12-a de novembro
La 12-a de novembro estas la 316-a tago de la jaro (la 317-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 49 tagoj restas.
La 12-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 954: Lotaro kroniĝis kiel reĝo de la Okcidentfranka imperio
- 764: Tibetaj trupoj okupis por 15 tagoj Ĉanganon, la ĉefurbon de ĉina dinastio Tang
- 1037: Harold Harefoot iĝis reĝo de Anglio
- 1420: Husana armeo gvidata de Jan Žižka konkeris Prachatice
- 1459: Universitato de Bazelo fondiĝis en Svislando
- 1472: Ivano la Tria nuptis bizancan princinon Zofia
- 1673: Franca-Nederlanda milito: post unumonata sieĝo franca garnizono kapitulacis en Bonn
- 1793: Franca revolucio de 1789: oni gilotinis astronomon kaj urbestron de Parizo Jean Sylvain Bailly
- 1815: Imperiestro de Rusio Aleksandro la 1-a unuafoje venis al Varsovio
- 1841: Afgana armeo komencis sieĝon de Ĝalalabado, okupata de britoj
- 1847: Grand-Britio: James Young Simpson unuafoje por anestezo uzis kloroformon
- 1862: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Frigo
- 1879: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Matildo
- 1893: T.n. linio de Durand estis akceptita kiel landlimo inter Brita Hindio kaj Afganio
- 1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Kaprero
- 1907: Franca bicikla riparisto Paul Cornu faris unuan helikopteran flugon en la mondo
- 1911: Varsovio: premiero de jidlingva filmo Kruela patro, reĝisorita de Marek Arnŝtejn
- 1912: Sur Ross-glacikampo oni trovis frostigitajn korpojn de Robert Scott kaj ceteraj membroj de ekspedicio Terra Nova al la suda poluso
- 1914: Unua Mondmilito: Turkio deklaris militon al Triopa Entento
- 1918: Unua tago post la milito: Germana Aŭstrio iĝis respubliko; Novembra Revolucio: Konsilio de Popolkomisiitoj anoncis i.a. estontan balotrajton en Germanio kiel universalan voĉdonadon de la 20-a vivjaro, kun virina balotrajto, konforme al la proporcia balotsistemo; Rusia enlanda milito: bolŝevikoj konkeris Groznon; Pola-ukraina milito: pola armeo rekonkeris Przemyśl post bataloj kontraŭ ukrainoj; hetmano Pavlo Skoropadskij oficialigis aŭtokefalion de Ukraina Ortodoksa Kristana Eklezio; Belorusio: Vicebska Regiona Muzeo de Popolscio estis fondita; germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Rodo
- 1922: Dua Pola Respubliko: unua en la historio voĉdonado al Senato
- 1925: Oni fondis Polan Antropologian Societon
- 1927: Lev Trockij kaj Grigorij Zinovjev estis forpelitaj de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1933: En baloto al Reichstag Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis 92% de apogo
- 1936: Hungara astronomo György Kulin malkovris asteroidon 2043 Ortutay; en Usono ekfunkciis super Golfo de San-Francisko Ponto San Francisco – Oakland Bay liganta San-Franciskon kun Auckland
- 1937: Inaŭguro de la Flughaveno de Paris-Le Bourget
- 1938: Hermann Göring anoncis planojn de Tria Regno elekti Madagaskaron "hejmo de la judoj", ideo proponita de ĵurnalisto Theodor Herzl
- 1939: Dua Mondmilito; en Krakovo aperis "Krakauer Zeitung" en la germana lingvo por la germana loĝantaro kaj soldatoj, kaj en Varsovio "Warschauer Zeitung"
- 1940: Dua Mondmilito: trupoj de Libera Francio konkeris Gabonon de la Reĝimo de Vichy
- 1941: Dua Mondmilito: la sovetiaj ski-taĉmentoj unuafoje atakis germanajn trupojn apud Moskvo
- 1942: Heinrich Himmler anoncis unuan germanan setlejon en Ĝenerala Gubernio; Aliancaj armeoj konkeris Tobrukon - fino de bataloj en Nord-Afriko; Orienta Fronto: en Kaŭkazio Ruĝa Armeo haltigis atakon de germana 1-a Kirasita Armeo direkte al Grozno
- 1943: germana polico pafmortigis en Varsovio ĉirkaŭ 300 polojn de malliberejo Pawiak; en koncentrejo Buchenwald Kontraŭfaŝisma Komitato transformiĝis al konspira Nacia Konsilio de Poloj
- 1944: en Lublin estis fondita la provizora centra komitato de polaj judoj — post liberigo de la tuta Pollando ĝi translokiĝis al Lodzo, kiu iĝis centro de la juda diasporo post Holokaŭsto; sovetia armeo eldonis sekretegan ordonon 0036 pri deportado de hungaraj kaj germanaj viroj inter 18 kaj 50 jaroj de Transkarpata provinco kiel militkaptitoj al sovetiaj puntendaroj; britaj bombaviadiloj sinkigis apud Tromsø germanan batalŝipon Tirpitz - ĉirkaŭ 1400 maristoj pereis
- 1945: En Lublin oni fondis organizaĵon apogantan memorigon pri viktimoj de la germana koncentrejo Majdanek
- 1948: Internacia Militista Tribunalo por Fora Oriento anoncis en Tokio verdiktojn en proceso de japanaj gvidantoj akuzitaj pri militkrimoj - 7 kondamnitaj al mortpuno per pendumo kaj 16 al ĝismorta puno; Stefan Wyszyński iĝis ĉefepiskopo de Gniezno-Varsovio kaj primaso de Pollando
- 1949: En Ĉeĥoslovakio registaro malpermesis ekleziajn geedziĝojn
- 1952: Testoflugo de la sovetia bombaviadilo Tupolev Tu-95 okazis
- 1954: Novjorko: ĉefa enmigranto-akcepta oficejo pri enmigrado en Usonon sur Insulo Ellis fermiĝis post 62 jaroj
- 1956: Registaro de Kádár klasifikis UN-rezolucion pri Hungario kiel enmiksiĝon en landajn aferojn; Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝis al UN
- 1960: Antonín Novotný denove plenumis prezidentan promeson - pro la nova konstitucio, post sia reelekto, li promesis "lojalecon al Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko kaj la afero de socialismo"
- 1964: Jean iĝis grandduko de Luksemburgo
- 1967: Unua Monda Kongreso de liberaj ukrainoj okazas en Novjorko
- 1968: Ekvatora Gvineo aniĝis al UN
- 1975: Komoroj aniĝis al UN
- 1980: NASA: kosmosondilo Voyager 1 ektroviĝis en distanco de preskaŭ 200 mil km de Saturno fotante planedajn ringojn
- 1982: Jurij Andropov iĝis ĉefsekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio sukcedante al Leonid Breĵnev
- 1989: Tri tagojn post falo de la Berlina Muro en Berlino okazis koncerto, dum kiu interalie prezentiĝis Joe Cocker, Puhdys kaj Udo Lindenberg; Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis polan fratulon Adam Chmielowski
- 1990: Princo Akihito iĝis 125-a imperiestro de Japanio; angla informadikisto Tim Berners-Lee publikigis formalan proponon por la monda retejo TTT
- 1991: Orienta Timoro: Indonezia armeo pripafis studentojn dum funebra ceremonio de ilia kolego en tombejo Santa Cruz en Dilo: 520 pereis
- 1997: Grekia parlamento aprobis reformplanon pri administraj unuoj
- 1998: Usona-germana akcia kompanio Daimler AG kreiĝis
- 2001: Ĉef-leŭtenanto Denis Pŝeniĉnikov kaj lia anstataŭanto Vitalij Romaniuk, kiuj mortis en akcidento en submarŝipo Kursk, estas entombigitaj kun armeaj honoroj en la urbotombejo de Sebastopolo; Milito en Afganio: talibanaj fortoj forlasis afganan ĉefurbon Kabulo sub la premo de Nord-alianco
- 2006: Sud-Osetio referendumis pri sendependeco disde Kartvelio
- 2008: Ĉeĥio iĝis la 18-a membro de Eŭropa Kosma Agentejo
- 2011: Ligo de Arabaj Ŝtatoj suspendis Sirion kiel sian membron; Demisio de Silvio Berlusconi, ĉefministro de Italio
- 2014: Algrundigilo Philae, kiu apartiĝis de eŭropa kosmosondilo Rosetta, malsupreniĝis al surfaco de la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko
- 2017: 545 personoj pereis kaj pli ol 8 mil vundiĝis en tertremo apud iraka-irana landlimo
- 2018: Pollando: unusola politike dekstra Radio Wnet disaŭdigis sur ultramallongondo en Krakovo kaj Varsovio, krome aŭdebla kiel interreta radio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: rusiaj aŭtoritatoj nomis Heniĉesk provizora ĉefurbo de la Ĥersona provinco; Nederlando liveros kromajn 110 mln da eŭroj por rekonstruo de energetika sistemo de Ukrainio
- 2022: solena entombigo de tri membroj de la pola ekzila registaro el Newark-on-Trent (Anglio) en la Varsovio
Naskiĝoj
- 1524: Diego de Landa, hispana episkopo de Jukatano, kiu bruligis plimulton de manuskriptoj de majaoj (m. 1579)
- 1651: Sor Juana Inés de la Cruz, meksika monaĥino, verkistino kaj astronomo (m. 1695)
- 1727: Ivan Ŝuvalov, rusa nobelo, favorato de imperiestrino Elizabeto (m. 1797)
- 1729: Louis Antoine de Bougainville, franca velisto, esploristo de Oceanio (m. 1811)
- 1757: Jacobus Bellamy, nederlanda poeto (m. 1786)
- 1798: Imre Kéry, hungara kuracisto, sanorganizinto (m. 1887)
- 1806: Josef Jaroslav Langer, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1846)
- 1817: Bahá'u'lláh, persa religia gvidanto, fondinto de Bahaa Kredo (m. 1892)
- 1833: Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, rusa kuracisto, kemiisto kaj komponisto (m. 1887)
- 1835: Charles Méray, franca matematikisto kaj esperantisto, membro de la unua Lingva Komitato (m. 1911)
- 1837: Leopold Pfaff, aŭstra juristo, transilvania sakso (m. 1914)
- 1838: Wilhelm Hartan, germana fotisto kaj galanterimagazenposedanto (m. 1917)
- 1840: Auguste Rodin, franca skulptisto (m. 1917)
- 1842: Jenő Rákosi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, akademiano (m. 1929)
- 1842: John William Strutt Rayleigh, angla Nobelpremiita fizikisto, kunmalkovrinto de argono (m. 1919)
- 1843: Karl Schwier, germana fotografo kaj eldonisto (m. 1920)
- 1845: Otto Minkert, germana arĥitekto (m. 1900)
- 1850: Miĥail Ĉigorin, rusa ŝakisto (m. 1908)
- 1853: Oskar Panizza, germana psikiatro, verkisto, eldonisto kaj redaktoro (m. 1921)
- 1864: Stanislav Schulhof, ĉeĥa dentkuracisto, unua lirika poeto en Esperanto (m. 1919)
- 1866: Stanislav Sucharda, ĉeĥa skulptisto kaj medalisto (m. 1916)
- 1866: Sun Jatsen, ĉina gvidanto de Kuomintang, patro de la moderna Ĉinio (m. 1925)
- 1875: Bert Williams, afrika-usona vodevilisto (m. 1922)
- 1877: Frederic Pujulà i Vallès, katalunisto kaj Esperanto-verkisto, kunorganizanto kaj prezidanto de UK 1909, iniciatinto de Internaciaj Floraj Ludoj, direktanto de Kataluna Esperantisto kaj Jen, persekutata (m. 1963)
- 1878: József Köpeczi Sebestyén, hungara arthistoriisto, blazonisto kaj pentristo (m. 1964)
- 1881: Elemér Hantos, hungara verkisto, jura kaj ekonomia ĵurnalisto (m. 1942)
- 1884: Emil Madarász, hungara poeto, tradukisto kaj politikisto (m. 1962)
- 1888: Jan Mędrkiewicz, pola kuracisto membriĝinta kiel gimnaziano al Varsovia Societo de Esperantistoj, dumtempe multaj postenoj (m. 1937)
- 1892: Imre Haynal, hungara kuracisto, profesoro (m. 1979)
- 1898: Henryk Sucharski, pola majoro, komandanto dum la sieĝo de Westerplatte (m. 1946)
- 1898: Leopold Okulicki, pola generalo, kunkreinto de Servo al Venko de Pollando, mutobskurulo, lasta ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, viktimo de stalinismo, murdita (m. 1946)
- 1902: Vladimir Varankin, rusia, sovetia komunista organizanto kaj esperantlingva verkisto, membro de la Centra Komitato de SEU, aŭtoro de lernolibro Teorio de Esperanto kaj la romano Metropoliteno, ekzekutita kaj rehabilitita (m. 1938)
- 1903: Ananiasz Zajączkowski, pola orientalisto-tjurkologo, karaima aktivulo (m. 1970)
- 1908: Hans Werner Richter, germana verkisto (m. 1993)
- 1908: Kustaa Aadolf Inkeri, finna matematikisto kaj astronomo (m. 1997)
- 1920: Andrej Makajonak, belorusa sovetia dramisto (m. 1983)
- 1922: Tadeusz Borowski, pola poeto, verkisto, publicisto (m. 1951)
- 1923: Loriot, germana verkisto, komikisto, aktoro, reĝisoro, bildstriisto (m. 2011)
- 1925: Pál Antal, rumania hungara pupaktoro, reĝisoro kaj teatrestro (m. 1999)
- 1926: Ildikó Kudelász, rumania hungara aktorino, teatrokritikistino (m. 2008)
- 1929: Grace Kelly, usona aktorino, princino de Monako (m. 1982)
- 1929: Michael Ende, germana verkisto (m. 1995)
- 1930: Tonke Dragt, nederlanda verkistino (m. 2024)
- 1933: Zoltán Szilágyi, rumania hungara lokhistoriisto
- 1933: Ĝalal Talabani, prezidento de Irako kaj prezidanto de la Patriota Unuiĝo de Kurdistano (m. 2017)
- 1934: Charles Manson, usona seria murdisto (m. 2017)
- 1936: Pál Jancsik, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 2018)
- 1938: Benjamin Mkapa, prezidento de Tanzanio (m. 2020)
- 1939: Csongor Ferenczy, hungara aktoro
- 1941: Piet Buijnsters, nederlanda komputika programisto, estrarano de Esperanto-kluboj en Eindhoven kaj Nimego, ankaŭ de Internacia Esperanto-Instituto (m. 2018)
- 1942: Karl Corino, germana verkisto, literaturkritikisto kaj radiĵurnalisto
- 1945: Neil Young, kanada rokmuzika kantisto kaj gitaristo
- 1950: Osmo Buller, finna politikisto, sekretario de Belartaj Konkursoj de UEA, sekretario kaj, direktoro de UEA, Esperantisto de la Jaro
- 1951: Béla Varga, rumania hungara inĝeniero kaj profesoro
- 1953: Nikolao Gudskov, sovetia, rusia biologo kaj instruisto pri historio de filozofio, redakciano de la periodaĵo "Eventoj", prezidanto de la Rusia Esperantista Unio, membro de la Sennacieca Asocio Tutmonda kaj de la Akademio de Esperanto, kontribuinta al antologioj Moskvaro kaj Moskvaj sonoriloj, kaj al la libro Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito
- 1956: Erzsébet Zakariás, rumania hungara etnografino
- 1960: Andrzej Nowak, pola historiisto, publicisto, sovetologo, profesoro pri homa scienco
- 1961: Nadia Comăneci, rumana gimnastikistino
- 1970: Tonya Harding, usona artsketistino
- 1972: Ruslan Ĥuĉbarov, islamisto kaj teroristo, gvidanto de la terorisma atako en Beslano en 2004 (m. 2004)
- 1973: Radha Mitchell, aŭstralia aktorino kaj reĝisorino
- 1980: Ryan Gosling, kanada aktoro, muzikisto, reĝisoro kaj scenaristo
- 1981: Daisy McCrackin, usona aktorino kaj kantistino
- 1982: Anne Hathaway, usona aktorino
- 1995: Thomas Lemar, franca futbalisto
Mortoj
- 607: Bonifaco la 3-a, papo (n. nekonata)
- 1035: Knuto la Granda, reĝo de Anglio, Danio kaj Norvegio (n. 996/997)
- 1094: Dunkano la 2-a, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1299: Mechthild von Hackeborn, germana mistikulino kaj lernejestrino (n. 1241)
- 1434: Ludoviko la 3-a, duko de Anĵuo kaj Kalabrio (n. 1403)
- 1567: Anne de Montmorency, franca militisto, marŝalo kaj konestablo (n. 1492)
- 1595: John Hawkins, angla ŝipkonstruisto, navigisto kaj sklavkomercisto (n. 1532)
- 1662: Adriaen van de Venne, nederlanda pentristo kaj poeto (n. 1589)
- 1729: Aleksandr Menŝikov, rusa nobelo (n. ĉirkaŭ 1673)
- 1831: Leopold Maximilian von Firmian, aŭstra teologo kaj episkopo (n. 1766)
- 1865: Elizabeth Gaskell, angla verkistino (n. 1810)
- 1870: Bogumil Goltz, germana verkisto (n. 1801)
- 1879: Jacob Heinrich Lucas, germana apotekisto (n. 1792)
- 1892: János Belky, hungara kuracisto, justicafera medicinfakulo, profesoro (n. 1851)
- 1913: László Weinek, aŭstro-hungara astronomo (n. 1848)
- 1916: Béla Kreith, hungara ĵurnalisto, relikvaĵkolektinto (n. 1851)
- 1916: Percival Lowell, usona astronomo-amatoro, fondinto de Observatorio Lowell kaj iniciatinto de la malkovro de Plutono (n. 1855)
- 1928: Frank Leavenworth, usona astronomo (n. 1858)
- 1935: Vilmos Simon, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, militraportisto (n. 1899)
- 1938: Károly Gspann, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1865)
- 1939: Norman Bethune, kanada kuracisto kaj medicina inventisto (n. 1890)
- 1941: Martha Abicht, germana edukistino (n. 1878)
- 1948: Umberto Giordano, itala operkomponisto (n. 1867)
- 1951: Konstantin Biebl, ĉeĥa poeto (n. 1898)
- 1955: Alfréd Hajós, hungara arkitekto, mondĉampiono pri naĝado (n. 1878)
- 1955: Tin Ujević, kroata poeto, eseisto kaj tradukisto (n. 1891)
- 1956: Gyula Bálint, hungara pentristo (n. 1887)
- 1956: Sándor Lestyán, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1896)
- 1983: Bálint Szabó, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (n. 1915)
- 1967: Yui Chunoshin, japana radio-inĝeniero, membro de Japana Esperanto-Instituto kaj de Kontraŭatomenergia movado, aktivulo de paca movado, esperantiginta la libron Viktimoj de la atombombo kaj okupiĝanta pri hibakuŝoj, sinbruliginto (n. 1894)
- 1969: Gust Ongyerth, rumania reĝisoro kaj ekonomikisto (n. 1897)
- 1969: Liu Shaoqi, ĉina revoluciulo, ŝtatestro, kaj komunista teoriulo (n. 1898)
- 1969: Iskander Mirza, unua prezidento de Pakistano (n. 1899)
- 1971: Elemér Jancsó, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (n. 1905)
- 1975: Károly Mihály, rumania hungara reformita pastro, poeto (n. 1910)
- 1984: László Bánhidi, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1906)
- 1986: Pandiá Pându, brazila ĵurnalisto, verkisto kaj oficiro, aganto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (n. nekonata)
- 1989: Pasionaria, hispana politikistino (n. 1895)
- 1994: Árpád Varga, rumania hungara historiisto (n. 1951)
- 1997: Sándor Szabó, hungara aktoro (n. 1915)
- 1998: Kenny Kirkland, usona ĵazpianisto, ludisto de sinteziloj (n. 1955)
- 2004: Stanisław Skalski, pola flug-aso (n. 1915)
- 2004: Ziemowit Jacek Pietraś, pola politologo, juristo (n. 1943)
- 2013: Konrad Rudnicki, pola kleriko, teologo, vikario de mariavita eklezio, astronomo, antropozofo, esperantisto, membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj, justulo inter la popoloj (n. 1926)
- 2018: Stan Lee, usona verkisto de komiksoj (n. 1922)
- 2019: Mitsuhisa Taguchi, japana futbalisto (n. 1955)
- 2020: Tibor Méray, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1924)
- 2020: Koshiba Masatoshi, japana Nobelpremiita astrofizikisto (n. 1926)
- 2024: Roy Haynes, usona ĵaz-frapinstrumentisto (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 12-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|