Unu el elementoj de senkomunismigo estus sistema rompo kun komunisma pasinteco pere de politika, historia kaj leĝa pritakso de antaŭaj gvidantoj, aŭ leĝa malpermeso de publika funkciado de parlamentanoj, juĝistoj ktp., kio rilatas al membroj, kaj plej ofte al altranguloj de komunistaj partioj.
Alia elemento estas leĝa reguligo koncerne likvidon de komunismaj nomoj kaj simboloj de la publika spaco, t.n. senkomunismigo de stratoj kaj placoj.
Bronisław Wildstein, "Całe zło lustracji" - Fragmento de la libro Dekomunizacja, której nie było (Senkomunismigo, kiu ne okazis), Ośrodek Myśli Politycznej (Centro de Politika Penso), Księgarnia Akademicka (Akademia Librovendejo), Kraków 2000