Friedrich ZAWREL (naskiĝinta Friedrich Pumperla la 17-an de novembro 1929 en Liono, mortinta la 20-an de februaro 2015 en Vieno[1][2]) estis aŭstra helplaboristo kaj varliveristo kaj postvivanto de la eŭtanazio-programo de nazioj.
Vivo
Friedrich Zawrel naskiĝis en Francio, kie lia patrino, por eviti senlaborecon en Vieno, laboris en teksaĵfabriko. Post kiam ŝi perdis sian laboron tie, ŝi devis reveni Vienon.
Zawrel kreskis sub tre tiklaj sociaj kondiĉoj: la patro estis alkoholulo, la patrino perdis sian loĝejon pro neeblo pagi la luprezon. Tiel Friedrich Zawrel kaj lia frato venis al adoptantoj, poste al edukadhejmo, kaj fine li ree revenis al sia patrino. Post Anschluss Zawrel, kiel t.n. malfacile edukebla infano, estis enmetita en psikiatriajn infanajn sekciojn de diversaj malsanulejoj. Inter 1941 kaj 1944 li estis enfermita en izola ĉelo de la infana faka sekcio je Spiegelgrund-hospitalo en la malbonfama pavilono 17. Kun aprobo de kuracistoj, li ofte estis demonstrata al estontaj flegistinoj kiel ekzemplo de ulo kun socia nevaloreco. La instituta kuracisto Heinrich Gross (kiu post 1945 anis je la partio SPÖ kaj ties porerudiciula klubo BSA[3]) kvalifikis Zawrel en ekspertizo kiel hered-biologie kaj socie malsuperan homon, torturis lin kaj turmentadis per t.n. medicinaj eksperimentoj. En marto 1944 flegistino nome Rosa ebligis al Zawrel fuĝi. Kiam en aprilo 1944 Zawrel provis ŝteli pakaĵon pro malsato, li estis denove arestita kaj venis en la malliberejon de Kaiserebersdorf.
Post la Dua mondmilito li laboris kiel helplaboristo kaj estis edzigita, sed la edzeco malsukcesis post kvin jaroj. Diversaj ŝteloj kaŭzis ripetitajn konfliktojn de Friedrich Zawrel kun la justico. En 1975, ĝuste la naziisma kuracisto Heinrich Gross - kiu daŭre laboris kiel respektata fakulo kaj eksperto por juĝejoj - devis fari psikiatran ekzamenon de li. Konfrontite de Zawrel pri lia pasinteco, Gross al li faris ruinigan ekspertizon, por kiu li eĉ uzis malnovajn naziajn dosierojn, kaj kiu alportu al Zawrel longan malliberecon.
En 1981 Friedrich Zawrel estis liberigita por la lasta fojo el la malliberejo. Kontraŭ la prognozoj de Gross, li sukcesis ĉesigi kriman perlaboron. Post finfina ricevo de stirlicenco - kiun li longe ne ricevis pro la antaŭaj krimoj - li laboris kiel liveristo dum 15 jaroj. Zawrel ricevis subtenon de la kuracisto Werner Vogt (de la laborrondo "Arbeitsgemeinschaft Kritische Medizin") kaj poste de la ĵurnalisto Florian Klenk.
Graveco
Zawrel fariĝis unu el la plej gravaj atestantoj pri la naziaj krimoj de ĉe Spiegelgrund. Malgraŭ masivaj timigadoj, li rakontis dum la lastaj 20 jaroj de sia vivo en mezlernejoj, profesiaj lernejoj, zorgocentroj, antaŭ juĝistoj kaj dum kongresoj de psikiatroj pri siaj spertoj kun la nazia psikiatrio. Zawrel faris signifan kontribuon al la malkaŝo de Heinrich Gross kaj lia akuzo pri murdoj en la jaro 2000. Pro la demento de la akuzito, kiu mortis en 2005, Gross neniam estis kondamnita. Zawrel estis rehabilitita nur en 2002 kaj oficiale rekonita kiel viktimo de la naziismo.
En 2008 li estis honorigita per la meritordono Goldenes Verdienstzeichen des Landes Wien, en 2013 per Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[4]. En la 10.5.2016 oni nomis lernejon por li ĉe Hórnesgasse en la tria urbodistrikto de Vieno.
En 2005 la viena teatrejo "Volkstheater" surscenigis la scenar-sekvencon Spiegelgrund de Christoph Klimke. Sub la titolo In der Psychiatrie ist es nicht so schön... Stefan Geszti kunmetis en 2007 erojn el la vivo de Zawrel je monologo kies premiero estis en la teatrejo de "Theater in der Josefstadt". Elisabeth Scharang filmis en 2005 la aĵon Mein Mörder. Je Meine liebe Republik (2006)[5] ŝi paroligis Zawrel mem. En 2012 la teatrejo "Schuberttheater" prezentis la biografian pup-teatraĵon F. Zawrel – Erbbiologisch und sozial minderwertig.
Eksteraj ligiloj
Notoj