Jaruzelski venas el katolika etnobela familio kaj plenkreskis en proksimo de Wysokie en (hodiaŭa) nordorienta Pollando. Post la enmarŝo de la germanaj trupoj en Pollandon en 1939, la familio fuĝis al Latvio kaj la sovetiaj instancoj deportis ilin al la Siberio. Jaruzelski kaj lia patro devis trudlabori. Lia patro, Władysław Mieczysław Jaruzelski, mortis en Bijsk (Altaja Regiono).
Pli poste Jaruzelski aliĝis al la polaj trupoj, starigitaj sur teritorio de Sovetunio kaj batalis en la Dua Mondmilito. Li estis edukita ĉe militfino ĉe la Pola Infanteria Altlernejo kaj la Ĝeneralstaba Akademio.
Jaruzelski iĝis en 1981 unua sekretario (gvidanto) de PULP, kiam la sindikato Solidarność de Lech Wałęsa akiris pli kaj pli da nacia kaj internacia konateco. Li iĝis la 11-an de februaro ĉefministro de Pollando kaj enkondukis la 13-an de decembro 1981 militleĝon (armean gvidadon), por rompi la kreskantan populariĝon de Solidarność, sed tio ne sukcesis ĉar ĝi agadis plu kaŝe. Li devis rekoni en aprilo de 1989 la Solidarecon kaj tiu akiris ĉiujn lokojn en la parlamento, dum la duonliberaj elektoj, la 4-an de junio.
Lia decido en 1981 pri enkonduko de dekreto pri militleĝo (militara gvido) estas disputata eĉ hodiaŭ: unuflanke oni vidas tion superflua, aliflanke oni vidas tion savagado por eviti la batalojn kun la sovetaj trupoj, puĉo.
Jaruzelski petis pardonon en aŭgusto de 2005 pro partopreno de Pollando en la enmarŝo.