14-a de decembro
La 14-a de decembro estas la 348-a tago de la jaro (la 349-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 17 tagoj restas.
Je la 14-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 867: Hadriano la 2-a iĝis papo
- 872: Johano la 8-a iĝis papo
- 1287: Sur apudmaraj teritorioj de Malaltaj Landoj, poste en Sankta Romia Imperio kaj aliaj landoj pro katastrofa inundo, kaŭzita de ŝtormo sur Norda Maro, mortis 50-80 mil homoj - post rompo de istmo estiĝis Zuiderzee
- 1542: Maria Stuart kiel semajna bebo iĝis reĝino de Skotlando post la morto de Jakobo la 5-a
- 1547: Pol-litova nobela familio Radziwiłł ricevis princan titolon
- 1575: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: princo de Transilvanio Stefano Báthori iĝis reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litovio
- 1586: En Grandprinclando Litovio, unuafoje en Orienta Eŭropo, oni faris sekcon de mortinto – Stefan Batory
- 1658: Pola militisto Stefan Czarniecki fronte de pola kavalerio atingis tra glaciigita markolo Eta Belto danan insulon Als rekonkerante ĝin de svedoj
- 1697: Karolo la 12-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1788: Karlo la 4-a iĝis reĝo de Hispanio
- 1795: Imperiestrino Katerina la 2-a eldonis dekreton pri alligo de parto de la teritorio de Grandprinclando Litovio al la Rusia Imperio, kaj ĝia disdivido en du guberniojn Vilno kaj Slonim
- 1819: Alabamo fariĝis la 22-a ŝtato de Usono
- 1833: Germana "orfo de Eŭropo" Kaspar Hauser estis en Ansbach morte vundita de nekonato
- 1862: En Minsko estis observata norda brilo
- 1890: En Germana Imperiestra Regno fondiĝis Asocio por Defendo kontraŭ Antisemitismo
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Ornamento
- 1896: Skotlando: en Glasgovo ekfunkciis metroo kiel tria en la mondo
- 1900: Kvantuma mekaniko: germana teoria fiziksto Max Planck anoncis formulon nomitan poste leĝo de Planck
- 1904: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon 552 Siegelinde
- 1906: Unua germana U-boato, SM U-1, ekservis
- 1911: Ekspedicio de Amundsen al la Suda Poluso: unua ekspedicio gvidata de Roald Amundsen atingis sudan poluson
- 1913: Grekio aneksis Kreton
- 1916: En referendumo danoj konsentis vendi Danan Okcidentan Hindion
- 1918: Ĉeĥoslovaka armeo okupis Liberec, kiun germanoj konsideris administra centro de la provinco Germana Bohemio (Deutschböhmen)
- 1918: Unuafoje en Britio virinoj voĉdonis en elektoj kaj ricevis la rajton kandidatiĝi al parlamento
- 1922: Dua Pola Respubliko: ŝtatestro Józef Piłsudski transdonis en Varsovio regopovon al prezidento Gabriel Narutowicz
- 1923: Dua registaro de la pola ĉefministro Wincenty Witos falis
- 1927: Irako anoncis sendependecon (de Unuiĝinta Reĝlando)
- 1928: Premiero de la filmo Przedwiośnie, laŭ samnoma romano Antaŭprintempo de la pola verkisto Stefan Żeromski, reĝisorita de Henryk Szaro
- 1931: Firmao Bentley estis aĉetita de aŭtomobilfirmao Rolls-Royce
- 1931: Nederlando: fondkunveno de Nacisocialisma Nederlanda Movado okazis en Utrecht - iniciatita de Anton Mussert
- 1932: En Slovakio, post eksiĝo de Géza Szüllő, Johano Esterházy estis elektita prezidanto de Nacia Hungara Kristana Socialista Partio
- 1935: T. Masaryk pro malbona sanstato demisiis kiel prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Bydgoszcz/Bromberg fondiĝis unua germana teatro en okupata Pollando; Hans Frank enkondukis en Ĝenerala Gubernio trudlaboron por pola junularo en la aĝo de 14-16 jaroj; post komenco de la Vintra milito fare de Sovetunio ĝi estis ekskludita de la Ligo de Nacioj; Konsilantaro de Pola Diasporo en Usono transdonis al dispono de la pola prezidento en Parizo 13 mil dolarojn; Adolf Hitler instigis Wehrmacht ekplani invadon al Norvegio (Operaco Weserübung)
- 1940: Albert Forster anoncis germanigon en sia regiono de plimulto de poloj, kiu komence ampleksus 102 mil personojn, unuavice kun altaj profesiaj kvalifikoj, bezonatajn por ekonomio; Pola ekzila registaro: Cyryl Ratajski iĝis Ĉefdelegito por Ĝenerala Gubernio
- 1941: Orienta Fronto: sur centra segmento la trupoj de 50-a Armeo de Okcidenta Fronto liberigis Jasnaja Poljana; memstara brigado de Karpataj Pafistoj sub komando de pola generalo S. Kopański ricevis ordonon rompi germanajn poziciojn apud Ghazala (okcidente de Tobruk) en Libio; Atlantiko: batalo pri konvojo HG-76 komencita (ĝis la 23-a de decembro)
- 1942: En distrikto Zamość dum pacordigo fare de germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj estis murditaj kelkdeko da vilaĝanoj en Komarów-Osada; registaro de Etiopio anoncis, ke la lando troviĝas en stato de milito kun landoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio; generalo Charles de Gaulle kaj ministro Anthony Eden subskribis en Londono interkonsenton pri resuverenigo de la rajtoj de Francio rilate Madagaskaron; Franca Gujano aliĝis al generalo de Gaulle
- 1943: Militkrimoj: supera komandanto de SS kaj de polico en Galicio anoncis mortpunon, fare de provizora juĝejo, de 55 poloj; diversaj policoj pafmortigis en okupita Pollando ĉ. 350 personojn; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Kraśnik ekregis minejon de fosforitoj en Annopol kun riparejo de aŭtomobiloj, kaj alia el Zamość-regiono en Tarnogóra embuskis kontraŭ taĉmento de germanaj ĝendarmoj kaj polico; Ĉerkaso estis rekonkerita de germanaj invadintoj fare de trupoj de la sovetunia 2-a Ukraina Fronto; nacia himno de Sovetunio estis aprobita
- 1944: Inter Pińczów kaj Działoszyce, en atenco farita de partizana taĉmento pereis germana komandanto de la punlaborejo de la ekstermejo Treblinka Theodor van Eupen kaj tri aliaj personoj; aviado de sovetunia Balta Ŝiparo atakis havenon en Liepāja; nomoj de 11 rajonoj de Krimea ASSR estis ŝanĝitaj de krime-tatara kaj germana al la rusa lingvo; ŝtatigo de ĉefaj karbominejoj en Francio; Komitato por la Liberigo de la Popoloj de Rusio, kunsidinta en Prago, eldonis la Manifeston de Prago
- 1946: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ekposedis sian sidejon en Nov-Jorko
- 1947: En Madrido malfermiĝis stadiono Santiago Bernabéu
- 1948: En Usono oni patentigis unuan videoludon
- 1950: Premiero de itala religia filmo Francesco, giullare di Dio, reĝisorita de Roberto Rossellini, kiu prezentas la vivon de Sankta Francisko el Asizo; Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj starigis Oficejon de Alta Komisiito pri Rifuĝintoj
- 1955: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Laoso, Portugalio kaj Rumanio aniĝis al UN; En Norda Afriko, Hinda Oceano, Sud-Orienta Azio videblis ringa suna eklipso
- 1958: Sovetunia ekspedicio atingis la sudan poluson de neatingebleco
- 1959: Makarios la 3-a iĝis unua prezidento de Kipro
- 1960: Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo fondiĝis; Konvencio de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Eduko alprenita
- 1970: Pola laborista ribelo de Marbordo komencita pro granda prezaltigo de manĝeblaj produktoj - sange subpremita
- 1972: Kosma esplorado: dum la lasta misio de Projekto Apollo, Harrison Schmitt kaj Eugene Cernan de Apollo 17 kiel la lastaj homoj promenis sur la surfaco de la Luno
- 1977: En Ukrainio ekfunkciiĝas unua nuklea reakciujo de la nuklea centralo de Ĉernobilo
- 1980: En Varsovio okazis Unua Tutpollanda Kunveno de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato de Kamparanoj "Vilaĝa Solidareco" - en Varsovia Politekniko partoprenis 1200 agrikulturistoj el la tuta Pollando
- 1981: Post enkonduko de la milita stato en Pollando en kelkaj entreprenejoj oni ekpreparis protestan agadon - pro tio la armeo ĉirkaŭis Ŝipfarejon de Gdansko; Israelo aneksis altaĵojn Golan okupatajn ekde fino de la sestaga milito
- 1989: Libera voĉdonado okazis en Ĉilio post 16-jara paŭzo, post kiam balotantoj antaŭe malakceptis daŭran regadon de A. Pinochet; viva ĉeno estas organizita ĉirkaŭ la konstruaĵo de Nacia Asembleo de Bulgario kun peto nuligi Artikolon 1 de la Konstitucio de Popola Respubliko Bulgario
- 1990: Ĉefministro de Pollando Tadeusz Mazowiecki, konsiderante prezidentan voĉdonadon kiel personan malvenkon, demisiis kune kun sia registaro
- 1993: 12 kroataj laboristoj de hidroelektra centralo estis mortigitaj en Alĝerio - tiutempe arabaj landoj incitis kontraŭ Kroatio kiel malamiko de islamo pro la milito en Bosnio kaj Hercegovino
- 1994: La 50-jariĝo de Virina Kontraŭfaŝisma Fronto de Makedonio estis festata en Skopjo
- 1995: Subskribo de la Interkonsento de Dayton finas la militon en antaŭa Jugoslavio
- 1999: Venezuelo eldonis novan konstitucion
- 2001: Premiero de la barata filmo Ofte ridetoj, ofte larmoj - vidita de pli ol unu miliardo da homoj
- 2003: Venecio: remalfermo de la Teatro La Fenice, rekonstruita post incendio el 1996
- 2004: Francio: Viadukto de Millau, la plej alta kablostreĉita ponto de la mondo, estis inaŭgurita; premiero de la usona-japana filmo Aviadisto, filmbiografio pri la flugpioniro Howard Hughes, reĝisorita de Martin Scorsese; Kubo kaj Venezuelo fondis Bolivaran Alternativon por Ameriko por integrigi Latinamerikon kun Karibiaj nacioj
- 2005: Litovlingva Vikipedio superis sojlon de 10 000 artikoloj
- 2006: Ban Ki-moon iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 2007: Oni estingis incendion de arbedoj sur aŭstralia Kanguru-Insulo
- 2008: En Bagdado iraka ĵurnalisto Muntazer al Zaidi ĵetis siajn ŝuojn kontraŭ George Bush
- 2011: Pollando kaj Rusio interkonsentis pri eta landlima trafiko inter Kaliningrada provinco kun partoj de Pomerio kaj Varmio-Mazurio
- 2012: Masakro en la bazlernejo Sandy Hook: 20-jarulo pafmortigis en baza lernejo de Konektikuto 26 personojn kaj poste sinmortigis - pli frue li murdis sian patrinon
- 2014: Liberal-Demokrata Partio de la japana ĉefministro Abe Shinzo gajnis antaŭtempan baloton
- 2015: 43 funkciuloj de argentina landlima garnizono pereis kaj 8 vundiĝis en katastrofo de aŭtobuso en la norda provinco Salta
- 2016: Ĝisnuna ĉefministro Ŝavkat Mirzijojev estis ĵurigita kiel prezidanto de Uzbekio
- 2020: Plena suna eklipso vidata de Suda Atlantiko, Ĉilio, Argentino kaj Suda Pacifiko
- 2021: Belorusa jutubisto, videa bloganto, disidento kaj pordemokratia aktivulo Sjarhej Ciĥanoŭski estis kondamnita al 18 jaroj de prizonkolonio
Naskiĝoj
- 1009: Go-Suzaku, imperiestro de Japanio (m. 1045)
- 1363: Jean de Gerson, franca poeto, reformisto, teologo kaj filozofo (m. 1429)
- 1503: Michel de Nostredame aŭ Nostradamus, franca kuracisto, viziulo, okultisto (m. 1566)
- 1546: Tycho Brahe, dana observa astronomo kaj astrologo (m. 1601)
- 1558: Wolfgang Heider, germana profesoro pri etiko kaj politikscienco, rektoro (m. 1626)
- 1548: Miklós Bogáti Fazekas, hungara pastro, poeto (m. 1598 aŭ 1607)
- 1586: Georgius Calixtus, luterana teologo kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt (m. 1656)
- 1607: Johano Kemény, reganto de Transilvanio, verkisto (m. 1662)
- 1640: (bapto) Aphra Behn, angla verkistino, enestanta en Angla Antologio (m. 1689)
- 1674: Johann Michael Heineccius, germana spirita poeto, teologo kaj pioniro de sfragistiko (m. 1722)
- 1691: Johann David Gschwend, germana historiisto kaj lernejestro (m. 1767)
- 1717: Antal Bajtay, hungara pastro, monaĥo, episkopo kaj instruisto (m. 1775)
- 1730: James Bruce, brita esploristo, geografo kaj verkisto (m. 1794)
- 1749: Johann Christoph Krause, germana historiisto, teologo, akademiano (m. 1799)
- 1789: Maria Agata Szymanowska, pola pianistino kaj komponistino (m. 1831)
- 1791: Johan Ludvig Heiberg, dana verkisto, kritikisto, matematikisto kaj filozofo (m. 1860)
- 1796: Lilburn Boggs, reganto de Misurio (m. 1860)
- 1800: Josef Kriehuber, aŭstra litografiisto kaj pentristo (m. 1876)
- 1801: Joseph Plateau, belga fizikisto, eltrovinto de fenakistiskopo (m. 1883)
- 1830: Izabella Działyńska, pola pentristino-amatorino, kolektistino de artaĵoj (m. 1899)
- 1830: Viktor Madarász, hungara pentristo pri historiaj temoj (m. 1917)
- 1839: Ödön Széchenyi, hungara grafo, turka general-leŭtenanto, fondinto de la turka fajroestinga organizaĵo (m. 1922)
- 1852: Daniel De Leon, usona socialisto kaj sindikatisto (m. 1914)
- 1853: Errico Malatesta, itala anarkiisto, verkisto kaj teoriulo (m. 1932)
- 1870: Karl Renner, aŭstra politikisto, teoriulo pri aŭstromarksismo kaj reformismo (m. 1950)
- 1880: Gabriel Chavet, franca poŝtoficisto kaj pacisto, fondinto de la unua Esperanto-klubo en Louhans, komerca direktoro en Lillo, sekretario de Esperantista Centra Oficejo kaj organizanto de UK 1906 ĝis UK 1914, sekretario de Lingva Komitato kaj redaktanto de Oficiala Gazeto Esperantista, kunfondinto kun Georges Warnier de la Librovendejo de Esperanto, aŭtoro de Espéranto - Manuel (m. 1972)
- 1883: Johanna Zschepank, germana esperantistino, membro de Lingva Komitato, prezidantino de Esperantista Literatura Asocio kaj redaktorino de "Germana Esperantisto" (m. 1939)
- 1883: Ueshiba Morihei, japana kreinto de ajkido, teoriisto de luktoarto, adepto de Oomoto (m. 1969)
- 1884: Erich Ponto, germana aktoro kaj teatra intendanto (m. 1957)
- 1891: Jenő Szentimrei, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj poeto (m. 1959)
- 1895: Georgo la 6-a, reĝo de Britio (m. 1952)
- 1895: Jenő Kócsy, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1962)
- 1895: Paul Éluard, franca poeto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1952)
- 1897: Kurt Schuschnigg, aŭstra politikisto, aŭstrofaŝisto (m. 1977)
- 1901: Kazimierz Michałowski, pola egiptologo, historiisto pri arto, kreinto de la pola skolo pri mediteranea arkeologio, okupiĝinta pri arkeologio de Sudano (n. 1981)
- 1908: Mária Szepes, hungara ĵurnalistino, verkistino kaj scenaristino (m. 2007)
- 1911: Jerzy Iwanow-Szajnowicz, pola agronomo, spiono de britaj kaj polaj specialaj servoj, heroo de la Greka Rezistado, konsiderata la plej granda sabotisto de la dua mondmilito, ekzekutita (m. 1943)
- 1911: István Szilágyi, rumania hungara kuracisto (m. 1994)
- 1914: Karl Carstens, prezidento de Germanio (m. 1992)
- 1915: Raŝid Behbudov, azerbajĝana aktoro kaj kantisto (m. 1989)
- 1918: B.K.S. Iyengar, barata instruisto de la nuntempa Hatha Jogo el Puneo (Maharaŝtro), aŭtoro de la propra jogo-skolo kaj de pluraj klasikaĵoj pri asanoj kaj spiraj ekzercoj (m. 2014)
- 1920: László Dankanits, rumania hungara inĝeniero pri kemio
- 1922: Nikolaj Basov, sovetia, rusia Nobelpremiita fizikisto, kunfondinto de la kvantuma elektroniko (m. 2001)
- 1922: Luciano Bianciardi, itala verkisto (m. 1971)
- 1922: Amadé Németh, hungara dirigento, komponisto, muzikhistoriisto (m. 2001)
- 1924: Ervin Kibédi, hungara aktoro, verkisto (m. 1997)
- 1927: Paul Händel, germana kaj aŭstra filologo klasika okupiĝinta pri Apolono de Rodo (m. 2011)
- 1928: László Incze, rumania hungara lokhistoriisto, muzeologo (m. 2007)
- 1936: Simo Milojeviĉ, serba-nederlanda profesia esperantisto, prelegvojaĝanto, ĉefredaktoro de "Jugoslavia Esperantisto", "La Suda Stelo", "Kontakto" kaj "Esperanto", laboranto de la Centra Oficejo de UEA kaj Ĝenerala Direktoro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2022)
- 1938: Leonardo Boff, brazila teologo, filozofo kaj verkisto
- 1946: Jane Birkin, franca aktorino, kantistino
- 1947: Dilma Rousseff, prezidentino de Brazilo
- 1963: Joanna Kluzik-Rostkowska, pola ĵurnalistino kaj politikistino
- 1969: Natascha McElhone, angla aktorino
- 1970: Anna Maria Jopek, pola ĵazkantistino, pianistino, komponistino
- 1985: Jakub Błaszczykowski, pola futbalisto
Mortoj
- 704 (aŭ eble 705): Aldfrith, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 872: Hadriano la 2-a, papo apoginta mision de Cirilo kaj Metodo (n. 792)
- 1293: Ĥalil, mameluka sultano en Egiptio, konkerinto de la lasta krucista ŝtato (n. 1262)
- 1443: Jolanda de Aragono, dukino de Anĵuo (n. 1383)
- 1460: Guarino da Verona, itala humanisto, filologo, pedagogo, pioniro pri studado de la greka lingvo (n. 1374)
- 1542: Jakobo la 5-a, reĝo de Skotlando (n. 1512)
- 1591: Johano de la Kruco, hispana sanktulo, doktoro de la eklezio, poeto, mistikulo, fondinto de la ordeno karmelanoj (n. 1542)
- 1732: Johann Philipp Förtsch, germana komponisto kaj kuracisto (n. 1652)
- 1788: Carl Philipp Emanuel Bach, germana komponisto, fondinto de klasika stilo (n. 1714)
- 1788: Karlo la 3-a, reĝo de Hispanio (n. 1716)
- 1799: George Washington, unua prezidento de Usono, unu el Patroj-fondintoj de Usono (n. 1732)
- 1847: Zsigmond Czakó, hungara aktoro kaj dramisto (n. 1820)
- 1858: Sankta Nimatullah Kassab Al-Hardini, libana sanktulo, maronita pastro (n. 1808)
- 1873: Louis Agassiz, svisa zoologo, paleontologo, glaciologio (n. 1807)
- 1883: Károly Földváry, hungara honvedkolonelo (n. 1809)
- 1906: Federico Consolo, sanmarina volinisto, komponisto de la nacia himno de San-Marino (n. 1841)
- 1929: Josef Noldin, sudtirola advokato kaj rezistadmovadano (n. 1888)
- 1938: Miĥas Ĉarot, belorusa instruisto, verkisto kaj publika aganto, vivofine persekutata de sovetaj regopovoj (n. 1896)
- 1946: László Fekete, rumana-hungara kameraisto (n. 1889)
- 1947: Stanley Baldwin, ĉefministro de Britio (n. 1867)
- 1951: Carl Lampland, usona astronomo, kreinto de termoparoj (n. 1873)
- 1952: Béla Demeter, hungara ĵurnalisto (n. 1910)
- 1956: Juho Kusti Paasikivi, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1870)
- 1957: Josef Lada, ĉeĥa pentristo kaj ilustristo (n. 1887)
- 1963: Marie Marvingt, franca atletino, montgrimpistino, aviadistino, ĵurnalistino kaj verkistino, poliglotino (n. 1875)
- 1963: Dinah Washington, usona kantistino de svingo, ritmenbluso kaj de popularmuziko (n. 1924)
- 1974: Walter Lippmann, usona publicisto, kreinto de teorio pri la publika opinio (n. 1889)
- 1977: Lajos Márton, rumania hungara/israela ĵurnalisto, leksikografo (n. 1910)
- 1984: Vicente Aleixandre, hispana Nobelpremiita verkisto (n. 1898)
- 1989: Andrej Saĥarov, sovetia Nobelpremiita atomfizikisto, disidento (n. 1921)
- 1990: Friedrich Dürrenmatt, svisa germanlingva verkisto kaj scenaristo (n. 1921)
- 1990: Francisco Gabilondo Soler, meksika komponisto de infanmuziko (n. 1907)
- 1991: Pál Köteles, hungara verkisto, publicisto, redaktoro (n. 1927)
- 1994: András Kristó, hungara geologo kaj pedagogo (n. 1930)
- 1996: Bogodar Winid, pola geografo, kartografo, spertulo pri Afriko (n. 1922)
- 1997: András Mikó, hungara poeto, sinmortiginto (n. 1978)
- 2000: Renzo Sommi, itala esperantisto, aktivulo en Fidenza gvidinta multajn kursojn kaj diversajn renkontiĝojn (n. 1922)
- 2001: W. G. Sebald, germana verkisto, lekciisto de University of East Anglia (n. 1944)
- 2004: Carsten Peter Thiede, germana historiisto kaj papirusologo (n. 1952)
- 2013: Peter O’Toole, irlanda aktoro (n. 1932)
- 2019: Bernard Lavalette, franca komediisto, kanzonisto kaj aktoro (n. 1926)
- 2019: Anna Karina, dana aktorino (n. 1940)
- 2019: Panamarenko, belga artisto (n. 1940)
- 2020: István Bergendy, hungara ĵazmuzikisto, komponisto, saksofonisto kaj orkestrestro (n. 1939)
- 2024: Josef Taus, aŭstra industriisto kaj politikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
La 14-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|