Todor Ĥristov Ĵivkov (en cirila alfabeto Тодор Христов Живков [ˈtɔdɔr ˈxristɔf ˈʒifkɔf], naskiĝis la 7-an de septembro 1911(nun 1911-09-07) en la vilaĝo Pravec, Sofia provinco, Bulgario, mortis la 5-an de aŭgusto 1998) estis bulgara komunista politikisto kaj ŝtata funkciulo. De la 4-a de marto 1954 ĝis la 10-a de novembro 1989 li estis unua sekretario de la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio, kaj de la 7-a de julio 1971 ĝis la 17-a de novembro 1989 estis gvidanto de la Ŝtata Konsilio, do fakte ŝtata prezidanto de Bulgario, gfxis tiam fakte Popola Respubliko Bulgario. Ambaŭ postenojn en novembro 1989 transprenis Petar Mladenov.