2-a de decembro
La 2-a de decembro estas la 336-a tago de la jaro (la 337-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 29 tagoj restas.
Je la 2-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1015: Kieva Regno: princo Jaroslavo la Saĝa ektronis en Kievo
- 1291: Hungara reĝo Andreo la 3-a donis al Bratislavo urbajn privilegiojn
- 1409: Germanio: Universitato de Lepsiko fondiĝis
- 1655: Pollando: kapitulaco de Toruń dum la sveda diluvo
- 1697: Londono: unua diservo celebrata en anglikana Katedralo de Sankta Paŭlo, renovigita post la Granda incendio de Londono
- 1763: Rod-Insulo: en Newport oni malfermis unuan sinagogon sur teritorio de la nuntempa Usono
- 1804: Unua Imperio: Napoléon Bonaparte, dum kronado en la katedralo Nia Damo de Parizo proklamas sin Imperiestro de la Francoj (Napoleono la 1-a)
- 1805: Milito de la Tria Koalicio: Batalo ĉe Slavkov/Austerlitz: franca armeo frakasas armeojn de Rusio kaj Aŭstrio
- 1816: En Londono luddistoj amase detruis maŝinojn kaj laborilojn de entreprenoj
- 1823: Doktrino de Monroe deklarita de la usona prezidento James Monroe
- 1845: Usona prezidanto James K. Polk alparolis al la Usona Kongreso, ke la konkero de Sovaĝa Okcidento estas evidenta destino de Usono
- 1847: En Berlino oni verdiktis en proceso kontraŭ la pola nacia movado - 8 akuzitoj estis kondamnitaj al mortpuno, 23 al ĝisviva mallibero kaj kelkdek al longdaŭra
- 1848: Olomouc: imperiestro de Aŭstrio Ferdinando la 1-a abdikis, nova reganto iĝis Francisko Jozefo la 1-a
- 1852: Francio: Louis-Napoléon Bonaparte, nevo de Napoleono la I-a, tiam Prezidanto de la Respubliko, ne rajtanta reelektiĝi, starigis la Duan Imperion kaj ekregos kiel Imperiestro de la Francoj Napoleono la 3-a
- 1853: Pola industriisto Jan Zeh patentigis distiladon de nafto por Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
- 1875: Antonio Cánovas del Castillo la duan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1876: Japana ekonomia taggazeto „Nihon Keizai Shimbun” aperis
- 1893: Moskvo: sur Ruĝa Placo oni solene malfermis ŝtatan ĉiovendejon
- 1899: Filipina ariergardo de 60 viroj estis venkita en la batalo de Tirad-Pass (Suda Iloko), sed malfruigis usonanojn sufiĉe longe por certigi eskapon al Emilio Aguinaldo
- 1902: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Tokio
- 1907: Finnlanda Olimpika Komitato fondita
- 1908: Pu Yi iĝis imperiestro de Ĉinio
- 1914: Unua Mondmilito: Batalo de Limanowa komenciĝis, en kiu Polaj Legioj sukcese batalis kune kun la armeo de Aŭstrio-Hungario kontraŭ la Rusia Imperio; trupoj de Aŭstrio invadis Beogradon
- 1917: Unua Mondmilito: Kobarid: unua batalo de Caporetto finita
- 1918: Armenio deklaris sendependecon de Otomana Imperio
- 1919: Aviadilo W.8 de brita fabrikanto Handley Page faris sian virgan flugon
- 1920: Turk-Armena Milito finiĝis per malvenko de armenoj kaj Traktato de Aleksandropolo
- 1922: Dua Pola Respubliko: decide de Apostola Seĝo teritorioj de Supra Silezio ene de Pollando estis ekskluditaj de la germana diocezo en Vroclavo
- 1924: Kujavio: pola urbo Solec alinomiĝis al Solec Kujawski
- 1925: Germanio: rezulte de kunfandiĝo de AGFA, BASF, Bayer kaj aliaj germanaj firmaoj ekestis konzerno IG Farben
- 1927: Dum kunveno de la Komunista Partio de Sovetunio Lev Trockij estis ekskludita el la partio pro "kontraŭpartia agado"
- 1930: Granda Depresio: usona prezidanto Herbert Hoover anoncis programon de publikaj laboroj por krei laborpostenojn kaj stimuli ekonomion
- 1931: En Salvadoro okazis armea puĉo
- 1936: Polaj regopovoj en Vilno suspendis kaj poste malfondis la Societon de Belorusa Lernejo, pro kreskantaj komunistaj influoj
- 1938: Vicĉefministro kaj trezor-ministro Eugeniusz Kwiatkowski anoncis sian 15-jaran planon de la ekonomia disvolvo de Pollando
- 1939: Malfermo de la Flughaveno LaGuardia en Novjorko; Germana okupado de Pollando: Gestapo pafekzekutis en Radom 19 virojn; germana polico ordonis en regiono Oborniki deporti 142 ribelintojn; Finnlando: pakto pri reciproka helpo kaj ŝtatlimo subskribita de soveta registaro kaj la registaro de Popola Finna Respubliko
- 1940: Atlantiko: dutaga batalo pri konvojo HX-90 finita - oni sinkigis 9 ŝipojn
- 1941: Pola generalo W. Sikorski, el la pola ekzila registaro, alvenis al Moskvo, kie li dufoje renkontiĝis kun Stalin; Orienta Fronto: sude de Moskvo germana 2-a Kirasita Armeo atakis 24-an Motorigitan Korpuson, defendanta Tulan soveta 50-a Armeo, malgraŭ ĉirkaŭigo de 3 flankoj, certigis kunligitecon tra Serpuĥovo kun Moskvo; Daŭriga milito: venko de finnaj trupoj super la Ruĝa Armeo - vespere Balta Ŝiparo finis evakuon de garnizono el Hanko-duoninsulo (Finna golfo)
- 1942: Operaco Reinhardt: en vilaĝo Pobikry germanoj pafekzekutis 106 judojn de Ciechanowiec; en Vilno nazioj pafekzekutis 120 polajn aktivulojn; en Varsovia geto oni voĉdonis statutojn de Kunordiga Komisiono de Juda Nacia Komitato kaj de fondita de ĝi Juda Batal-Organizo (ŻOB); Projekto Manhattan: en Universitato de Ĉikago Enrico Fermi kaj Leó Szilárd funkciigis unuan nuklean reakciujon; Batalfronto de Mediteraneo: en itala-brita marbatalo inter Sicilio kaj Tunizio pereis ĉirkaŭ 2200 italaj maristoj
- 1943: Pola subtera juĝejo kondamnis al fifamo 4 polajn aktorojn, kiuj ekrolis en germana filmo Heimkehr; taĉmentoj de germana polico pafmortigis 76 personojn; Kampanjo de Italio: atako de Luftwaffe al haveno de Bari sinkigis 28 ŝipojn - nokta bombado de 96 Junkers Ju 88 koncernis 10 italajn ŝipojn, 7 britajn, 5 usonajn, 3 norvegajn, 2 polajn kaj 1 francan (oni sukcesis el 3 ŝipoj savi ties varojn)
- 1944: Speciala Juĝejo en Lublin kondamnis al mortpuno 5 krimulojn de la eksa koncentrejo Majdanek; Gestapo sendis 300 judinojn al trudlaboro en entrepreno en Magdeburgo; Orienta Fronto: en Hungario la ruĝa armeo okupis interalie Kaposvár; Balkanoj: en Serbio sturmaj taĉmentoj liberigis Čačak; H. Himmler kiel gvidanto de Armeo "Supra Rejno" ekkomandis distancon de Karlsruhe ĝis la svisa ŝtatlimo; renkontiĝo de Josif Stalin kun Charles de Gaulle; Hungario: en Szeged estis kreita sendependeca fronto; Birma Fronto: britaj trupoj okupis Kalemyo; Rumanio: generalo C. Sănătescu demisiis - nova ĉefministro iĝas generalo Nicolae Rădescu
- 1946: Alianca okupacio de Germanio: en Novjorko Usono kaj Britio subskribis interkonsenton pri kreo en Germanio de usona-brita okupacia zono, tiel nomata Duzono - ekvalidis la 1-an de januaro 1947; En Bratislavo komenciĝis proceso kontraŭ reprezentantoj de la slovaka ŝtato - Jozef Tiso estis mortkondamnita, kio okazis la 18-an de aprilo 1947; Pollando: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo eksplodigis 8 fervojpontojn en distrikto Sanok inter Zagórz kaj Szczawne
- 1950: Laŭ decido de Unuiĝintaj Nacioj, eksa itala kolonio Eritreo iĝis parto de Etiopio kiel aŭtonoma regiono
- 1954: Makartiismo: Usona Senato decidis admoni senatanon Joseph McCarthy, prezidanton de senata enketa komisiono, iniciatinto de vasta kontraŭkomunisma kampanjo
- 1956: Kubo: taĉmento de Fidel Castro albordiĝis per jaĥto "Granma" - simbola komenco de Kastrisma revolucio
- 1961: En nacie dissendita oratoraĵo, kuba estro Fidel Castro deklaris, ke li estas marksisto-leninisto kaj Kubo akceptas komunismon
- 1963: En bestoĝardeno en Edinburgo forpasis siria bruna urso Wojtek, adoptita de soldatoj de la Dua Pola Korpuso
- 1967: Omar Bongo iĝis prezidento de Gabono
- 1971: Ŝtatoj de Batalhalto: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj formiĝis el 6 emirlandoj
- 1975: Demokratia Popol-Respubliko Laoso estis proklamita: movado Pathet Lao renversis monarkion kaj transprenis la potencon; Trajnkapero: por serĉi liberecon en Respubliko de la Sud-Molukoj, sep sudmolukaj junuloj ostaĝigis persontrajnon
- 1976: Fidel Castro iĝis prezidento de Kubo
- 1979: En Irano rezulte de referendumo absolutan regopovon transprenis ajatolo Ruhollah Ĥomejni
- 1980: Usono: en Alasko oni kreis 8 naciajn parkojn
- 1981: Milita stato en Pollando: taĉmentoj de milico helpe de helikopteroj kontraŭbatalis okupan strikon daŭrantan de la 25-a de novembro en Supera Oficira Lernejo Fajrobrigada en Varsovio
- 1988: Benazir Bhutto iĝis ĉefministro de Pakistano, iĝante unua virino ĉi-role en la islama ŝtato
- 1989: Malaja Komunista Partio kaj malaja registaro subskribis en Hatjaj (Tajlando) pactraktaton — fino de 21-jara ribelo; en Malto komenciĝis dutaga pintokunveno de George H. W. Bush kaj Miĥail Gorbaĉov
- 1990: Du monatojn post la germana reunuiĝo okazis unua tutgermana federacia voĉdonado (apartaj elektosojloj por GDR kaj FRG) - venkis Helmut Kohl; Ĉado: Idriss Déby kun ribeluloj transprenas regopovon; Televida raportisto Toyohiro Akiyama eniris kosman spacon kiel unua japano, kiu pasigis sep tagojn en la kosmostacio Mir
- 1991: Disfalo de Sovetunio: Pollando kiel unua ŝtato oficiale agnoskis sendependecon de Ukrainio (kaj samtage Kanado)
- 1993: NASA: teamo de Kosmopramo Endeavour komencis ripari kosmoteleskopon Hubble; En Medeljino dum pafado kun sekurecaj servoj pereis kolombia narkotikisto Pablo Escobar
- 1994: Litovio: papo Johano Paŭlo la 2-a en Vatikano akceptis aŭdience prezidanton de Litovio A. Brazauskas; Litova Centro por Homrajtoj fondiĝis
- 1995: Kosmoesploro: kosmosondilo SOHO lanĉita de NASA kaj Eŭropa Kosma Agentejo por observado de la suno
- 1998: En Kioto dum kunsido de Unesko la Malnova Urbo en Lvovo eniris Mondan heredaĵon de Unesko
- 2001: Anonco de bankroto de la usona energia konzerno Enron
- 2004: Armando Guebuza gajnis prezidentajn balotojn en Mozambiko
- 2008: Post kelkmonataj sociaj protestoj taja ĉefministro Somchai Wongsawat demisiis; Werner Faymann iĝis federacia kanceliero de Aŭstrio
- 2010: Zuriko: la 21-a kaj 22-a Futbalaj Mondpokaloj estis aljuĝitaj al Rusio kaj Kataro
- 2011: En Kievo okazis grupa lotado pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
- 2012: Estinta ĉefministro Borut Pahor iĝis prezidento de Slovenio, venkinte Danilo Türk
- 2013: Malfermo de pola-ukraina limpasejo, proksime al Lubaczów
- 2015: Usono: 16 personoj pereis (en tio 2 kaŭzintoj), kaj 23 vundiĝis dum pripafado en helpocentro al malkapabluloj en San Bernardino
- 2016: Kalifornio: rezulte de incendio de noktoklubo en Oakland 36 personoj pereis kaj 2 vundiĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en malsanulejoj de Mikolajeva provinco restas 340 vunditoj post rusaj atakoj; ukraina armeo informis, ke elementojn de 13 firmaoj el okcidenta Eŭropo, Rusio utiligas dum pripafado de Ukrainio; ĝis nun ukrainoj liberigis 1331 militkaptitojn; Sergej Lavrov "erardiris", ke Rusio militas kontraŭ Ukrainio; rusa propagando nun pripensas ĉu Zelenskij estas Antikristo; post terorismaj atakoj en Hispanio sangaj sendaĵoj, kun i.a. okuloj de bestoj, atingas 10 ukrainajn ambasadejojn kaj konsulejojn en tuta Eŭropo; unua transporto de helpaĵoj aĉetitaj de litovoj atingis Ukrainion kadre de la iniciato "Ni varmigu Ukrainion", kaj Hispanio transdonis unuajn kontraŭaviadajn raketajn sistemojn HAWK; EU, grupo G7 kaj aliaj terglobaj partneroj enkondukis mondan prezlimon por nafto el Rusio transportata permare
Naskiĝoj
- 1578: Agostino Agazzari, itala komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1640)
- 1729: Friedrich August von Haeseler, germana forstisto (m. 1796)
- 1759: James Edward Smith, angla botanikisto kaj fondinto de Linea Societo (m. 1828)
- 1786: Ödön Beöthy, hungara politikisto (m. 1854)
- 1813: Matthias Alexander Castrén, finna filologo (m. 1852)
- 1823: Oscar Dickson, sveda magnato kaj mecenato de polusa esplorado (m. 1897)
- 1825: Petro la 2-a, lasta imperiestro de Brazilo (m. 1891)
- 1859: Georges Seurat, franca pentristo (m. 1891)
- 1864: Ede Kabos, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1923)
- 1869: Dezső Fehér, hungara ĵurnalisto (m. 1935)
- 1879: Feliks Stackeviĉ, belorusa instruisto de latino, verkisto, pedagogo, Esperanto-vortaristo, tradukisto (m. nekonata)
- 1882: Tibor Zima, rumania hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. post 1934)
- 1884: József Fára, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1958)
- 1884: Jean Paulhan, franca verkisto kaj publicisto (m. 1968)
- 1888: Gaetano Facchi, itala esperantisto, tradukisto, estrarano de Itala Esperanto-Federacio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, konata de esperantigita cirkulero pri la itala komerco kaj industrio (m. nekonata)
- 1890: Ernő Kahána, rumania hungara kuracisto (m. 1982)
- 1890: Károly Molter, hungara verkisto, kritikisto kaj publicisto (m. 1981)
- 1891: Otto Dix, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1969)
- 1896: Jaume Grau Casas, kataluna esperantisto, poeto, tradukisto, redaktoro de "Kataluna Esperantisto", prezidanto aŭ sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, enprizonigita pro kataluna naciismo, kies taglibro Tagoj kaj ruinoj estis esperantigita kaj la persona arkivo transprenita de Kataluna Esperanto-Asocio (m. 1950)
- 1896: Jan Drewnowski, pola filozofo, logikisto, katolika pensanto (m. 1978)
- 1898: Edwin Müller, aŭstra-usona filatelisto (m. 1962)
- 1900: Irén Becski, rumania hungara poetino, psikologino (m. 1982)
- 1908: Gábor Molnár, hungara ĉasisto kaj verkisto (m. 1980)
- 1909: Gyárfás Kurkó, rumanihungara politikisto, publicisto, verkisto (m. 1983)
- 1915: István Olajos, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1944)
- 1915: Karel Filip, ĉeĥa esperantisto, katolika pastro, vortaristo (m. 2001)
- 1923: György Belia, hungara literaturhistoriisto (m. 1982)
- 1923: Maria Callas, greka operkantisto, drama sopranistino, primadono de la jarcento (m. 1977)
- 1923: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, sovetia, rusia ekonomikisto, grave kontribuinta al perestrojko kaj glasnosto (m. 2005)
- 1926: Miloš Macourek, ĉeĥa verkisto kaj filmisto (m. 2002)
- 1937: Líviusz Gyulai, hungara grafikisto (m. 2021)
- 1939: Humphrey Tonkin, brita-usona esperantisto, profesoro pri anglalingva literaturo, rektoro, kunfondinto de Junularo Esperantista Brita, prezidanto de TEJO, fondinto kaj redaktoro de "Kontakto", prezidanto de UEA, prezidanto de Esperantic Studies Foundation kaj membro de AIS San-Marino, estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj
- 1942: Venelin Mitev, bulgara filologo, ĵurnalisto, eldonisto, esperantlingva verkisto kaj tradukisto de Esperanto-poetoj, ĉefredaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "Esperanto Panorama" (bulgarlingva), aŭtoro de Tradukarto (m. 2021)
- 1944: Ibrahim Rugova, kosova verkisto, prezidento de Kosovo (m. 2006)
- 1944: Botho Strauss, germana verkisto kaj dramaturgo
- 1946: Gianni Versace, itala fasonisto de vestoj kaj teatrokostumoj (m. 1997)
- 1946: Márta Bálint, hungara aktorino
- 1950: Paul Watson, kanada aktivulo por bestaj rajtoj, kunkreinto de Greenpeace, fondinto de Sea Shepherd
- 1957: Hajnal Tomos, B., rumania hungara poetino
- 1960: Gyöngy Kiss Kovács, rumania hungara historiistino, redaktorino
- 1964: Francisco Javier Moleón, hispana oficisto de UEA, verkisto, membro de Hispana Opo, redaktoro de "Kontakto", kontribuanta al "Beletra Almanako"
- 1966: István Berszán, hungara literatursciencisto, porinfana verkisto, universitata instruisto
- 1968: Lucy Liu, usona aktorino
- 1977: Mária Botházi, rumania hungara ĵurnalistino
- 1978: Chris Wolstenholme, angla muzikisto
- 1978: Nelly Furtado, kanada kantistino, aktorino kaj komponistino
- 1981: Britney Spears, usona popkantistino kaj dancistino
- 1999: Kelvin Kiptum, kenja maratonisto (m. 2024)
Mortoj
- 537: Silverio, papo, sanktulo
- 1381: Jan van Ruusbroec, brabanta mistikulo (n. 1293)
- 1463: Alberto la 6-a, duko de Aŭstrio (n. 1418)
- 1515: Gonzalo Fernández de Córdoba, andaluza nobelo, hispana politikisto kaj militisto (n. 1453)
- 1547: Hernán Cortés, hispana esploristo kaj konkistadoro de Meksiko (n. 1485)
- 1594: Gerardus Mercator, flandra kartografo, matematikisto (n. 1512)
- 1723: Filipo de Orléans, franca duko, politikisto kaj generalo (n. 1674)
- 1755: Marianus Brockie, skota benediktano kaj teologo (n. 1687)
- 1774: Johann Friedrich Agricola, germana komponisto, orgenisto, pedagogo, muzikverkisto (n. 1720)
- 1804: Philippe Lebon, franca kemiisto (n. 1767)
- 1810: Philipp Otto Runge, germana pentristo kaj desegnisto (n. 1777)
- 1814: Markizo de Sade, franca verkisto (n. 1740)
- 1815 Jan Potocki, pola verkisto, esploristo de slavaj antikvaĵoj, vojaĝisto, historiisto, politikisto (n. 1761)
- 1843: Pehr von Afzelius, sveda profesoro pri medicino (n. 1760)
- 1857: Friedrich Wilhelm von Jagow, prusa generalo (n. 1771)
- 1859: John Brown, usona kapitano dum la Usona Milito de Sendependeco, aboliciisto, ekzekutita (n. 1800)
- 1869: György Ruzitska, hungara komponisto, pedagogo (n. 1789)
- 1872: Wincenty Pol, pola poeto, etnografo kaj profesoro pri geografio (n. 1807)
- 1881: Jenny Marx, germana nobelino, edzino de Karl Marx (n. 1814)
- 1886: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (n. 1823)
- 1892: Jay Gould, usona riĉegulo kaj gvidanto de usona fervoja asocio (n. 1836)
- 1899: Miklós Szontagh, hungara kuracisto, balneologo, botanikisto (n. 1843)
- 1914: Leopold Pfaff, aŭstra juristo (n. 1837)
- 1918: Edmond Rostand, franca poeto (n. 1868)
- 1935: Gyula Várhelyi, rumania hungara historiisto, publicisto (n. 1891)
- 1941: Edward Rydz-Śmigły, pola militisto, politikisto, marŝalo, ĉefkomandanto dum la germana invado en Pollandon (n. 1886)
- 1943: René de Saussure, franca matematikisto, aŭtoro de la ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto, konata de la principo Neceso kaj sufiĉo, redaktoro de "Internacia Scienca Revuo", interlingvisto proponinta Nov-Esperanton (n. 1868)
- 1944: Filippo Tommaso Marinetti, itala ideologo pri itala faŝismo, poeto, eldonisto, kunkreinto de futurismo (n. 1876)
- 1958: Jekaterina Kuskova, rusia politikistino, ekonomikistino kaj ĵurnalistino, kunfondintino de la Rusia Socialdemokrata Partio kaj de la Konstitucia Demokratia Partio (n. 1859)
- 1958: Kálmán Sass, rumania hungara reformita pastro, politika malliberulo (n. 1904)
- 1962: Vencel Bíró, hungara historiisto, verkisto, profesoro (n. 1862)
- 1963: Thomas Hicks, brita-usona maratonkuristo (n. 1875)
- 1965: Josef Riedler, aŭstra politikisto kaj pedagogo (n. 1873)
- 1966: Luitzen Egbertus Jan Brouwer, nederlanda matematikisto (n. 1881)
- 1967: László Donáth, hungara reformita pastro, verkisto (n. 1883)
- 1969: Kliment Voroŝilov, ukraina bolŝeviko, popolkomisaro (n. 1881)
- 1974: Hana Benešová, ĉeĥa edzino de ĉeĥoslovaka prezidento Edvard Beneš, reprezentantino de Ruĝa Kruco (n. 1885)
- 1975: Piroska Balogh B., hungara aktorino (n. 1904)
- 1977: György Fáskerthy, hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj redaktoro (n. 1923)
- 1990: Aaron Copland, usona komponisto kaj pianisto (n. 1900)
- 1990: János Duka, rumania hungara folkloristo kaj poeto (n. 1907)
- 1993: Pablo Escobar, kolombia politikisto, caro de kokaino, respondeca pri multaj krimoj (n. 1949)
- 1995: Mária Telkes, hungara-usona inventistino kaj kemiistino (n. 1900)
- 2002: Arno Peters, germana historiisto kaj kartografo (n. 1916)
- 2002: Mal Waldron, usona pianisto de moderna ĵazo (n. 1925)
- 2002: Ivan Illich, aŭstra filozofo (n. 1926)
- 2004: István Kiss, rumania hungara biologo (n. 1926)
- 2015: Ignat Florian Bociort, rumana esperantisto, lekciisto de la rumana lingvo, rumana literaturo kaj monda literaturo, enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en filologiajn fakultatojn, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio, aŭtoro de E-lerniloj, interlingvisto, profesoro de AIS, honora membro de UEA (n. 1924)
- 2015: Ferenc Juhász, hungara poeto (n. 1928)
- 2017: Jerzy Kłoczowski, pola historiisto (n. 1924)
- 2019: D. C. Fontana, usona televida scenaristino (n. 1939)
- 2020: Valéry Giscard d’Estaing, prezidanto de Francio 1974-1981 (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 2-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|