Reguloj de futbalo

La reguloj de futbalo estis unue kreitaj de The Football Association (la angla futbala asocio) je la 8-a de decembro 1863. La nuna regularo konsistas el 17 reguloj:

La ludejo

Ludkampo por futbalo laŭ internacia normo

La futbala ludkampo estas ebena rektangulo sen iaj obstakloj. Normale la grundo estas laŭeble uniforma falĉita razeno, en raraj kazoj oni ludas sur "malmola grundo" aŭ sur "artefarita razeno".
La mezuro por internaciaj matĉoj: La mallongaj flankoj (golejlinio, bazlinio) estu inter 64 kaj 75 metrojn longaj, la longaj flankoj (flanklinio) estu inter 100 kaj 110 metrojn longaj. Plej ofta grandeco: 68 oble 105 m.
La ludkampaj linioj estu markitaj per blanka koloro (kutime kreto), la linioj larĝu maksimume 12 centimetrojn. Krom la eksteraj flankoj estu markitaj: la centra linio, la ekluda cirklo en diametro de 9,15 m ĉirkaŭ la ekluda punkto, la penalareo kun parta cirklo (diametro: 9,15 m), la goleja areo kaj la kornera kvaroncirklo (diametro: 1 m).
La kvar anguloj estu markitaj per stango kun flago. (La stango havu alton de minimume 1,50 metroj kaj nepre ne estu pinta).
Meze de la mallongaj flankoj troviĝas la golejo el du fostoj kaj translatoj kaj goleja reto. La distanco inter la enaj randoj de la fostoj estu 7,32 m (=8 jardoj), la suba rando de la translato estu en alto de 2,44 metroj (= 8 futoj). Fostoj kaj translato estu blankaj aŭ arĝentkoloraj

La pilko

La nombro da ludistoj

La ekipaĵo de la ludistoj

La arbitracianto

La help-arbitraciantoj

Ili estas nomataj ankaŭ liniojuĝistoj, nome la du helpantoj de la arbitracianto, kiuj atentas ĉefe ĉu la pilko transpasis la flanklinion aŭ la golejlinion.[1]

La daŭro de la matĉo

Estas du periodoj aŭ duontempoj de po tri horkvaronoj. Intertempo kutime daŭras unu horkvaronon. Kaze de nepra malegaligo, okazos aldonaj periodoj ne tiom longdaŭraj, maksimume de duonhoro entute. Kaze de ankoraŭ nepra malegaligo, okazos punŝotoj.

La lud-starto kaj restarto

La pilko dum kaj ekster la ludo

La golo

La eksterludo

La miskondutoj

La liberaj frapoj

La taĉ-reeniro

La golejo-frapo

La angulo-frapo

Notoj

  1. Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, p. 13.

Referencoj

  • Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf]

Bibliografio

  • Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 13-15.

Eksteraj ligiloj