Douglas (Doug) TOMPKINS (naskiĝinta 1943 en Novjorko, Usono, mortinta la 8-an de decembro2015, Aysén, Ĉilio) estis usona mediprotekta aktivisto kaj eko-entreprenisto, same fondinto kaj ĉefo de la iama teksaĵmarkoj The North Face kaj Esprit Holdings Limited.
Tompkins kaj lia pli frua edzino Susie Russell vendis en 1990 siajn porciojn en Esprit kontraŭ 125 milionoj da usonaj dolaroj. Per la sumo ili volis krei grandan nacian parkon en Patagonio.
Tompkins aĉetis 1992-94 en Ĉilio ĉ. 3 000 km² areon de la Oceano ĝis la Andoj. Liajn celojn kontraŭbatalis ĉilia lobio de entreprenistoj kaj aliaj konservativaj politikistoj.