Doĵd (ruseДождь, Doĵd; elp.doŝt, "pluvo": internacia nomo ankaŭ Dozhd kaj TV Rain aŭ Rain TV) estas opozicia televido-kanalo en Rusio. La kanalon fondis kaj estras Natalija Sindejeva, kaj ĝi fokusas ĉefe pri novaĵoj, koncertoj, politiko, kulturo kaj dokumentaĵoj.[1]
Ekde 2014 la kanalo estis spepktebla nur per Interreto kaj perdis 80% de siaj spektantoj. La 1-an de marto2022 la kanalo estis blokita fare de rusiaj aŭtoritatoj pro sia raportado kiu ne obeis la rusian cenzuron pri la invado de Rusio en Ukrainion.[3]
Poste sciigis ĉefredaktisto Tiĥon Dzjadko ke li kaj pluraj kolegoj forlasis la landon pro sekureco.[4]
Historio
La ideo krei televidan kanalon venis al Natalja Sindejeva en 2007 dum ŝia restado sur la televida merkato en Francio. Kune kun Vera Kriĉevskaja, Olga Popkova kaj Olga Zaĥarova ŝi preparis ĝis la plej eta detalo la estontan kanalon, kaj la 27-an de aprilo 2010 ĝi komencis dissendi.