17-a de novembro
La 17-a de novembro estas la 321-a tago de la jaro (la 322-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 44 tagoj restas.
Je la 17-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- -3: Laŭ kalkulo de Klemento de Aleksandrio la naskiĝdato de Jesuo Kristo
- 284: Diokleciano iĝis imperiestro de Romio
- 794: Imperiestro Kammu translokigis ĉefurbon de Japanio de Nara ĝis Kioto - Epoko Heian komenciĝis
- 1292: Johano de Balliol iĝis reĝo de Skotlando
- 1370: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Pollando
- 1494: Franca armeo sub gvido de Karlo la 8-a eniris Florencon
- 1558: Elizabeto la 1-a heredis regnon de Anglio iĝante monarkino de Irlando - Elizabeta epoko komenciĝis
- 1632: Kristina iĝis reĝino de Svedio
- 1633: Premiero de la dramo Rikardo Tria de Ŝekspiro
- 1659: Traktato de la Pireneoj inter Hispanio kaj Francio
- 1717: Portugalio: komenco de la konstruado de Nacia Palaco de Mafra
- 1757: Rusia Akademio de Belartoj estis fondita en Sankt-Peterburgo
- 1775: En Finnlando fondiĝis urbo Kuopio
- 1796: Paŭlo la 1-a iĝis imperiestro de la Rusia Imperio
- 1796: Unua Koalicio-Milito: venko de franca armeo super la aŭstra en la batalo de Arcole
- 1800: Vaŝingtono: Usona Kongreso unuan fojon kunsidis en la Kapitolo de Usono
- 1804: Ĥarkiva Universitato fondiĝis
- 1812: Franca invado al Rusio: batalo de Minsko de franca kavalerio kontraŭ rusaj trupoj de generalo Tarmasov
- 1820: Kapitano Nathaniel Palmer kiel unua usonano rigardis de la ferdeko de sia ŝipo Antarktan duoninsulon
- 1839: Milano: en Teatro alla Scala prezentiĝis debuta opero Oberto de Giuseppe Verdi
- 1847: En Berlino finiĝis proceso de polaj ribelantoj de Grandpolujo kontraŭ Reĝlando de Prusio - oni kondamnis 117 aktivulojn por sendependeco, el tio 8 al mortpuno
- 1855: David Livingstone estis unua eŭropano malkovrinta Viktorian Akvofalon
- 1858: Francio aneksis neloĝatan atolon Klipertono sur norda Pacifiko
- 1868: Angla astronomo Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Kamilo
- 1869: Malfermo de la Sueza Kanalo en ĉeesto de pluraj kronitaj kapoj el Eŭropo, franca imperiestrino Eugenia de Montijo kaj vicreĝo de Egiptio Ismail-Paŝao, kiu ĉi-okaze mendis ĉe Giuseppe Verdi operon Aida
- 1871: En Nov-Jorko fondiĝis Nacia Fusila Asocio de Ameriko
- 1873: El ligo de tri apuddanubaj urboj Buda, Óbuda kaj Peŝto fondiĝis Budapeŝto
- 1892: Pola Partio Socialista fondiĝis en Parizo
- 1903: Traktato de Petrópolis: Akro estis cedita al Brazilo laŭ pactraktato kun Bolivio iĝante plej okcidenta brazila subŝtato
- 1903: Rusia Socialdemokrata Partio disiĝis en bolŝevikojn kaj menŝevikojn
- 1905: Japanio devigis Koreon subskribi traktaton pri akcepto de protektorato
- 1905: Vilhelmo la 4-a iĝis grandduko de Luksemburgo
- 1915: Unua Mondmilito: En Manika Markolo sinkis pro germana mara mino brita hospitala ŝipo HMHS Anglia - 134 personoj pereis
- 1917: Unua Mondmilito: Venko de germana ŝiparo super la brita en la dua batalo apud Helgoland
- 1918: Dua Soveta-Ukraina Milito komenciĝis post sovetia ultimato; Latvia Popola Konsilio fondiĝis, kaj la sekvan tagon proklamis ŝtaton Latvio
- 1919: Ruĝa Armeo konkeris Kurskon
- 1920: Konstitucio de Libera Urbo Dancigo ekvalidis, kiu fakte dependis de la Ligo de Nacioj
- 1922: Lasta sultano de Otomana Imperio, Mehmedo la 6-a, forlasis Konstantinopolon sur brita batalŝipo
- 1923: Dua Pola Respubliko: Transatlantika Radiotelegrafa Centralo ekfunkciis en Varsovio kaj Grodzisk Mazowiecki
- 1933: Premiero de la usona filmo Anasa supo kun kvar fratoj Marx; Tria Regno: Oficejo de Rasa Politiko de la nazia partio estiĝis; Usono kaj Sovetunio starigis diplomatiajn rilatojn
- 1938: Kontraŭjudaj leĝoj ekvalidis en Italio
- 1939: Dua Mondmilito: nokte de la 16-a ĝis la 17-a de novembro germanoj bruligis en Lodzo sinagogon; Protektorato Bohemio kaj Moravio: ordone de protektoro Konstantin von Neurath fermiĝis ĉeĥlingvan universitatoj, 2000 studentojn kaj lekciistojn de la universitato de Karolo karceriĝis en koncentrejo Sachsenhausen; en Parizo estiĝis Ĉeĥoslovaka ekzila registaro
- 1940: en Berlino okazis renkontiĝo de Adolf Hitler kun bulgara caro Boriso la 3-a
- 1941: la soveta armeo malhelpis germanan provon detranĉi Tula, germana armeo atakis Rostov-na-Donu, samtempe trupoj de Suda Fronto batis ĝian nordan alon
- 1942: Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko: apud marbordo de Alĝerio britaj aviadiloj sinkigis germanan U-Boot U-331 - 32 el 49 membroj de la skipo pereis
- 1943: Pacifika Fronto: usona destrojero USS "McKean" estis trafita per japana aviada torpedo - 64 skipanoj pereis kaj 52 soldatoj de Usona Marinfanteria Korpuso; Orienta Fronto: okcidente de Kievo trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Korosten
- 1944: Albanio: komunistaj partizanoj kune kun loĝantoj liberigis Tiranon de germana okupado; Juho Kusti Paasikivi iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1945: Dekretoj de Beneš pri likvido de Germana Universitato en Prago kaj Germanaj Teknikaj Lernejoj en Prago kaj Brno
- 1947: Usono: sindikato de usonaj filmaj aktoroj enkondukis kontraŭkomunistan ĵuron pri lojaleco
- 1948: Sovetia militŝipo Avrora retiriĝis de militservo kaj venis al loko de venonta muzeo
- 1950: Tibetano Tenzin Gyatso iĝis la 14-a Dalai-lamao transprenante plenan ĝistempan potencon kiel reganto de Tibeto en la aĝo de 15 jaroj
- 1951: Mondpremiero de la dana bildstrio Rasmus Klump
- 1953: Sakari Tuomioja iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1955: Pollando: renovigita postmilite Mariapreĝejo en Gdańsk estis konsekrita
- 1962: Oni publikigis rakonton de Aleksandr Solĵenicin Unu tago de Ivan Denisoviĉ en monatrevuo "Novij Mir" — unua oficiala soveta teksto pri Gulago
- 1968: Studentoj okupis ĉeĥajn universitatojn subtene de progresemaj reformoj
- 1970: Douglas Engelbart patentigis komputilan muson
- 1972: Pola Ministerio pri Telekomunikado disponis pri enkonduko de poŝtkodoj ekde sekvonta jaro
- 1973: Grekio: Diktaturo de la koloneloj: en Politekniko de Ateno okupacia striko de studentoj estis subpremita de Dimitrios Ioanidis - 25 ĝis 200 mortfalintoj
- 1974: En la unua libera parlamenta baloto en Grekio venkis Nea Dimokratia
- 1978: Usono: Columbia Broadcasting System prezentis unusolan specialaĵon La vintrofestara specialaĵo de Star Wars - famiĝinta pro ekstreme negativa pritrakto
- 1983: En meksika subŝtato Chiapas fondiĝis Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
- 1987: Unua volumo de la Enciklopedio de Slovenio aperis, eldonita de Slovena Akademio de Scienco kaj Arto
- 1988: Nederlando iĝis dua lando konektita al Interreto
- 1989: Senkomunismigo: Velura revolucio en Ĉeĥoslovakio komenciĝis — paca manifestacio de studentoj en Prago estis brutale subpremita, kio kaŭzis ribelon kontraŭ komunisma registaro; deklaracio de Ĉeĥa Partio Socialdemokratia, tuj elsendita de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, postulis la starigon de "veraj" socialdemokratiaj komitatoj; lasta aperigo de Televida Ĵurnalo, informa programo disaŭdigata en Pola Popola Respubliko de 1958, kiu estis ĉefa propagandilo de komunistaj regantoj; en Varsovio oni malmuntis monumenton al Feliks Dzerĵinskij
- 1989: Muzikala fantazia filmo La marvirineto de Walt Disney aperis en kinejoj
- 1990: George H. W. Bush iĝis unua prezidanto de Usono vizitanta Pragon
- 1991: Konstitucio de Nord-Makedonio estis adoptita
- 1994: Akcioj de Renault estis enkondukitaja al borso, kadre de parta privatigo de la ĉefa franca aŭtomobil-produktanto
- 1997: Masakro de Luksoro: 62 personoj pereis en atako de islamaj batalgrupoj
- 1999: Eksaj gvidantoj Helmut Kohl, George H. W. Bush, Margaret Thatcher, Miĥail Gorbaĉov kaj Lech Wałęsa kaj ĉeĥa prezidento Vaclav Havel kunvenis en Prago por festi la 10-an datrevenon de la falo de komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio; Mohamed Ghannouchi iĝis ĉefministro de Tunizio
- 2000: Janez Drnovšek refoje iĝis prezidento de Slovenio; akuzita pri korupto prezidento de Peruo Alberto Fujimori fuĝis al Japanio
- 2003: Arnold Schwarzenegger ekoficis kiel guberniestro de Kalifornio
- 2005: Srilanko: Mahinda Rajapaksa gajnis prezidentan balotadon
- 2009: Administrantoj de Klimata Esplor-Unuo de University of East Anglia malkovris, ke ĝiaj serviloj estis transprenitaj de retpiratoj kaj miloj da retpoŝtoj kaj dosieroj pri klimata ŝanĝo ŝtelitaj
- 2010: En Madagaskaro 74% de voĉdonantoj referendumis pri akcepto de nova konstitucio
- 2013: Tatarstano: 50 personoj pereis en aviadila akcidento; Giorgi Margvelaŝvili iĝis prezidento de Kartvelio
- 2018: Movado de flavaj fluoreskaj vestoj komenciĝis en Francio
- 2019: Ĉinio: en Vuhano oni konstatis unuan kazon de la Kronvirusa pandemio de 2019-2020
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en parte liberigita Ĥersona provinco estis trovitaj 11 arestejoj kaj 63 korpoj, ankaŭ kun pruvoj pri torturoj; 23 personoj estis vunditaj post matena pripafo de Dnipro, 15 trafis al malsanulejo; Kanado promesis al Ukrainio armean helpon; en Rusio estis blokita reta paĝaro de "Novaja gazeta"; aŭstralia miliardulo Andrew Forrest funkciigis fonduson por helpi al rekonstruo de Ukrainio; ministro de Estonio por certigi nacian sekurecon proponis senigi civitanojn de Rusio kaj Belorusio je la rajto al loka voĉdonado; nederlanda juĝejo verdiktis ĝismortan malliberigon de tri porrusaj separistoj pro paffaligo de malajzia Boeing 777
Naskiĝoj
- 9: Vespasiano, romia imperiestro (m. 79)
- 1293: Filipo la 5-a, reĝo de Francio (m. 1322)
- 1503: Agnolo Bronzino, itala pentristo (m. 1572)
- 1555: Pedro de Valencia, hispana humanisto (latinisto kaj helenisto), hebreisto, literatura kritikisto, filozofo, tradukisto, verkisto kaj kronikisto (m. 1620)
- 1587: Joost van den Vondel, nederlanda dramisto kaj poeto (m. 1679)
- 1612: Pierre Mignard, franca pentristo (m. 1695)
- 1631: Marko el Aviano, itala kapuceno kaj predikisto (m. 1699)
- 1739: Sámuel Teleki, kanceliero de Transilvanio, fondinto de Biblioteko Teleki (m. 1822)
- 1749: Nicolas Appert, franca inventisto okupiĝanta pri sterilizo de nutraĵoj (m. 1841)
- 1751: Johann Michael von Sailer, germana teologo, katolika pedagogo (m. 1832)
- 1755: Ludoviko la 18-a, reĝo de Francio (m. 1824)
- 1758: Mihály Kenderesi, hungara reĝa juĝisto, verkisto (m. 1824)
- 1767: Friedrich Johann von Seebach, prusia generalmajoro (m. 1847)
- 1773: Mihály Csokonai Vitéz, hungara poeto (m. 1805)
- 1783: Anton Günther, aŭstra teologo kaj filozofo (m. 1863)
- 1788: Miĥail Ŝĉepkin, rusa aktoro (m. 1863)
- 1790: August Ferdinand Möbius, germana matematikisto kaj astronomo (m. 1868)
- 1803: Karl Eduard von Bülow, germana verkisto (m. 1853)
- 1807: August Stiehler, germana politikisto kaj teologo (m. 1896)
- 1817: Lajos Medgyes, hungara poeto, eklezia verkisto (m. 1894)
- 1822: Emil Récsi, hungara juristo, filozofo, tradukisto, redaktoro, universitata profesoro (m. 1864)
- 1845: Árpád Gyergyai, hungara kuracisto (m. 1881)
- 1859: Edmund Hauler, aŭstra klasika filologo (m. 1941)
- 1866: Voltairine de Cleyre, usona verkistino, feministino kaj anarkiistino (m. 1912)
- 1869: Ignotus, hungara verkisto kaj redaktoro (m. 1949)
- 1878: Lise Meitner, aŭstra fizikistino esplorinta radioaktivecon (m. 1968)
- 1878: Berta Lask, germana verkistino (m. 1957)
- 1885: Emil Arató, hungara sportkuracisto kaj redaktoro (m. 1978)
- 1887: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo (m. 1976)
- 1895: Miĥail Baĥtin, sovetia literatursciencisto, filozofo kaj lingvisto (m. 1975)
- 1896: Lev Vygotski, soveta psikologo kaj filozofo, uzanta Esperanton por interŝanĝo de poŝtmarkoj (m. 1934)
- 1899: Friedrich Vordemberge-Gildewart, germana pentristo (m. 1962)
- 1902: Eugene Paul Wigner, hungara-usona Nobelpremiita fizikisto, teoriisto pri ĉena reakcio (m. 1995)
- 1904: Salomėja Nėris, litova poetino (m. 1945)
- 1907: László Bányai, rumanihungara historiisto, publicisto, rektoro (m. 1981)
- 1916: Péter Zsurka, hungara violonisto, profesoro (m. 1982)
- 1920: Ellis Kaut, germana verkistino (m. 2015)
- 1926: Mieczysław Gogacz, pola filozofo (m. 2022)
- 1927: János Bartha, rumania hungara lingvisto, presarkunlaboranto
- 1927: András Magyari, rumanihungara historiisto (m. 2006)
- 1929: Friedrich Zawrel, aŭstra varliveristo kaj atestanto de naziaj krimoj (m. 2015)
- 1930: Karl Merkatz, aŭstra aktoro (m. 2022)
- 1935: Ernő Wagner, rumania hungara historiisto (m. 1996)
- 1942: István Rosztóczy, hungara-japana kuracisto kaj mikrobiologo (m. 1993)
- 1942: Martin Scorsese, usona filmreĝisoro, aktoro kaj produktoro
- 1944: Danny DeVito, usona aktoro, reĝisoro kaj filma produktisto
- 1944: Rem Koolhaas, nederlanda arkitekto, urboplanisto kaj profesoro
- 1944: Claes-Ingvar Lagerkvist, sveda astronomo, malkovrinto de periodaj kometoj
- 1950: Roland Matthes, germana rekordcela naĝisto (m. 2019)
- 1953: Szilárd Kozma, rumania hungara poeto, verkisto, astrologo
- 1955: Selim Chazbijewicz, pola poeto, publicisto, prezidanto de Tatar-Asocio de Pollando
- 1964: Zsuzsa Csergő, usona politika sciencistino
- 1963: Jonny Jakobsen, sveda muzikisto
- 1966: Sophie Marceau, franca filmaktorino kaj reĝisorino
- 1973: Bernd Schneider, germana futbalisto
- 1974: Leslie Bibb, usona aktorino kaj fotomodelino
- 1975: Kinga Baranowska, pola montogrimpistino
- 1978: Rachel McAdams, kanada aktorino
- 1983: Christopher Paolini, usona fantasta verkisto
Mortoj
- 375: Valentiniano la 1-a, romia imperiestro (n. 321)
- 594: Gregorio de Tours, episkopo, la unua historiisto pri frankoj (n. ĉirkaŭ 539)
- 680: Hilda de Whitby, katolika kaj anglikanisma sanktulino (n. ĉirkaŭ 614)
- 1231: Elizabeto de Hungario, hungara sanktulino (n. 1207)
- 1302: Gertrudo la Granda, germana mistikulino (n. 1256)
- 1307: Hetumo la 2-a, reĝo de Armena reĝlando en Kilikio (n. 1266)
- 1494: Johano Piko de la Mirandolo, itala tutfakulo kaj humanisto, matematikisto, astronomo, filozofo, poligloto, murdita (n. 1463)
- 1528: Jakob Wimpfeling, franca humanisto, poeto, pedagogo kaj historiografo (n. 1450)
- 1532: Tullio Lombardo, itala skulptisto kaj arkitekto (n. 1455)
- 1558: Maria la 1-a, reĝino de Anglio (n. 1516)
- 1592: Johano la 3-a, reĝo de Svedio (n. 1537)
- 1624: Jakob Böhme, germana ŝuisto, unua germanlingva filozofo kaj luterana mistikulo, gnostikulo (n. 1575)
- 1707: Wilhelm Ernst Tentzel, germana historiisto (m. 1707)
- 1735: Georg Basilius Brinkmann, germana teologo kaj pedagogo (n. 1662)
- 1747: Alain René Lesage, franca verkisto kaj tradukisto (n. 1668)
- 1750: (entombigo) Carl Theodorus Pachelbel, germana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1690)
- 1776: James Ferguson, skota astronomo kaj mekanikisto (n. 1710)
- 1789: Charlotte Stuart, angla nobelino (n. 1753)
- 1796: Katerina la Granda, imperiestrino de Rusio (n. 1729)
- 1798: Ignác Batthyány, hungara rom-katolika episkopo (n. 1741)
- 1825: Zorian Dołęga Chodakowski, pola slavisto, arkeologo, etnografo kaj historiisto (n. 1784)
- 1835: Karl August Böttiger, germana verkisto, filologo, pedagogo (n. 1760)
- 1858: Robert Owen, brita industriisto, filantropo, socialisto (n. 1771)
- 1863: Ignác Sauer, hungara kuracisto, profesoro (n. 1801)
- 1875: Erzsébet Fráter, edzino de hungara verkisto Imre Madách (n. 1827)
- 1905: Adolfo, grandduko de Luksemburgo (n. 1817)
- 1917: Auguste Rodin, franca skulptisto (n. 1840)
- 1934: Joachim Ringelnatz, germana verkisto kaj kabaredisto (n. 1883)
- 1941: Ernst Udet, germana piloto kaj flug-aso (n. 1896)
- 1942: Alexander Gaheis, aŭstra klasika filologo, arkeologo kaj epigrafisto (n. 1869)
- 1947: Ricarda Huch, germana verkistino, historiistino kaj filozofo (n. 1864)
- 1947: Victor Serge, belga verkisto kaj anarkiisto (n. 1890)
- 1949: Albert Márkos, hungara lernolibroverkisto (n. 1878)
- 1959: Heitor Villa-Lobos, brazila komponisto kaj pianisto (n. 1887)
- 1960: Vladivoj Tomek, ĉeĥa skolto, gvidanto de kontraŭkomunista armita grupo en postmilita Ĉeĥoslovakio (n. 1933)
- 1968: Wilhelm Lehmann, germana-venezuela verkisto (n. 1882)
- 1969: Václav Krška, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj verkisto (n. 1900)
- 1973: Mirra Alfassa, franca okultistino (n. 1878)
- 1977: György Bretter, hungara filozofo, eseisto, kritikisto (n. 1932)
- 1984: Jan Novák, ĉeĥa komponisto (n. 1921)
- 1987: Imre Pál Erdős, rumania hungara pentristo (n. 1916)
- 1990: Robert Hofstadter, usona Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la strukturo de nukleonoj (n. 1915)
- 1994: Boris Tokarev, sovetia, rusia esperantisto, fakdelegito pri kemio kaj literaturo, dumviva membro de UEA kaj de la Rusia Esperantista Unio, aŭtoro de esperantlingva sciencfikcia romano Ardes, publikiginta interalie en "La Suda Stelo" kaj "Norda Prismo", enestanta en Esperanta Antologio (n. 1927)
- 2000: Louis Néel, franca Nobelpremiita fizikisto, esploristo de feromagnetismo kaj antiferomagnetismo (n. 1904)
- 2006: Ferenc Puskás, hungara futbalisto (n. 1927)
- 2007: György Nonn, hungara juristo, politikisto (n. 1918)
- 2007: Albin Moroder, aŭstra skulptisto (n. 1922)
- 2008: Wiktor Poliszczuk, ortodoksa ukraino, kanada politikologo kaj ĵurnalisto (n. 1925)
- 2012: Apollónia Kovács, hungara aktorino kaj kantistino (n. 1926)
- 2013: Doris Lessing, angla Nobelpremiita verkistino (n. 1919)
- 2015: Rahim Moeini Kermanŝahi, irana poeto kaj kantaŭtoro (n. 1926)
- 2017: Walter Karmrodt, germana regionhistoriisto (n. 1927)
- 2022: Frederick Brooks, usona inĝeniero de programaro, scienculo pri komputiko kontribuinta al komputila arkitekturo (n. 1931)
- 2024: Claude Gacond, svisa esperantisto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 17-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|