujo Majenco kaj Landgraflando Hesio
- 1432: Rekomendita de pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo por regi en Litovio Žygimantas Kęstutatis venke batalis apud Oszmiana (Grodna regiono) kontraŭ Švitrigaila, konspiranta kun la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1474: en Vroclavo estis subskribita armistico inter pola reĝo Kazimiro la 4-a kaj reĝo de Ĉeĥio Vladislao la 2-a Jogajlido unuflanke kaj reĝo de Hungario Matiaso la 1-a
- 1506: Sigismondo la Maljuna iĝis reĝo de Pollando
- 1609: Italio: en Milano oni malfermis Ambrozian Bibliotekon, la duan en Eŭropo publikan bibliotekon
- 1625: Ferdinando la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario kaj Kroatio
- 1671: Cara armeo konkeris Astraĥanon, la lastan defendejon de Stepan Razin, kozaka gvidanto de la kampara ribelo
- 1744: En norda Ĉilio oni fondis urbon Copiapó
- 1792: Henry Laurens estis unua usonano, kies korpo estis bruligita en kadavrobruligejo
- 1812: Rusaj trupoj okupis Grodnon dum la franca invado al Rusio
- 1813: Vieno: premiero de la Simfonio n-ro 7 de Ludwig van Beethoven
- 1831: Joachim Lelewel post falo de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio ekgvidis la Polan Nacian Komitaton en Francio
- 1845: Germana astronomo Karl Ludwig Hencke malkovris asteroidon Astraea
- 1854: Papo Pio la 9-a anoncis Apostolan konstitucion pri Senmakula Koncipiĝo
- 1856: En Liono oni fondis Societon de Afrikaj Misioj
- 1863: Futbala Asocio de Anglio aprobis regulojn de futbalo
- 1865: Papo Pio la 9-a kondamnis interalie moralan konsciencon kaj religian liberecon
- 1870: F. Palacký kaj F. Rieger kun grupo de ĉeĥaj politikistoj transdonis al la aŭstra kanceliero Friedrich von Beust proteston kontraŭ nacia subpremo en Aŭstrio-Hungario
- 1880: Paulus Kruger ĉe asembleo de 10 mil buroj anoncis krei Transvalan Respublikon
- 1881: Benoît Joseph Labre kaj Laŭrenco de Brindisi estis kanonizitaj de papo Leono la 13-a
- 1898: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Bathilde
- 1907: Gustavo la 5-a iĝis reĝo de Svedio
- 1907: Pola Asocio de Liberpensuloj fondiĝis
- 1912: Unua Balkana milito: Greka Armeo okupis Korçë
- 1914: Unua Mondmilito: Mara batalo de Falklandoj - britoj frakasis la germanan ŝiparon
- 1918: Pollando: Katolika Universitato de Lublin inaŭguris sian agadon post reakiro de sendependeco
- 1919: Konferenco de Parizo: Konsilio de ambasadoroj de la ŝtatoj de Entento fiksis Curzon-linion kiel orientan landlimon de Pollando kun Rusa SFSR
- 1920: En Tczew malfermiĝis Mara Lernejo, translokigita poste al Gdynia
- 1923: Pola filio de Kristana Asocio de Junaj Viroj fondiĝis
- 1925: Adolf Hitler eldonis Mein Kampf
- 1937: En Krynica-Zdrój ekfunkciis funikularo, unua en la Dua Pola Respubliko
- 1938: Lavrentij Berija anstataŭis ĉefon de NKVD Nikolaj Jeĵov
- 1939: Germana okupado de Pollando: sekureca polico pafekzekutis en Bukowiec (distrikto Wągrowiec) 107 polojn; germanoj deportis de Suwałki 7843 judojn; en Poznano el kunligo de 4 konspiraj organizaĵoj fondiĝis Volontula Soldataro de Okcidentaj Teritorioj; Rudolf Hess malfermis kanalon de Gliwice je la nomo de Adolf Hitler kiel akvovojon ligantan la urbon kun la rivero Odro; Francio: anonco de leĝo atribuanta al registaro dum la milito rajton agi per dekretoj kaze de tuja bezono
- 1940: De malliberejo Fort VII el Poznań al koncentrejo Dachau foriris transporto de polaj pastroj; Batalo de Anglio: Luftwaffe detruis la turon de Londono; Albana Fronto: greka 1-a Armea Korpuso okupis Gjirokastër; britaj trupoj atakis la italajn en Libio, kio kondukos al detruo de itala 10-a Armeo kaj forlasado de Cirenaiko fare de la italoj
- 1941: Ekstermejo Chełmno ekfunkciis; germana polico pafmortigis en Tarnów ĉirkaŭ 2000 judojn; Usono, Britio kaj ties Aliancanoj deklaris militon al Japanio; Japanio invadis britan-usonan enklavon de Ŝanhajo, Britan Malajzion, Tajlandon, Britan Hongkongon, Filipinojn kaj Nederlandan Hindion; Hitler eldonis direktivon pri transiro al defendo en la batalo de Moskvo - fino de la fulmomilito
- 1942: Nord-Orienta Fronto: germanoj senbatale okupis nordan Tunizon, en Bizerto-regiono malarmigante garnizonon de la trupoj de Vichy-reĝimo
- 1943: germana polico pafmortigis en Grabówka apud Supraśl pli ol 250 personojn; de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun 65 viroj; Grekio: germana 117-a Jäger-Divizio detruis monaĥejon Mega Spilaio kaj ekzekutis 22 monakojn kun vizitantoj kiel parto de reprezalioj, kiuj kulminis kelkajn tagojn poste dum la masakro de Kalavryta (Okcidenta Grekio)
- 1944: Orienta Fronto: en Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto atingis Danubon norde de la ĉefurbo apud Verőce, kaj sur la okcidenta riverbordo trupoj de la 3-a daŭrigante atakon laŭlonge de la rivero atingis lagon Velence, kie ili kuntuŝiĝis kun la 2-a Fronto
- 1949: Ĉinaj naciistoj forlasis Respublikon Ĉinio; en Bulgario estis malkovrita fama trezoro de oraj objektoj el antikva Trakio
- 1954: Serbaj kaj kroataj verkistoj kaj lingvistoj subskribas la t.n interkonsenton de Novi Sad (Konkludoj) pri la Serbokroata literatura lingvo - oni konkludis, ke la nacia lingvo de serboj, kroatoj kaj montenegranoj estas unu lingvo kun du prononcoj kaj ke ambaŭ alfabetoj, cirila kaj latina, estas egalaj
- 1955: Italio: en Cortina d'Ampezzo oni malfermis skisaltejojn; Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo aprobis projekton de flago
- 1956: Pola Popola Respubliko: reprezentantoj de la registaro kaj pola episkoparo subskribis t.n. Etan Interkomprenon pri reguligo de reciprokaj rilatoj, modifantan la interkomprenon de la 14-a de aprilo 1950
- 1965: Papo Paŭlo la 6-a fermis la Duan Vatikanan Koncilion
- 1966: Pli ol 200 personoj pereis rezulte de sinko de greka pramo Iraklion naviganta de Kreto ĝis Pireo; premiero de la franca-brita filmo La Granda Vagado
- 1972: Pro rompita surteriĝo kaj resupreniro dum alproksimiĝo al internacia flughaveno de Ĉikago, United Airlines Flight 553 kraŝis en loĝejan kvartalon, detruante 5 domojn kaj mortigante 45 homojn
- 1974: En Grekio okazis post diktaturo de la koloneloj nova referendumo pri forigo de monarkio - 69,2% de grekoj favoris respublikon
- 1976: Muzikalbumo Hotel California de la muzika grupo Eagles aperis
- 1977: Parizo: RER de Francilio inaŭgurita - reto de fervojoj liganta Parizon kun ĝia ĉirkaŭa regiono
- 1978: Premiero de la filmo La Cervoĉasisto
- 1979: Choe Gyuha iĝis prezidento de Sud-Koreio
- 1980: Novjorko: 25-jara usona krimulo Mark David Chapman pafmortigis John Lennon
- 1982: En Surinamo armeo arestis 15 ĉefajn opoziciulojn, kiuj estis pafmortigitaj en Paramaribo
- 1985: Bangladeŝo: Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro establita de 7 landoj
- 1991: Gvidantoj de Belorusa SSR Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ, de RSFSR Boris Jelcin kaj de Ukraina SSR Leonid Kuĉma subskribis interkonsenton de Białowieża (akton pri kreo de la KSŜ kaj samtempa malfondo de Sovetunio); Ĉeĥoslovakio agnoskis sendependecon de Ukrainio; Pollando: Radio Maryja estis fondita
- 1993: Francesco Rutelli iĝis urbestro de Romo
- 1994: Malkovro de la kemia elemento rentgenio
- 1995: Fosilejo Messel apud Darmstadt iĝis unua natura heredaĵo de Germanio deklarita Monda heredaĵo de Unesko kaj unua monda heredaĵo en Eŭropo
- 2000: Rusio: la Ŝtata Dumao aprobis melodion de sovetia himno kun nova teksto kiel Nacian Himnon de la Rusia Federacio
- 2004: Komunumo Sudamerika de Nacioj fondiĝis en Kusko
- 2005: Vaporlokomotivoj sur ĉefaj fervojlinioj estis retirigitaj en Ĉinio
- 2009: Siria enlanda milito: en serio de bombatencoj en Bagdado faritaj de Islama Ŝtato pereis 127 personoj kaj 448 vundiĝis
- 2010: Ĝenerala striko en Ĉeĥio; usona kosmoŝipo Dragon unuafoje ekflugis
- 2013: Eŭromajdano: en Kievo estis faligita kaj detruita monumento al Lenin
- 2014: En Krakovo komenciĝis proceso pri beatigo de la pastro Piotr Skarga, jezuito, verkisto kaj predikanto, reprezentanto de pola kontraŭreformacio
- 2015: Papo Francisko inaŭguris celebradon de Eksterordinara Jubileo de Mizerikordo
- 2019: Unua konfirmita kazo de kronvirusa malsano en Ĉinio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en Ukrainio ortodoksa kleriko estis kondamnita al 12 jaroj de mallibero pro transdonado de informoj pri pozicioj de ukrainaj unuoj en Lisiĉansk kaj apuda Severodoneck al rusia armeo; usona amaskomunikila entrepreno Politico agnoskis prezidanton Volodimir Zelenskij la plej influa persono en Eŭropo; Estonio, post Latvio kaj Litovio, malpermesis dissendojn de la rusia opozicia televido Doĵd, fuĝinta post komenco de la milito al Latvio; ŝtatoj de EU ne agnoskas rusajn pasportojn eldonitajn sur aneksitaj teritorioj de Ukrainio kaj Kartvelio
Naskiĝoj
- -65: Horacio, romia poeto, lirikisto kaj satiristo (m. -8)
- 1021: Vang Anŝi, ĉina oficisto, reformisto kaj poeto (m. 1086)
- 1542: Maria Stuart, reĝino de Skotlando kaj Francio (m. 1587)
- 1626: Kristina, reĝino de Svedio (m. 1689)
- 1637: Bernardo Pasquini, itala komponisto, virtuozo de klaviceno (m. 1710)
- 1642: Johann Christoph Bach I, germana komponisto (m. 1703)
- 1708: Francisko la 1-a Stefano, duko de Loreno kaj Bar, grandduko de Toskanio, imperiestro de Sankta Romia Imperio (m. 1765)
- 1723: Paul Henri Thiry d'Holbach, filozofo germana-franca, enciklopediisto (m. 1789)
- 1728: Johann Georg Zimmermann, svisa kuracisto (m. 1795)
- 1756: Maksimiliano Francisko de Aŭstrio, aŭstra nobelo, arkiepiskopo de Kolonjo, Alta majstro de la Germana Ordeno (m. 1801)
- 1765: Eli Whitney, usona inventisto kaj entreprenisto (m. 1825)
- 1782: József Bartosságh, hungara agrikulturisto kaj bienadministranto (m. 1843)
- 1795: Peter Andreas Hansen, dana-germana astronomo kaj geodeziisto (m. 1874)
- 1804: János Damjanich, hungara generalo, unu el martiroj de hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1804: Andreas Zöllner, germana komponisto kaj violonisto (m. 1862)
- 1808: Jan Jindřich Loewe, ĉeĥa filozofo (m. 1892)
- 1813: Adolph Kolping, germana romkatolika pastro kaj fondinto de pormetiista organizo (m. 1865)
- 1830: Károly Ábrai, hungara verkisto kaj politikisto (m. 1912)
- 1832: Bjørnstjerne Bjørnson, norvega verkisto Nobelpremiita (m. 1910)
- 1842: Gergely Csiky, hungara dramverkisto kaj tradukisto (m. 1891)
- 1845: Herbert Giles, brita diplomato kaj ĉinologo (m. 1935)
- 1856: Lajos Thallóczy, hungara historiisto kaj balkanisto (m. 1916)
- 1861: Georges Méliès, franca reĝisoro, iluziisto kaj filmisto (m. 1938)
- 1862: Georges Feydeau, franca verkisto (m. 1921)
- 1862: Vojtěch Rakous, juda vendisto kaj verkisto, partoprenanto de ĉeĥa-juda movado, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1935)
- 1862: Paŭlo Medem, litova vickolonelo, bankisto, postmilite en lia loĝejo kunvenadis Kaŭna Esperanto-Societo, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, kontribuanto al "Esperanto Triumfonta" kaj "Heroldo de Esperanto", membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (m. 1925)
- 1864: Camille Claudel, franca skulptistino (m. 1943)
- 1865: Jean Sibelius, finna komponisto (m. 1957)
- 1872: Jenő Janovics, hungara aktoro, reĝisoro (m.1945)
- 1886: Diego Rivera, meksika pentristo (m. 1957)
- 1886: Albert Üksip, estona aktoro kaj botanikisto (m. 1966)
- 1889: Jan Otrębski, pola lingvisto (m. 1971)
- 1889: Gyula Szalay, hungara historiisto kaj instruisto (m. 1978)
- 1890: Bohuslav Martinů, ĉeĥa komponisto (m. 1959)
- 1901: Manuel Urrutia Lleó, kuba juristo, juĝisto, prezidento (m. 1981)
- 1910: Katalin Karády, hungara aktorino kaj kantistino, justulino inter la popoloj (m. 1990)
- 1910: Franz Hampl, aŭstra historiisto (m. 2000)
- 1912: Jura Soyfer, aŭstra politika verkisto, viktimo de Buchenwald (m. 1939)
- 1912: Edith Weide, dana esperantistino, edzino de August Weide, prezidantino de Hamburga Esperanto-Societo (m. 1982)
- 1913: Carl Støp-Bowitz, norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo kaj de ISAE, preleganto de Internacia Kongresa Universitato kaj kunlaboranto de "Scienca Revuo", ĉefkunlaboranto pri zoologio kaj geologio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, membro de la Akademio de Esperanto, profesoro ĉe AIS (m. 1997)
- 1917: Klára Bihari, hungara verkistino kaj poetino (m. 1997)
- 1922: Gerhard Löwenthal, germana ĵurnalisto kaj advokato (m. 2002)
- 1925: Arnaldo Forlani, ĉefministro de Italio 1980-1981 (m. 2023)
- 1926: Joachim Fest, germana historiisto, verkisto kaj kuneldonisto de la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung (m. 2006)
- 1930: Maximilian Schell, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (m. 2014)
- 1936: David Carradine, usona aktoro (m. 2009)
- 1938: Kálmán Sebestyén, rumania hungara kulturhistoriisto (m. 2018)
- 1938: Dezső Tandori, hungara poeto, verkisto, tradukisto, okupiĝanta pri birdoj (m. 2019)
- 1943: James Douglas Morrison, usona rok-kantisto, fondinto kaj gvidanto de la rokmuzika grupo The Doors (m. 1971)
- 1944: George Baker, nederlanda kantisto, komponisto kaj muzikisto
- 1947: Wojciech Chudy, pola filozofo-personisto, etikisto kaj pedagogo (m. 2007)
- 1951: Bill Bryson, usona verkisto
- 1953: Kim Basinger, usona aktorino
- 1953: Miroslav Malovec, ĉeĥa esperantisto, kronikisto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, redaktoro de "Starto", fondinto de la ĉeĥlingva Vikipedio, kontribuanto al la Vikipedio en Esperanto, honora membro de ĈEA
- 1953: Władysław Kozakiewicz, pola stangoaltsaltisto, politike famiĝinta dum la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
- 1955: Gusztáv Mihály Hermann, rumania hungara historiisto
- 1956: Andrius Kubilius, ĉefministro de Litovio
- 1956: Pierre Pincemaille, franca orgenisto
- 1961: Ann Coulter, usona dekstra ĵurnalistino kaj verkistino
- 1966: Sinéad O'Connor, irlanda kantistino (m. 2023)
- 1967: Micuiŝi Kotono, japana voĉoaktoro
- 1973: Aba Sebestyén, rumania hungara aktoro, reĝisoro
- 1983: Levente Benedek, rumania hungara grafikisto
- 1993: AnnaSophia Robb, usona aktorino
- 1995: Álex Rins, hispana motorciklisto
Mortoj
- 899: Arnulf de Karintio, reĝo de Orientfranka imperio (n. 850)
- 993: Egberto de Treviro, germana mecenato de arto, ĉefepiskopo de Treviro (n. ĉirkaŭ 950)
- 1292: John Peckham, angla filozofo kaj teologo (n. ĉirkaŭ 1240)
- 1550: Gian Giorgio Trissino, itala humanisto, filozofo, poeto, lingvisto, diplomato kaj gramatikisto (n. 1478)
- 1550: Blosio Palladio, itala arĥitekto kaj poeto
- 1722: Elizabeto Ĉarloto de Palatinato, princino de germana Rejnlando-Palatinato, dukino de Orléans (n. 1652)
- 1807: Carl Friedrich Cramer, germana eldonisto, filologo kaj tradukisto (n. 1752)
- 1818: Johan Gottlieb Gahn, sveda kemiisto (n. 1745)
- 1830: Henri-Benjamin Constant de Rebeque, franca-svisa verkisto, filozofo, politikisto (n. 1767)
- 1864: George Boole, brita matematikisto kaj filozofo (n. 1815)
- 1894: Pafnuti Ĉebiŝev, rusia matematikisto (n. 1921)
- 1903: Herbert Spencer, brita sociologo (n. 1820)
- 1907: Oskaro la 2-a, reĝo de Svedio-Norvegio (n. 1829)
- 1910: Lajos Fülei-Szántó, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1851)
- 1915: Gaetano Perusini, itala neŭrologo (n. 1879)
- 1917: Mendele Sforim, litovia judo, verkanta en la jida lingvo kaj la hebrea lingvo (n. 1835)
- 1930: Adolphe Retté, franca verkisto, poeto, anarkiisto (n. 1863)
- 1938: Károly Aszlányi, hungara verkisto, poeto kaj ĵurnalisto (n. 1908)
- 1938: Friedrich Glauser, svisa verkisto de krimliteraturo (n. 1896)
- 1941: Miklós Kozma, hungara politikisto, ministro (n. 1884)
- 1944: János Kiss, hungara vicgeneralo (n. 1883)
- 1951: Sándor Tavaszy, hungara filozofo kaj verkisto (n. 1888)
- 1955: Domokos Vári, rumania hungara reformita pastro, poeto (n. 1886)
- 1961: Wilhelm Capelle, germana klasika filologo (n. 1871)
- 1971: Ernst Krenkel, soveta radiofoniisto, esploristo de Arkto (n. 1903)
- 1975: László Haranghy, hungara kuracisto pri patologio (n. 1897)
- 1978: Golda Meir, ĉefministrino de Israelo (n. 1898)
- 1980: John Lennon, brita muzikisto kaj komponisto, ano de The Beatles, murdita (n. 1940)
- 1982: Béla Kelemen, hungara lingvisto, vortarredaktisto (m. 1913)
- 1989: Szymon Datner, pola historiisto, partizano, esploranto de Holokaŭsto, aktivulo de la Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko (n. 1902)
- 1994: Tom Jobim, brazila komponisto, kunkreinto de Bossa Nova (n. 1927)
- 1999: Marie Bartovská, ĉeĥa esperantistino, fondintino de Esperanto-klubo en Frýdek-Místek kaj gvidantino de ĉiumonata Kafejo Esperanto, kunlaborinto de PIV pri tekstilfaka terminologio kaj de Esperanta Bildvortaro, esperantigis verkojn de Karel Čapek kaj Miloslav Švandrlík, kaj enĉeĥigis libron de Tibor Sekelj, Honora Membro de UEA kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1912)
- 1999: Péter Kuczka, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1923)
- 2003: Andrzej Wierciński, pola antropologo, filozofo kaj kabalisto (n. 1930)
- 2004: Effi Biedrzynski, germana literaturhistoriistino, publicistino (n. 1910)
- 2005: Georgij Ĵĵonov, sovetia, rusia aktoro kaj verkisto, viktimo de Stalin-reprezalioj (n. 1915)
- 2007: Wacław Karłowicz, pola katolika animzorganto, kapelano de la ribelo de Varsovio, papa ĉambelano, kunfondinto de Konspira Komitato de Katin (n. 1907)
- 2009: Tavo Burat, itala ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (n. 1932)
- 2010: Ferenc Hann, hungara arthistoriisto, muzeologo (n. 1944)
- 2013: Sándor Szokolay, hungara komponisto kaj profesoro de la Muzikakademio Franz Liszt (n. 1931)
- 2015: Herbert Prikopa, aŭstra kantisto, komponisto, aktoro (n. 1935)
- 2015: Douglas Tompkins, usona entreprenisto, ekologo, filantropo (n. 1943)
- 2016: John Glenn, usona piloto, kosmonaŭto, politikisto (n. 1921)
- 2019: Henryk Troszczyński, pola soldato de Landa Armeo, trudlaboristo informinta germanojn pri kaŝitaj tomboj de polaj oficiroj, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (n. 1923)
- 2020: Alejandro Sabella, argentina futbalisto kaj trejnisto (n. 1954)
- 2021: Sylwester Chęciński, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1930)
- 2023: Gunnar Gällmo, sveda esperantisto (n. 1946)
- 2023: Ryan O'Neal, usona aktoro (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 8-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|